1 Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita.

2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.

3 Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano.

4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.

5 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.

6 Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.

7 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.

8 Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.

9 Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;

10 ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.

11 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj.

12 Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.

13 Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,

14 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo.

15 Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.

16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

17 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,

18 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton.

19 Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.

20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon.

21 Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.

22 Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.

23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero.

24 Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.

25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,

26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

27 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertiĝu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

28 Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos.

29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.

30 Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li,

31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.

1 我们脱险之后, 才知道那岛名叫马尔他。

2 当地的人对我们非常友善; 因为下过一场雨, 天气又冷, 他们就生了火来招待我们。

3 保罗拾了一捆干柴, 放在火上的时候, 有一条毒蛇, 受不住热, 爬了出来, 缠住他的手。

4 当地的人看见那条蛇悬在他手上, 就彼此说: "这个人一定是凶手, 虽然从海里脱险, 天理也不容他活着! "

5 但是保罗却把那条蛇抖在火里, 自己一点也没有受伤。

6 他们等着看他发肿, 或者忽然暴毙。但等了很久, 见他平安无事, 就转念说, 他是个神明。

7 那地附近有些田产, 是岛上的首领部百流所拥有的。他欢迎我们, 善意招待我们三天。

8 那时, 部百流的父亲患了痢疾, 发热卧病在床, 保罗到他那里, 为他祈祷按手, 医好了他。

9 这么一来, 岛上其他有病的都来了, 也都治好了。

10 他们多方面尊敬我们; 到开船的时候, 又把我们所需要的东西送来。

11 过了三个月, 我们上了一艘亚历山太来的船。这船在岛上过冬, 船的名字是"宙斯双子"。

12 到了叙拉古, 我们停留了三天。

13 从那里绕道航行, 来到利基翁。过了一天, 起了南风, 第二天到达部丢利。

14 我们在那里遇见一些弟兄, 他们邀请我们一同住了七天。这样, 我们就来到了罗马。

15 弟兄们听到了我们的消息, 就从罗马出来, 在亚比乌和三馆迎接我们。保罗见了他们, 就感谢 神, 胆子也壮了起来。

16 我们到了罗马, 保罗获准独自与看守他的士兵居住。

17 过了三天, 保罗请犹太人的首领来。他们都到了, 保罗说: "各位弟兄, 我虽然没有作过什么事反对人民或者反对祖先的规例, 却被捆绑起来, 从耶路撒冷交到罗马人的手里。

18 他们审讯之后, 因为在我身上没有什么该死的罪, 就想要释放我。

19 可是犹太人反对, 我迫不得已才上诉凯撒, 并不是有什么事要控告我的国民。

20 因此, 我请你们来见面谈谈。我原是为了以色列的盼望, 才带上这条锁链的。"

21 他们说: "我们没有收到犹太来的信, 是提到你的, 弟兄中也没有人来报告, 或说你什么坏话。

22 但我们觉得应该听听你本人的意见, 因为关于这教派, 我们知道是到处遭人反对的。"

23 他们和保罗约好了一个日子, 到那日有很多人到他的住所来见他。他从早到晚向他们讲解, 为 神的国竭力作见证, 引用摩西的律法和先知的话劝他们信耶稣。

24 他所说的话, 有人信服, 也有人不信。

25 他们彼此不合, 就分散了。未散以前, 保罗说了几句话: "圣灵借以赛亚先知对你们祖先所说的, 一点不错。

26 他说: ‘你去告诉这人民: 你们听是听见了, 总是不明白; 看是看见了, 总是不领悟。

27 因为这人民的心思迟钝, 用不灵的耳朵去听, 又闭上了眼睛; 免得自己眼睛看见, 耳朵听见, 心里明白, 回转过来, 我就医好他们。’

28 所以你们应当知道, 神这救恩, 已经传给外族人, 他们也必听从。"

29 (有些抄本在此有第29节: "他说了这话, 犹太人中间大起争论, 就走了。")

30 保罗在自己所租的房子里, 住了两年。凡来见他的人, 他都接待,

31 并且放胆地传讲 神的国, 教导有关主耶稣基督的事, 没有受到什么禁止。