1 Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro,

2 kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.

3 Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo;

4 kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li:Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?

5 Kaj li diris:Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;

6 sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.

7 Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun.

8 Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.

9 Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.

10 Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio:Ananias. Kaj li respondis:Jen mi, Sinjoro.

11 Kaj la Sinjoro diris al li:Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas;

12 kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.

13 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem;

14 kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon.

15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj;

16 ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.

17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.

18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;

19 kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.

20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.

21 Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris:Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn.

22 Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.

23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi;

24 sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;

25 sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.

26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo.

27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.

28 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,

29 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.

30 Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.

31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.

32 Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida.

33 Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo.

34 Kaj Petro diris al li:Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.

35 Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.

36 Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris.

37 Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron.

38 Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin:Ne prokrastu veni al ni.

39 Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili.

40 Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris:Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis.

41 Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta.

42 Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.

43 Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.

1 扫罗仍向主的门徒发恐吓凶杀的话。他到大祭司那里,

2 要求他发公函给大马士革各会堂, 如果发现奉行这道的人, 准他连男带女缉拿到耶路撒冷。

3 他快到大马士革的时候, 忽然有光从天上向他四面照射。

4 他仆倒在地, 听见有声音对他说: "扫罗, 扫罗! 你为什么迫害我?"

5 他说: "主啊, 你是谁?"主说: "我就是你所迫害的耶稣。

6 起来, 进城去! 你应当作的事, 一定有人告诉你。"

7 同行的人, 听见声音, 却看不见人, 只是目瞪口呆地站在那里。

8 扫罗从地上爬起来, 睁开眼睛, 却什么也看不见。他们牵着他的手, 领他进大马士革。

9 他三天都不能看见什么, 不吃也不喝。

10 在大马士革, 有一个门徒名叫亚拿尼亚, 主在异象中对他说: "亚拿尼亚! "他说: "主啊, 我在这里。"

11 主说: "起来, 到那叫直街的路上去, 要在犹大家里找一个大数人, 名叫扫罗。你看, 他正在祷告,

12 在异象中他看见一个人, 名叫亚拿尼亚, 进来为他按手, 使他可以再看得见。"

13 但亚拿尼亚回答: "主啊, 我听见许多人说起这个人, 他在耶路撒冷作了许多苦害你圣徒的事;

14 并且他在这里得到祭司长的授权, 要捆绑所有求告你名的人。"

15 主对他说: "你去吧! 这人是我拣选的器皿, 为要把我的名传给外族人、君王和以色列人。

16 我要指示他, 为了我的名他必须受许多的苦。"

17 亚拿尼亚就去了, 进了那家, 为扫罗按手, 说: "扫罗弟兄, 在你来的路上向你显现的耶稣, 就是主, 差我来使你可以看见, 又被圣灵充满。"

18 立刻有鳞状的东西, 从扫罗的眼里掉下来, 他就能看见了。于是起来, 受了洗,

19 吃过了饭, 就有气力了。他和大马士革的门徒一同住了几天,

20 随即在各会堂传讲耶稣, 说他是 神的儿子。

21 听见的人都很惊奇, 说: "在耶路撒冷残害求告这名的, 不是这个人吗?他来这里不是要缉拿他们交给祭司长吗?"

22 然而扫罗更加有能力, 驳倒住在大马士革的犹太人, 证明耶稣是基督。

23 过了许多日子, 犹太人商议要杀掉扫罗;

24 但他们的计谋给扫罗知道了。他们就在各城门日夜把守, 要杀掉他。

25 于是他的门徒就漏夜用大篮子把他从城墙上缒下去。

26 扫罗到了耶路撒冷, 想要接近门徒, 但大家都怕他, 不信他是个门徒。

27 只有巴拿巴接待他, 带他去见使徒, 把他怎样在路上看见主, 主向他说话, 和他怎样在大马士革奉耶稣的名放胆讲道, 都讲了出来。

28 于是扫罗在耶路撒冷和门徒一同出入, 奉主的名放胆讲道,

29 并且与讲希腊话的犹太人谈论辩驳, 那些人却想下手杀他。

30 弟兄们知道了, 就送他到该撒利亚, 差他往大数去。

31 那时犹太、加利利、撒玛利亚各处的教会, 都得到平安, 被建立起来, 存着敬畏主的心过生活, 并且因着圣灵的激励, 人数增多起来。

32 彼得周游各地的时候, 也到了住在吕大的圣徒那里。

33 他遇见一个人, 名叫以尼雅, 害了瘫痪病, 在床上躺卧了八年。

34 彼得对他说: "以尼雅, 耶稣基督医好你了! 起来, 收好你的褥子! "他就立刻起来。

35 所有住在吕大和沙仑的人, 看见了他就归向主。

36 在约帕有一个女门徒, 名叫戴比莎, 希腊话叫多加; 她为人乐善好施。

37 那时, 她因病死了; 有人把她洗净了, 停放在楼上。

38 吕大靠近约帕, 门徒听说彼得在那边, 就派两个人去求他, 说: "请到我们那边去, 不要耽延! "

39 彼得就动身, 跟他们一同去。到了之后, 他们领他上楼。所有寡妇站在彼得旁边哭, 把多加和她们在一起的时候所做的内衣外衣拿给他看。

40 彼得叫大家出去之后, 就跪下来祷告, 然后转过身来对着尸体说: "戴比莎, 起来! "她就睁开眼睛, 一看见彼得, 就坐了起来。

41 彼得伸手扶她起来, 叫圣徒们和寡妇都进来, 把多加活活地交给他们。

42 这事传遍了约帕, 就有很多人信了主。

43 此后, 彼得在约帕一个制皮工人西门的家里住了许多日子。