1 Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.

2 Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.

3 Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.

4 Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris.

5 Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ.

6 Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.

7 Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.

8 Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.

9 Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead:Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis.

10 Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris:Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi.

11 En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune.

12 Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.

13 Sed Saul diris:Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.

14 Kaj Samuel diris al la popolo:Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon.

15 Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.

1 亚扪人拿辖上来, 安营攻击基列.雅比。所有的雅比人都对拿辖说: "你与我们立约, 我们就服事你。"

2 亚扪人拿辖对他们说: "这是我与你们立约的条件: 我要剜出你们各人的右眼, 用来羞辱以色列众人。"

3 雅比的长老对他说: "请你宽限我们七天, 好让我们派遣使者到以色列的全境去; 如果没有人拯救我们, 我们就出来向你投降。"

4 使者到了扫罗住的基比亚, 把这些话说给众民听, 众民就都放声大哭。

5 那时, 扫罗正从田里赶牛回来, 问说: "什么事啊?为什么人都在哭呢?"于是有人把雅比人的话告诉他。

6 扫罗听了这些话, 神的灵大大感动他, 他就非常忿怒。

7 他牵来一对牛, 把它们切成碎块, 交给使者, 送到以色列的全境去, 说: "不出来跟从扫罗和撒母耳的, 他的牛也必受到这样的对待。"因众民惧怕耶和华, 他们就都出来, 如同一人。

8 扫罗在比色数点他们。以色列人共有三十万, 犹大人有三万。

9 扫罗对前来的使者说: "你们要这样对基列.雅比人说: ‘明天中午, 你们必得拯救。’"使者回去告诉基列.雅比人, 他们就欢喜了。

10 雅比人对亚扪人说: "明天我们出来向你们投降, 你们看怎么好, 就怎么待我们吧。"

11 第二天, 扫罗把众人分成三队。在晨更的时候, 他们进了亚扪人的营中, 击杀他们, 直到中午; 残余的人都星散了, 他们中间没有两个人留在一起的。

12 众民对撒母耳说: "那说‘扫罗怎能作我们的王’的是谁呢?把那些人交出来, 我们好杀死他们。"

13 扫罗说: "今天不可以杀人, 因为今天是耶和华在以色列中施行拯救的日子。"

14 撒母耳对众民说: "来吧, 我们往吉甲去, 好在那里重新建立王国。"

15 众民就都到吉甲去, 在那里在耶和华面前立扫罗为王, 又在那里在耶和华面前献平安祭。扫罗和以色列众民都在那里, 非常欢喜。