1 Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael.

2 Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Miĥmaŝ kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis ĉiun al lia tendo.

3 Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion aŭdis la Filiŝtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Aŭdu tion la Hebreoj.

4 Kaj la tuta Izrael aŭdis jenon:Saul venkobatis la garnizonon de la Filiŝtoj, kaj Izrael fariĝis malamata por la Filiŝtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.

5 Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj stariĝis tendare en Miĥmaŝ, oriente de Bet- Aven.

6 La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, ĉar la popolo perdis la kuraĝon, kaj la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.

7 Hebreoj transiris ankaŭ trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraŭ en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis ĉe li.

8 Kaj li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disiĝi de li.

9 Tiam Saul diris:Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon.

10 Apenaŭ li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin.

11 Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filiŝtoj kolektiĝis en Miĥmaŝ;

12 kaj mi diris:Nun la Filiŝtoj atakos min ĉi tie en Gilgal, kaj mi ankoraŭ ne preĝis antaŭ la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.

13 Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; ĉar nun la Eternulo fortikigus vian reĝadon super Izrael por eterne.

14 Sed nun via reĝado ne longe daŭros:la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.

15 Kaj Samuel leviĝis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu troviĝis ĉe li, ĉirkaŭ sescent homoj.

16 Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filiŝtoj staris tendare en Miĥmaŝ.

17 Kaj eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj:unu taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Ofra, al la lando Ŝual;

18 la dua taĉmento direktis sin laŭ la vojo al Bet-Ĥoron; kaj la tria taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forĝiston, ĉar la Filiŝtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aŭ ponardegon.

20 Kaj ĉiuj Izraelidoj devis iri al la Filiŝtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aŭ sian fosilon aŭ sian hakilon aŭ sian rikoltilon.

21 Kaj la tranĉrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis.

22 Tial en la tago de la batalo ne troviĝis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed troviĝis nur ĉe Saul kaj ĉe lia filo Jonatan.

23 Dume gardistaro el la Filiŝtoj eliris al la trapasejo de Miĥmaŝ.

1 扫罗登基的时候年三十岁, 作了以色列王四十二年(原文缺完整的年数, 这里是按《七十士译本》加上的)。

2 他从以色列人中为自己拣选了三千人; 两千人和扫罗一同驻在密抹和伯特利山, 一千人与约拿单一同驻在便雅悯的基比亚。其余的人, 扫罗都遣散他们各回自己的家去了。

3 约拿单攻打非利士人在迦巴的驻军, 非利士人听见了; 扫罗就在全地吹角, 说: "让希伯来人都听见。"

4 以色列众人听说扫罗攻打了非利士人的驻军, 又听说非利士人憎恨以色列人, 就应召在吉甲跟随扫罗。

5 非利士人聚集起来, 要与以色列人交战, 他们有战车三千("三千"原文作"三万", 这里参考一些《七十士译本》的抄本及叙利亚译本翻译)辆、骑兵六千人、步兵像海边的沙那么多。他们上来, 在伯.亚文东边的密抹安营。

6 以色列人看见自己情况危急, 处境窘迫, 众人就藏在山洞、岩穴、地洞里和地坑之中。

7 有些希伯来人渡过了约旦河, 逃到迦得和基列地。但是扫罗仍然留在吉甲, 跟随他的众人都恐惧战兢。

8 扫罗照着撒母耳所定的日期等了七天, 但撒母耳还没有来到吉甲, 众人就离开扫罗散去了。

9 扫罗说: "你们把燔祭和平安祭带到我这里来。"他就献上燔祭。

10 他刚刚献完了燔祭, 撒母耳就来到了; 扫罗出去迎接他, 向他问安。

11 撒母耳说: "你作了什么事?"扫罗回答: "因为我看见众民都离开我散去了, 你又没有照所定的日子来到, 而非利士人正在密抹聚集起来。

12 我心里想: ‘非利士人现在就要下到吉甲来攻打我, 我却还没有向耶和华求恩。’所以我就勉强自己把燔祭献上了。"

13 撒母耳对扫罗说: "你作了糊涂事了! 你没有谨守耶和华你的 神吩咐你的命令。如果你谨守, 耶和华就必在以色列中坚立你的王位, 直到永远。

14 但现在你的王位必不长久, 耶和华已经为自己找到一个合他心意的人, 立他作自己子民的领袖, 因为你没有谨守耶和华所吩咐你的。"

15 于是撒母耳动身, 从吉甲上便雅悯的基比亚去; 扫罗数点跟随他的人, 约有六百人。

16 扫罗和他的儿子约拿单, 以及跟随他们的人都停留在便雅悯的迦巴, 非利士人却在密抹安营。

17 有突击队从非利士人的营里出来, 分成三队, 一队往俄弗拉向书亚地去,

18 一队往伯.和仑去, 一队往洗波音谷对面的境界向旷野去。

19 那时, 以色列全地找不到一个铁匠, 因为非利士人说: "恐怕希伯来人制造刀剑或枪矛。"

20 以色列众人要磨锄头、犁头、斧头和铲子, 就各自下到非利士人那里去磨。

21 磨锄头或犁头的价钱是七克银子, 磨三齿叉、斧头或刺棒的价钱是四克银子。

22 所以, 到了争战的时候, 跟随扫罗和约拿单的众民, 没有一个手里有刀或枪的, 只有扫罗和他的儿子约拿单有刀枪。

23 有一队非利士人的驻军出到密抹的隘口去。