1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;

2 ĉar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon.

3 Kiam ili aŭdis tiun leĝon, ili apartigis de Izrael ĉiun aligentulon.

4 Antaŭ ĉi tio la pastro Eljaŝib, administranto de la ĉambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,

5 aranĝis por li grandan ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.

6 Dum ĉio ĉi tio mi ne estis en Jerusalem, ĉar en la tridek-dua jaro de Artaĥŝast, reĝo de Babel, mi iris al la reĝo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la reĝo.

7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljaŝib faris pro Tobija, aranĝante por li ĉambron en la kortoj de la domo de Dio.

8 Tio min forte ĉagrenis, kaj mi elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro.

9 Kaj mi diris, ke oni purigu la ĉambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.

10 Mi ankaŭ eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris ĉiu al sia kampo.

11 Tiam mi faris pro tio severan riproĉon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.

12 Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.

13 Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron Ŝelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili Ĥananon, filon de Zakur, filo de Matanja; ĉar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.

14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.

15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon, vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la tago, kiam ili vendis manĝaĵon.

16 Ankaŭ Tiranoj loĝis tie, kaj ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis en sabato al la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

17 Kaj mi faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?

18 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton!

19 Kiam ĉe la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata.

20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.

21 Kaj mi faris al ili riproĉon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.

22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.

23 Ankaŭ en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Aŝdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;

24 kaj iliaj infanoj duone parolis Aŝdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aŭ alia popolo.

25 Mi faris al ili severan riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aŭ por vi mem.

26 Per tio pekis ja Salomono, reĝo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj.

27 Kaj ĉu pri vi oni povas aŭdi, ke vi faras ĉi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraŭ nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?

28 El la filoj de Jojada, filo de la ĉefpastro Eljaŝib, unu estis bofilo de la Ĥoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.

29 Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.

30 Tiamaniere mi purigis ilin de ĉio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de ĉiu en lia ofico,

31 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaaĵoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.

1 那时, 他们宣读摩西的书给众民听, 见书上写着说: 亚扪人和摩押人永远不可进入 神的会,

2 因为他们没有拿食物和水来迎接以色列人, 反而雇用了巴兰来与他们作对, 咒诅他们; 但是我的 神使咒诅变为祝福。

3 众民听见了这律法, 就跟一切闲杂人分离。

4 这事以前, 受委派管理我们 神殿的库房的以利亚实祭司, 与多比雅的关系很密切。

5 他为多比雅预备了一间大房间, 那里以前是用来收存素祭、乳香和器皿, 还有祭司的举祭, 以及按照命令供给利未人、歌唱者和守门的那些五谷、新酒和新油的十分之一。

6 这事发生的时候, 我不在耶路撒冷; 因为在巴比伦王亚达薛西三十二年, 我回到王那里去; 过了一段时期, 我又求得王的准许,

7 回到耶路撒冷, 那时我才知道以利亚实在 神殿的院子里, 为多比雅预备一间房间那件恶事。

8 我十分恼怒, 就把多比雅的一切家具, 都从房间里拋出去。

9 又吩咐人洁净那几间房间, 然后把 神殿的器皿, 与素祭和乳香搬回那里。

10 我发觉利未人应得的分, 没有人供给他们, 甚至供职的利未人和歌唱者, 各人都跑回自己的田地去。

11 于是我责备众官长说: "为什么疏忽供应 神的殿呢?"我就再召集利未人, 使他们重站原来的岗位。

12 犹大众人就把五谷、新酒和新油的十分之一, 奉到库房。

13 我委派示利米雅祭司、经学家撒督和利未人毗大雅作库官, 管理库房; 他们的助手是玛他尼的孙子、撒刻的儿子哈难; 这些人都是忠信可靠的; 他们的责任是把人奉献的各物分给他们的兄弟。

14 "我的 神啊, 求你因这事记念我, 不要涂抹我为我 神的殿和一切敬拜的礼仪所行的忠诚的事。"

15 那时, 我在犹大看见有人在安息日踹压酒池, 搬运禾捆, 驮在驴上, 又把酒、葡萄、无花果和各样的担子, 在安息日运到耶路撒冷; 我就在他们卖粮食的那天警戒他们。

16 又有推罗人住在耶路撒冷城中, 他们把鱼和各样的货物运进来, 在安息日卖给犹大人, 而且在耶路撒冷贩卖。

17 于是我责备犹大的贵族, 对他们说: "你们怎么行这恶事, 亵渎安息日呢?

18 从前你们的列祖不是这样行, 以致我们的 神使这一切灾祸临到我们和这城吗?现在你们亵渎安息日, 使 神的忿怒越发临到以色列。"

19 所以在安息日的前一天, 黄昏的阴影临到耶路撒冷城门的时候, 我就吩咐人把城门关闭; 我又下令不许开门, 直到安息日过了, 我又派我的仆人在城门站岗, 免得有人在安息日挑担子进来。

20 于是商人和贩卖各样货物的, 一次两次在耶路撒冷城外过夜。

21 我警告他们, 对他们说: "你们为什么要在城墙前面过夜呢?如果你们再这样, 我就要动手对付你们。"从那时起, 他们在安息日就不敢再来了。

22 我吩咐利未人洁净自己, 然后来看守城门, 使安息日分别为圣。"我的 神啊, 求你也因这事记念我, 照着你丰盛的慈爱怜恤我! "

23 那些日子, 我也发现有些犹大人娶了亚实突、亚扪和摩押的女子为妻。

24 他们的儿女有一半说亚实突话, 其他就说他们民族的语言, 他们却不会说犹大话。

25 我就责备他们, 咒诅他们, 击打他们中间的几个人, 拔下他们的头发, 叫他们指着 神起誓, 说: "你们决不可把自己的女儿嫁给他们的儿子, 也决不可为儿子或为自己娶他们的女儿。

26 以色列王所罗门不是在这些事上犯了罪吗?在许多国中并没有一个王能比得上他的; 他蒙他的 神所爱, 神立他作全以色列的王, 可是连他也被外族的女子引诱犯罪。

27 难道我们要听从你们, 行这大恶, 娶外族的女子为妻, 对我们 神不忠吗?"

28 大祭司以利亚实的孙子耶何耶大的一个儿子, 是和伦人参巴拉的女婿, 我就驱逐他离开我。

29 "我的 神啊, 求你记住他们, 因为他们玷污了祭司的职分, 也污辱了祭司职分和利未人的约。"

30 这样, 我就洁净了他们, 使他们脱离一切外族人的污秽, 又重新指派祭司和利未人的职责, 各人有自己的工作。

31 我又指派人按时供应木柴和奉献初熟之物。"我的 神啊, 求你记念我, 施恩给我。"