1 Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,
2 ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj.
3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero.
4 Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj
6 kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro.
7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion?
8 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj,
9 se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis,
10 estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi.
11 Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula.
12 Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
13 Sed kiam ili rimarkis la kuraĝon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
14 Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontraŭdiri.
15 Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiliĝis,
16 dirante:Kion ni devas fari al ĉi tiuj homoj? ĉar estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas.
17 Sed por ke ĝi ne plu disvastiĝu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en ĉi tiu nomo.
18 Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
19 Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:Ĉu estas juste antaŭ Dio aŭskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu;
20 ĉar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis.
21 Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; ĉar ĉiuj gloris Dion pro la faritaĵo.
22 Ĉar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu fariĝis ĉi tiu signo resaniga.
23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili.
24 Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26 Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;
27 ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28 por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
29 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,
30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
31 Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.
33 Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
34 Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
35 kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.
36 Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laŭ sia naskiĝo,
37 posedante kampon, vendis ĝin, kaj alportis la prezon kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj.
1 使徒们正对群众讲话的时候, 祭司、圣殿的守卫, 和撒都该人来到他们那里。
2 因为使徒教训群众, 并且传扬耶稣复活, 证明有死人复活这件事, 他们就非常恼怒,
3 于是下手拿住使徒。那时天已经晚了, 就把他们拘留到第二天。
4 然而有许多听道的人信了, 男人的数目, 约有五千。
5 第二天, 犹太人的官长、长老、经学家, 都聚集在耶路撒冷,
6 还有大祭司亚那和该亚法、约翰、亚历山大, 以及大祭司的家人, 所有的人都在那里。
7 他们叫使徒都站在当中, 查问说: "你们凭什么能力, 奉谁的名作这事?"
8 当时彼得被圣灵充满, 对他们说: "民众的领袖和长老啊!
9 我们今天受审, 如果是为了在那残疾人身上所行的善事, 就是这个人怎么会好的,
10 那么, 你们各位和以色列全民都应当知道, 站在你们面前这人好了, 是因拿撒勒人耶稣基督的名。这位耶稣基督, 你们把他钉死在十字架上, 神却使他从死人中复活。
11 他是你们‘建筑工人所弃的石头, 成了房角的主要石头。’
12 除了他以外, 别无拯救, 因为在天下人间, 没有赐下别的名, 我们可以靠着得救。"
13 他们看见彼得和约翰的胆量, 也知道这两个人是没有学问的平民, 就很惊奇; 同时认出他们是跟耶稣一伙的,
14 又看见那医好了的人, 和他们一同站着, 就没有话可辩驳。
15 于是吩咐他们到公议会外面去, 彼此商议说:
16 "对这些人我们应该怎么办呢?因为有一件人所共知的神迹, 借着他们行了出来, 所有住在耶路撒冷的人都知道, 我们也无法否认。
17 为了避免这件事在民间越传越广, 我们应该警告他们, 不许再奉这名向任何人谈道。"
18 于是叫了他们来, 严禁他们再奉耶稣的名讲论施教。
19 彼得和约翰回答: "听从你们过于听从 神, 在 神面前对不对, 你们自己说吧!
20 我们看见的听见的, 不能不说! "
21 众人因着所发生的事, 都颂赞 神, 于是公议会为了群众的缘故, 也因为找不到借口惩罚他们, 就恐吓一番, 把他们放了。
22 原来借着神迹医好的那人, 有四十多岁了。
23 彼得和约翰被释放了之后, 回到自己的人那里去, 把祭司长和长老说的一切, 都告诉他们。
24 他们听了, 就同心向 神高声说: "主啊, 你是那创造天地、海洋和其中万物的主宰。
25 你曾以圣灵借着你仆人我们祖先大卫的口说: ‘列国为什么骚动?万民为什么空谋妄想?
26 地上的君王都起来, 首领聚在一起, 敌对主和他的受膏者。’
27 希律和本丢.彼拉多, 外族人和以色列民, 真的在这城里聚集, 反对你所膏立的圣仆耶稣,
28 行了你手和你旨意所预定要成就的一切。
29 主啊, 他们恐吓我们, 现在求你鉴察, 也赐你仆人们大有胆量, 传讲你的道。
30 求你伸手医治, 借着你圣仆耶稣的名, 大行神迹奇事。"
31 他们祷告完了, 聚会的地方震动起来, 他们都被圣灵充满, 放胆传讲 神的道。
32 全体信徒一心一意, 没有一个人说自己的财物是自己的, 他们凡物公用。
33 使徒大有能力, 为主耶稣的复活作见证, 众人都蒙了大恩。
34 他们中间没有一个有缺乏的, 因为凡有田产房屋的都卖了, 把得到的钱拿来,
35 放在使徒脚前, 照着各人的需要来分配。
36 有一个人名叫约瑟, 使徒称他为巴拿巴, 就是"安慰者"的意思, 他是个利未人, 生在塞浦路斯。
37 他卖掉了自己的田地, 把钱拿来, 放在使徒的脚前。