1 Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
2 Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.
3 Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.
4 Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.
5 Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.
6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj.
7 Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
8 Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco.
9 De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
10 En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
11 Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis:Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
12 Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.
13 Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo.
14 Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
15 Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.
16 Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili.
17 Kaj Saul diris al David:Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis:Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj.
18 Sed David diris al Saul:Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo?
19 Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano.
20 Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li.
21 Kaj Saul pensis:Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo.
22 Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo.
23 Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta.
24 Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David.
25 Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.
26 Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo,
27 David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon.
28 Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas.
29 Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.
30 La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.
1 大卫对扫罗说完了话, 约拿单的心和大卫的心就深相契合。约拿单爱大卫如同爱自己的命。
2 从那天起, 扫罗就把大卫留下来, 不让他回到父家去。
3 约拿单与大卫立盟约, 因为他爱大卫如同爱自己的命。
4 约拿单把自己身上的外袍脱下来给大卫, 又把自己的战衣、刀、弓和腰带都给了他。
5 扫罗无论差派大卫到哪里去, 他都去, 并且凡事亨通。于是扫罗立他作军兵的将领。所有的人民和扫罗的臣仆都非常高兴。
6 大卫击杀了那非利士人, 与众人一同回来的时候, 妇女们从以色列各城里出来, 唱歌、跳舞、打鼓、欢呼、击磬迎接扫罗王。
7 妇女们跳舞、歌唱, 说: "扫罗杀死千千! 大卫杀死万万! "
8 扫罗非常恼怒, 不喜欢这话, 就说: "他们给大卫万万, 只给我千千, 就只剩下王位没给他。"
9 从那天起, 扫罗就妒忌大卫。
10 第二天, 从 神那里来的恶鬼降在扫罗身上, 他就在家中胡言乱语。大卫照常弹琴, 扫罗手里拿着枪。
11 扫罗把枪掷过去, 心里说: "我要把大卫刺在墙上。"大卫两次避开了他。
12 扫罗惧怕大卫, 因为耶和华与大卫同在, 却离开了扫罗。
13 因此扫罗使大卫离开自己, 立他作千夫长, 大卫就领导众民出入。
14 大卫所行的一切都亨通, 因为耶和华与他同在。
15 扫罗看见大卫所行的十分亨通, 就怕他。
16 但是所有的以色列人和犹大人都爱大卫, 因为他领导他们出入。
17 扫罗对大卫说: "我的大女儿米拉在这里。我要把她赐给你作妻子; 只要你作我的勇士, 为耶和华争战。"原来扫罗心里说: "我不好亲手害他, 让非利士人害他吧。"
18 大卫回答扫罗: "我是谁?我是什么身分?我父家在以色列人中算得什么?我怎么作王的女婿呢?"
19 到了扫罗的女儿米拉该嫁给大卫的时候, 扫罗却把她给了米何拉人亚得列作妻子。
20 扫罗的女儿米甲爱大卫。有人把这事告诉扫罗, 扫罗就欢喜,
21 心里想: "我要把米甲给大卫, 利用米甲作他的陷阱, 好让非利士人的手害他。"于是扫罗对大卫说: "你今天可以第二次作我的女婿。"
22 扫罗吩咐他的臣仆: "你们要私下对大卫说: ‘王喜欢你, 他的臣仆也都爱你, 现在你要作王的女婿! ’"
23 于是扫罗的臣仆把这些话说给大卫听。大卫说: "你们以为作王的女婿是一件小事吗?我是个贫穷卑微的人。"
24 扫罗的臣仆把大卫所说的这些话都报告了扫罗。
25 扫罗说: "你们要对大卫这样说: ‘王不要什么聘礼, 只要一百个非利士人的包皮, 好在王的仇敌身上报仇。’"扫罗企图使大卫死在非利士人的手里。
26 扫罗的臣仆把这些话告诉了大卫, 大卫就乐意作王的女婿。在日期未满之时,
27 大卫和跟随他的人就起身出去, 在非利士人中击杀了二百人, 把他们的包皮带回来, 满数交给王, 要作王的女婿。于是扫罗把他的女儿米甲给大卫作妻子。
28 扫罗看见耶和华与大卫同在, 又知道自己的女儿米甲也爱大卫,
29 就更怕大卫, 常常与他为敌。
30 非利士人的领袖常常出征, 每逢他们出征, 大卫作事都比扫罗所有的臣仆所作的更亨通, 所以他的名字极为人尊重。