1 Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
2 Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis,
3 petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
4 Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
5 Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
6 Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon.
7 Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
8 tiam Paŭlo responde pledis:Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis.
9 Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante:Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj?
10 Sed Paŭlo diris:Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias.
11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
12 Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis:Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
13 Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
14 Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante:Felikso lasis katenita unu viron,
15 pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li.
16 Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
17 Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron.
18 La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
19 sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas.
20 Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon.
21 Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro.
22 Kaj Agripo diris al Festo:Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.
23 Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon.
24 Kaj Festo diris:Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin.
26 Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
27 Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.
1 非斯都到任三天之后, 就从该撒利亚去耶路撒冷。
2 祭司长和犹太人的首领, 到他面前控告保罗。他们为了对付保罗,
3 就要求非斯都恩准, 把保罗解来耶路撒冷, 他们好埋伏在路上杀死他。
4 非斯都回答: "保罗现今押在该撒利亚, 我就要回到那里去。"
5 又说: "你们中间有权势的, 和我一同去吧! 那人若有什么不是, 他们就可以告他。"
6 非斯都在他们那里大约逗留了不过十天八天, 就回到该撒利亚去。第二天就开庭, 吩咐把保罗带来。
7 保罗一到, 那些从耶路撒冷来的犹太人, 就站在他周围, 提出许多严重的控告, 可是所控告的他们都不能证实。
8 保罗申辩说: "无论对犹太人的律法、圣殿或凯撒, 我都没有罪。"
9 但非斯都为要讨好犹太人, 就问保罗: "你愿意去耶路撒冷, 让我在那里审问这事吗?"
10 保罗说: "我现在站在凯撒的审判台前, 这里是我应当受审的地方。我对犹太人并没有作过什么不对的事, 这是你清楚知道的。
11 我若作过不对的事, 犯过什么该死的罪, 就是死我也不推辞。不过, 如果这些人告我的事不是真的, 谁也不可以把我送给他们。我要向凯撒上诉。"
12 非斯都同议会商量后, 答复说: "你既然要向凯撒上诉, 可以到凯撒那里去。"
13 过了一些日子, 亚基帕王和百尼基到该撒利亚来, 问候非斯都。
14 他们在那里逗留了许多天, 非斯都把保罗的案情向王陈明, 说: "这里有一个囚犯, 是腓力斯留下来的。
15 我在耶路撒冷的时候, 祭司长和犹太人的长老控告他, 要求把他定罪。
16 我答复他们说, 被告还没有和原告当面对证, 又没有机会为所控的罪申辩, 就被送给对方, 罗马人没有这个规例。
17 后来他们到了这里, 我没有耽延时间, 第二天就开庭, 吩咐把那人提出来。
18 原告都站在那里, 他们所控诉他的, 并不是我所意料的恶事。
19 他们与他争辩的, 只是他们的宗教问题; 还论到一位已经死了的耶稣, 保罗却说他是活着的。
20 关于这些争论, 我不知道怎样处理, 就问他愿不愿意上耶路撒冷去为这些事在那里受审。
21 但保罗要求把他留下, 等待皇上裁判, 我就下令把他押起来, 等候解往凯撒那里。"
22 亚基帕对非斯都说: "我也愿意听听这人说些什么。"非斯都说: "明天就请你来听。"
23 第二天, 亚基帕和百尼基威风凛凛地来了, 同千夫长和城中的显要进了厅堂。非斯都吩咐一声, 就有人把保罗提出来。
24 非斯都说: "亚基帕王和在座的各位, 请看这个人。耶路撒冷和本地的犹太人都向我请求, 嚷着说这个人不该活着。
25 我查明他没有犯什么该死的罪, 但是他自己既然要向皇上上诉, 我就决定把他解去。
26 关于这个人, 我没有什么可以呈奏主上的。所以把他带到你们面前, 特别是你亚基帕王面前, 为要在审查之后, 有所陈奏。
27 因为我认为解送囚犯, 不指明他的罪状, 是不合理的。"