1 En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante.
3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.
4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.
5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
6 li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li;
8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
11 kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
12 kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
13 Kaj venis voĉo al li:Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
14 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
15 Kaj voĉo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li:Jen tri viroj vin serĉas.
20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?
22 Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi.
23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li.
26 Sed Petro lin levis, dirante:Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo.
27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
28 kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura;
29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
30 Kaj Kornelio diris:Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita,
31 kaj diris:Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio.
32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
34 Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
35 sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj);
37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano-
38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.
39 Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo.
40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,
41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj.
42 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.
43 Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron.
45 Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito.
46 Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro:
47 Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?
48 Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.
1 在该撒利亚有一个人, 名叫哥尼流, 是意大利营的百夫长。
2 他是一个虔诚的人, 他和全家都敬畏 神, 对人民行过许多善事, 常常向 神祷告。
3 有一天, 大约下午三点钟, 他在异象中, 清清楚楚看见 神的一位天使来到他那里, 对他说: "哥尼流! "
4 他定睛一看, 害怕起来, 说: "主啊, 什么事?"天使说: "你的祷告和善行, 已经达到 神面前, 蒙他记念了。
5 现在你要派人到约帕去, 请那个名叫彼得的西门来。
6 他在一个制皮工人西门的家里作客, 房子就在海边。"
7 和他说话的天使走了之后, 他就叫了两个家仆和侍候他的一个虔诚的士兵来,
8 把一切事向他们讲明, 然后派他们到约帕去。
9 第二天, 大约正午, 他们走近那座城的时候, 彼得上了房顶去祷告。
10 那家人正在预备饭的时候, 彼得觉得饿了, 很想吃饭。这时候他魂游象外,
11 看见天开了, 有一件东西, 好像一块大布, 绑着四角, 降在地上。
12 里面有地上的各样四足牲畜, 还有昆虫和天空的飞鸟。
13 有声音对他说: "彼得, 起来, 宰了吃! "
14 彼得说: "主啊, 千万不可! 我从来不吃俗物和不洁的东西。"
15 第二次又有声音对他说: " 神所洁净的, 你不可当作俗物。"
16 这样一连三次, 那件东西就立刻收回天上去了。
17 彼得犹豫不定, 不明白所看见的异象是什么意思, 恰好哥尼流派来的人, 找到西门的家, 站在门口,
18 大声问: "有没有一个名叫彼得的西门在这里作客?"
19 彼得还在思量那异象, 圣灵对他说: "你看, 有三个人来找你!
20 起来, 下去吧, 跟他们一起去, 不要疑惑, 因为是我差他们来的。"
21 于是彼得下楼到他们那里, 说: "看, 我就是你们所要找的人。你们是为什么来的?"
22 他们说: "百夫长哥尼流是个义人, 敬畏 神, 全犹太族都称赞他。他得到一位圣天使的指示, 请你到他家里, 要听你的话。"
23 彼得就请他们进去, 留他们住下。第二天, 彼得动身跟他们一同去, 另有约帕的几位弟兄同行。
24 第三天, 他们到了该撒利亚。哥尼流已经招聚了自己的亲戚好友在恭候他们。
25 彼得一进去, 哥尼流就迎接他, 俯伏在他脚前叩拜。
26 彼得扶起他, 说: "起来, 我也是人。"
27 彼得和他说了话, 就进去, 看见许多人聚集在那里,
28 就对他们说: "你们知道, 犹太人本来是不准和外国人接近来往的, 但 神已经指示了我, 不可把任何人当作凡俗或不洁的。
29 所以我一被邀请, 就毫不推辞地来了。现在请问: 你们请我来是为什么事?"
30 哥尼流说: "四天以前下午三点钟, 我在家里祷告的时候, 忽然有一位身穿光明衣服的人, 站在我面前,
31 说: ‘哥尼流, 你的祷告已蒙垂听, 你的善行在 神面前已蒙记念。
32 你要派人到约帕去, 请那个名叫彼得的西门来。他在海边一个制皮工人西门的家作客。’
33 所以我立刻派人去请你, 现在你来了, 好极了! 我们都在 神面前, 要听主吩咐你的一切话。"
34 彼得就开口说: "我实在看出 神是不偏待人的。
35 原来在各民族中, 凡敬畏他而行义的, 都蒙他悦纳。
36 神借着耶稣基督(他是万有的主)传和平的福音, 把这道传给以色列人。
37 你们知道: 在约翰传讲洗礼之后, 这道从加利利传遍了犹太,
38 并且知道 神怎样用圣灵和能力膏立拿撒勒人耶稣。他到各处行善事, 医好所有被魔鬼压制的人, 因为 神与他同在。
39 我们就是他在犹太人之地和耶路撒冷所行一切事的见证人; 他们竟然把他挂在木头上, 杀了他。
40 神叫他第三天复活, 并且使他显现,
41 不是显现给所有的人看, 而是给 神预先拣选的见证人看, 就是我们这些在他从死人中复活之后, 与他一同吃喝的人。
42 他吩咐我们向人民传讲, 郑重证明他是 神所立, 审判活人死人的主。
43 所有先知都为他作见证: 所有信他的, 都必借着他的名, 罪得赦免。"
44 彼得还在说话的时候, 圣灵降在所有听道的人身上,
45 那些受了割礼、跟彼得一同来的信徒, 因为圣灵的恩赐也浇灌在外族人的身上, 都很惊讶;
46 原来听见他们讲方言, 尊 神为大。于是彼得说:
47 "这些人既然领受了圣灵, 跟我们一样, 谁能禁止他们受水的洗礼呢?"
48 就吩咐他们奉耶稣基督的名受洗。后来, 他们请彼得住了几天。