1 Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.
2 Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:
3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.
4 Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
5 Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.
6 Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi.
7 Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi:Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
8 Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
10 Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru.
11 Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
12 Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj,
13 venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
14 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo.
15 Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis.
16 Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
17 Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo,
18 kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
19 Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
20 kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
21 Kaj li diris al mi:Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
22 Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu.
23 Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron,
24 la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li.
25 Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro:Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?
26 Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano.
27 Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes.
28 Kaj la ĉefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis:Sed mi naskiĝis tia.
29 Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
30 Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.
1 "各位父老弟兄, 请听听我现在对你们的申辩。"
2 他们听见保罗用希伯来语说话, 就更加安静了。保罗说:
3 "我是犹太人, 生在基利家的大数, 在城里长大, 按照我们祖宗律法的严格要求, 在迦玛列门下受教, 我为 神热心, 好像你们大家今天一样。
4 我曾经迫害信奉这道的人直至死地, 把男男女女都捆绑起来, 送进监狱,
5 这是大祭司和全公议会都可以给我作证的。我也从他们那里得到了写给众弟兄的信, 就去大马士革, 要把那里的人捆绑起来, 带到耶路撒冷接受惩罚。
6 "约在正午, 当我走近大马士革的时候, 忽然有大光从天上向我四面照射,
7 我仆倒在地上, 听见有声音对我说: ‘扫罗, 扫罗, 你为什么迫害我?’
8 我回答: ‘主啊, 你是谁?’他说: ‘我就是你所迫害的拿撒勒人耶稣。’
9 跟我在一起的人, 只看见那光, 却听不清楚那位对我说话的声音。
10 我说: ‘主啊, 我应当作什么呢?’主说: ‘起来, 进大马士革去, 在那里有人会把指定给你作的一切事告诉你。’
11 因为那光太强烈, 我的眼睛就瞎了, 跟我在一起的人就牵着我的手, 进了大马士革。
12 "有一个人名叫亚拿尼亚的, 他是一个虔诚而遵守律法的人, 当地所有的犹太人都称赞他。
13 他来见我, 站在我旁边, 对我说: ‘扫罗弟兄, 你现在可以看见了。’我立刻往上一看, 看见了他。
14 他又说: ‘我们祖先的 神选派了你, 让你明白他的旨意, 看见那义者, 听见他口中的声音。
15 因为你要把所看见所听见的, 向万人为他作见证。
16 现在你为什么还耽搁呢?起来受洗, 求告他的名, 洗净你的罪吧。’
17 "后来, 我回到耶路撒冷, 在殿里祷告的时候, 魂游象外,
18 看见主对我说: ‘你要快快离开耶路撒冷, 因为你为我作的见证, 他们是不会接受的。’
19 我说: ‘主啊, 他们知道我曾把信你的人监禁起来, 又在各会堂拷打他们,
20 并且你的见证人司提反受害流血的时候, 我也亲自在场, 表示同意, 并且为杀他的人看守衣服。’
21 他对我说: ‘你走吧, 我要派你到远方的外族人那里去。’"
22 众人听见他说到这句话, 就高声说: "这样的人应该从地上除掉, 不应该活着! "
23 大家正在喊叫着, 拋掷衣服, 向空中扬灰撒土的时候,
24 千夫长下令把保罗带到营楼去, 吩咐人用鞭子拷问他, 要知道群众为什么这样向他喊叫。
25 士兵正用皮带绑他的时候, 保罗对站在旁边的百夫长说: "你们鞭打一个还没有定罪的罗马公民, 是合法的吗?"
26 百夫长听了, 就去报告千夫长, 说: "这个人是罗马公民, 你要怎么办呢?"
27 千夫长就来问保罗: "告诉我, 你是罗马公民吗?"他说: "是的。"
28 千夫长说: "我花了一大笔钱, 才取得罗马籍。"保罗说: "我生下来就是罗马公民。"
29 于是那些要拷问他的人, 立刻离开他走了。千夫长既知道他是罗马公民, 又因捆绑过他, 就害怕起来。
30 第二天, 千夫长为要知道犹太人控告保罗的真相, 就解开他, 召集了祭司长和公议会全体在一起, 把保罗带下来, 叫他站在他们面前。