1 Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn.

2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.

3 Sed la viroj de David diris al li:Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj?

4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn.

5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.

6 Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.

7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.

8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn.

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.

10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.

12 Kaj David diris:Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

13 Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

15 David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj.

16 Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,

17 kaj diris al li:Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.

18 Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo.

19 Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto;

20 kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo.

21 Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.

22 Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.

23 Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda.

24 Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto.

25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.

26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.

27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon.

28 Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo.

29 Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.

1 有人告诉大卫: "看哪, 非利士人正在攻打基伊拉, 并且抢掠禾场。"

2 大卫就求问耶和华说: "我可以去击打这些非利士人吗?"耶和华对大卫说: "你可以去击打非利士人, 拯救基伊拉。"

3 跟随大卫的人对他说: "看哪, 我们在犹大地这里尚且惧怕, 何况到基伊拉去攻打非利士人的军兵呢?"

4 于是大卫再求问耶和华。耶和华回答他说: "你只管起来, 下到基伊拉去, 因为我必把非利士人交在你的手里。"

5 大卫和跟随他的人就到基伊拉去, 与非利士人争战, 掳走了他们的牲畜, 又在他们中间杀戮多人。这样, 大卫拯救了基伊拉的居民。

6 亚希米勒的儿子亚比亚他逃到基伊拉去见大卫的时候, 是手里带着以弗得下来的。

7 有人告诉扫罗, 大卫到了基伊拉, 扫罗就说: " 神把他交在我的手中了, 因为他进了一座有门有闩的城, 把自己关闭起来了。"

8 于是扫罗召集众人去争战, 要下到基伊拉去, 围困大卫和跟随他的人。

9 大卫知道扫罗设计害他, 就对亚比亚他祭司说: "把以弗得拿来! "

10 大卫说: "耶和华以色列的 神啊! 你仆人确实听见了扫罗想要到基伊拉来, 为了我的缘故要毁灭这城。

11 基伊拉人会把我交在扫罗的手里吗?扫罗会照着你仆人所听到的下来吗?耶和华以色列的 神啊! 求你告诉你仆人。"耶和华说: "他必下来。"

12 大卫又说: "基伊拉人会把我和跟随我的人交在扫罗手里吗?"耶和华说: "他们必把你们交出来。"

13 大卫和跟从他的人, 约有六百人, 就起身离开基伊拉, 到处漂泊。有人告诉扫罗, 大卫已经逃离了基伊拉, 扫罗就不出去了。

14 大卫住在旷野的山寨里, 又住在亚弗旷野的山里。扫罗天天寻索大卫, 神却不把大卫交在他手里。

15 大卫惧怕, 因为扫罗出来寻索他的命。那时大卫住在西弗旷野的何列斯那里。

16 扫罗的儿子约拿单起身, 到何列斯去见大卫, 鼓励他, 使他靠 神坚强起来,

17 对他说: "你不要惧怕! 我父亲扫罗的手必不能害你。你必要作以色列的王, 我要在你以下位居第二, 这事连我父亲扫罗也知道了。"

18 于是他们二人在耶和华面前立了约。大卫仍住在何列斯, 约拿单却回自己的家去了。

19 西弗人上到基比亚去见扫罗, 说: "大卫不是在我们这里的何列斯的山寨, 就是在旷野南边的哈基拉山上藏着吗?

20 王啊, 现在请下来, 请你随着你的心愿下来, 我们必亲自把他交在王的手里。"

21 扫罗说: "愿耶和华赐福你们, 因为你们关心我。

22 你们要去再确实查看他脚踪所到的地方, 有谁看见他在那里, 因为有人对我说, 他非常狡猾。

23 你们要去查看他所有藏身的地方, 确定以后再回来见我, 我就与你们同去; 如果他在本地, 我必从犹大的千门万户中把他搜出来。"

24 于是西弗人起身, 在扫罗以先到西弗去了。那时大卫和跟随他的人却在玛云旷野, 就是在荒野南边的亚拉巴。

25 扫罗和跟随他的人去寻找大卫。有人告诉大卫, 他就下到磐石那里, 留在玛云旷野。扫罗听见了, 就在玛云旷野追赶大卫。

26 扫罗在山这边走, 大卫和跟随他的人却在山那边走。大卫匆匆忙忙逃避扫罗, 扫罗和跟随他的人却四面包围大卫和跟随他的人, 要把他们捉住。

27 那时忽有使者来见扫罗说: "请你赶快回去, 因为非利士人来突击这地。"

28 于是扫罗不再追赶大卫, 回去迎战非利士人。因此这地方被称为西拉.哈玛希罗结。

29 大卫从那里上去, 住在隐.基底的山寨里。(本节在《马索拉抄本》为24:1)