1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro.
2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori.
5 La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
6 Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos.
9 Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
10 Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.
11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon.
12 Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon.
13 Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj.
14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
15 Tiam David diris al li:Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda.
17 Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
18 Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.
19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si:ĉion David reprenis.
20 Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.
21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.
22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.
23 Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.
24 Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite.
25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.
26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
27 al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
28 kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa,
29 kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
30 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ,
31 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.
1 第三天, 大卫和跟随他的人到了洗革拉。那时亚玛力人袭击了南地和洗革拉。他们攻破了洗革拉, 又放火焚烧。
2 他们把妇女和城里所有的人, 无论大小都掳走了。他们没有杀人, 都带着他们从原路回去了。
3 大卫和跟随他的人到了那城, 看见城已经被火烧毁, 他们的妻子、儿女都被掳走了,
4 就放声大哭, 直哭到没有力气再哭。
5 大卫的两个妻子, 耶斯列人亚希暖和作过拿八妻子的迦密人亚比该, 也都被掳去了。
6 大卫处境非常困难, 因为众人都为自己的儿女心中苦恼, 说要用石头打死大卫; 但大卫靠着耶和华他的 神坚强起来。
7 大卫对亚希米勒的儿子、亚比亚他祭司说: "请你把以弗得带到我这里来。"亚比亚他就把以弗得带到大卫那里去。
8 大卫求问耶和华说: "我可以追赶这群匪徒吗?我可以追上他们吗?"耶和华回答他: "你可以追赶, 你必定追上, 也必定把一切救回来。"
9 于是大卫和跟随他的六百人出发。他们到了比梭溪, 有些跟不上的就留在那里。
10 有二百人太疲乏, 不能渡过比梭溪, 就留在那里, 大卫和四百人继续追赶。
11 他们在田野里遇见一个埃及人, 就把他带到大卫那里。他们给他饭吃, 又给他水喝。
12 又给他一块无花果饼, 两个葡萄饼。他吃了, 精神就恢复过来, 因为他已经三天三夜没有吃东西, 没有喝水了。
13 大卫问他: "你是属谁的?你从哪里来?"他回答: "我是个埃及的青年人, 是亚玛力人的奴仆。因为我三天前病了, 我的主人就把我丢弃了。
14 我们侵袭了基利提的南方和属犹大地的南方, 以及迦勒地的南方, 又用火烧了洗革拉。"
15 大卫对他说: "你愿意带我下到那一群匪徒那里吗?"他回答: "如果你指着 神向我起誓, 不杀死我, 也不把我交在我主人手里, 我就带你下到那一群匪徒那里去。"
16 他带大卫下去。匪徒们都分散在各处, 正在吃喝、跳舞, 因为他们从非利士地和犹大地抢来的战利品很多。
17 大卫击杀他们, 从黄昏直到次日的晚上。除了四百个骑骆驼的年轻人逃跑了以外, 他们当中一个人也没有逃脱。
18 亚玛力人抢去的一切, 大卫都救回来了, 也救回了他的两个妻子。
19 无论大小, 不分男女, 无论是他们抢来的, 或是被人掳去的, 大卫都夺回来, 没有失落一样。
20 大卫夺了所有的羊群和牛群, 跟从大卫的人把它们赶到原有的群畜面前, 说: "这是大卫的战利品。"
21 大卫来到那二百人那里, 那些人因太疲乏不能跟随大卫去, 而留在比梭溪旁; 他们出来迎接大卫和跟随他的众人。大卫接近众人的时候, 就向他们问安。
22 与大卫一起去的那些人中, 有些恶人和流氓说: "他们没有和我们一起去, 我们就不把夺回来的战利品分给他们, 只把他们各人的妻子和儿子还给他们, 让他们领回去就是了。"
23 大卫说: "兄弟们, 耶和华赐给我们的, 你们不可以这样作。他保护了我们, 又把那些攻击我们的匪徒交在我们手里。
24 这事谁要听从你们呢?下战场的得多少, 留守武器的也得多少, 应当大家平分。"
25 从那天起, 大卫定此为以色列的律例典章, 直到今日。
26 大卫到了洗革拉, 就从战利品中取一部分送给他的朋友、犹大的长老, 说: "看哪, 这是从耶和华的仇敌那里得来的战利品, 送给你们作礼物。"
27 他送礼物给在伯特利的、在南地拉末的、在雅提珥的、
28 在亚罗珥的、在息末的、在以实提莫的、
29 在拉哈勒的、在耶拉蔑各城的、在基尼各城的、
30 在何珥玛的、在歌拉珊的、在亚挞的、
31 在希伯仑的人, 又送给一切大卫及其跟随者所到过之地的人。