1 Aŭskultu, kion diras la Eternulo:Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon.
2 Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.
3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi.
4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.
5 Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, reĝo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Ŝitim ĝis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.
6 Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj?
7 Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?
8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.
9 La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj saĝuloj timas Vian nomon. Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis.
10 Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo.
11 Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?
12 Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo,
13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.
14 Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
15 Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.
16 Konserviĝis ĉe vi la moroj de Omri kaj ĉiuj faroj de la domo de Aĥab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn loĝantojn mokataĵo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.
1 你们当听耶和华所说的话: "你要起来, 向大山争辩, 让小山可以听见你的声音。
2 大山啊! 你们要听耶和华的争辩。大地永久的根基啊! 你们要听, 因为耶和华与他的子民争辩, 和以色列争论。
3 我的子民啊, 我向你作了什么呢?我在什么事上叫你厌烦呢?你可以回答我。
4 我曾经把你从埃及地领上来, 把你从为奴之家赎出来; 我也差派了摩西、亚伦和米利暗在你前面行。
5 我的民哪! 你们要追念, 摩押王巴勒图谋过什么, 比珥的儿子巴兰又答应了他什么, 以及你们从什亭到吉甲所发生的事, 好使你们知道耶和华公义的作为。"
6 我朝见耶和华, 在至高的 神面前叩拜, 当献上什么呢?我朝见他的时候, 当献上燔祭, 当献上一岁的牛犊吗?
7 耶和华喜悦千千的公羊, 或是万万的油河吗?为我的过犯, 我可以献上我的长子吗?为我的罪恶, 献上我亲生的孩子吗?
8 世人哪! 耶和华已经指示你什么是善, 他向你所要的又是什么; 无非是要你行公义, 好怜悯, 谦虚谨慎与你的 神同行。
9 听啊! 耶和华向这城呼叫, 敬畏你的名就是智慧; 支派和城里的会众啊! 你们要听。
10 我怎能忘记恶人家中的不义之财, 和那些可咒诅的小升斗呢?
11 用不义的天平, 和袋中诈骗的法码的人, 我怎能算他为清洁呢?
12 城里的财主充满了强暴, 其中的居民也说假话; 他们口中的舌头是诡诈的。
13 因此我击打你, 使你生病, 因你的罪恶, 使你荒凉。
14 你要吃, 却吃不饱; 因你的腹中常有疾病。你要怀孕, 却不能生下来; 你生下来的, 我都要交给刀剑。
15 你要撒种, 却不得收割, 你要榨橄榄油, 却不得油抹身; 你要榨葡萄汁, 却不得酒喝。
16 你跟随了暗利的规例和亚哈家一切所行的, 顺从了他们的计谋; 因此, 我必使你荒凉, 使你("你"原文作"她")的居民被嗤笑; 你们也必担当我民的羞辱。