1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.

2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

3 Ne parolu plu fieraĵon; Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.

4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.

5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortiĝis.

6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.

7 La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, Malaltigas kaj altigas.

8 Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.

10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.

11 Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo fariĝis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.

12 La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,

13 nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu buĉis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,

14 kaj li enpuŝadis ĝin en la lavujon aŭ en la kaldronon aŭ en la poton aŭ en la kaserolon, kaj ĉion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun ĉiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en Ŝilon.

15 Eĉ antaŭ la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.

16 Se la homo diris al li:Antaŭe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.

17 La peko de la knaboj estis tre granda antaŭ la Eternulo, ĉar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.

18 Samuel estis servisto antaŭ la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.

19 Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li ĉiujare, kiam ŝi venadis kun sia edzo, por alporti la ĉiujaran oferon.

20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de ĉi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

21 La Eternulo atentis Ĥanan, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaŭ la Eternulo.

22 Eli estis tre maljuna; li aŭdis ĉion, kiel agas liaj filoj kun ĉiuj Izraelidoj, kaj ke ili kuŝas kun la virinoj, kiuj kolektiĝas antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

23 Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? ĉar mi aŭdas pri viaj malbonaj agoj de ĉi tiu tuta popolo.

24 Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi aŭdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.

25 Se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraŭ la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne aŭskultis la voĉon de sia patro, ĉar la Eternulo decidis mortigi ilin.

26 Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis, kaj li plaĉis kiel al la Eternulo, tiel ankaŭ al la homoj.

27 Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;

28 kaj Mi elektis lin el ĉiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaŭ Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro ĉiujn fajroferojn de la Izraelidoj.

29 Kial do vi piedpremas Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de ĉiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.

30 Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaŭ Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; ĉar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.

31 Jen venos baldaŭ la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;

32 kaj vi vidos konkuranton en la loĝejo, dum ĉiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.

33 Sed Mi neniun ekstermos ĉe vi de antaŭ Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumiĝu kaj via animo turmentiĝu; ĉiu, kiu naskiĝas en via domo, mortos en la vira aĝo.

34 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumiĝos sur viaj du filoj, sur Ĥofni kaj Pineĥas:en unu tago ili ambaŭ mortos.

35 Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laŭ Mia koro kaj laŭ Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados ĉiam antaŭ Mia sanktoleito.

36 Kaj ĉiu, kiu restos el via domo, venos kaj kliniĝos antaŭ li ĝis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aliĝi al ia el la pastraĵoj, por ke mi povu manĝi pecon da pano.

1 哈拿祷告说: "我的心因耶和华喜乐, 我的角因耶和华高举, 我的口向仇敌大大夸耀, 因为我以你的救恩为乐。

2 没有人像耶和华那么圣洁, 因为除你以外没有别的神, 也没有磐石像我们的 神。

3 你们不要多说骄傲的话, 也不要口出狂妄之言, 因为耶和华是全知的 神, 人的一切行为他都鉴察。

4 勇士的弓都被折断, 跌倒的人却以力量束腰。

5 饱足的, 要劳碌觅食, 饥饿的, 不再饥饿; 不能生育的, 生了七个儿女, 有过许多儿女的, 反倒衰微。

6 耶和华使人死, 也使人活; 使人下阴间, 也使人从阴间上来。

7 耶和华使人贫穷, 也使人富足; 使人降卑, 也使人升高。

8 他从灰尘中抬举贫寒的人, 从粪堆中提拔穷乏的人, 使他们与显贵同坐, 承受尊贵的座位。大地的柱子属于耶和华, 他把全地安放在柱子上面。

9 耶和华必保护虔诚人的脚步, 却使恶人在黑暗中灭亡, 因为人得胜不是靠着力量。

10 至高者在天上打雷, 耶和华必打碎与他作对的人。耶和华要审判地的四极, 却要赐力量给他所立的王, 高举他膏立之人的角。"

11 后来, 以利加拿回拉玛自己的家去。那孩子却留在以利祭司面前事奉耶和华。

12 以利的两个儿子是无赖, 不尊重耶和华,

13 也不理会当时祭司待人民的规矩。有人献祭, 在煮肉的时候, 祭司的仆人就来, 手里拿着三齿的叉,

14 把叉子插入煎盘里, 或鼎里, 或釜里, 或锅里, 叉子插上来的, 祭司都拿去。所有到示罗来的以色列人, 祭司都是这样待他们。

15 还有, 在焚烧脂油以前, 祭司的仆人就来, 对献祭的人说: "把祭肉交给祭司烧烤吧, 因为他不会向你要煮过的肉, 单要生的。"

16 如果那人对仆人说: "必须先把脂油焚烧了, 然后你才可以随意去拿。"他就说: "不可以, 你现在就要给我, 否则我就抢去。"

17 这样, 那两个青年人在耶和华面前所犯的罪很大, 因为他们藐视献给耶和华的祭物。

18 那时, 撒母耳还是个孩童, 束着细麻布的以弗得, 在耶和华面前事奉。

19 撒母耳的母亲每年为他做一件小外袍, 她和丈夫一同上来献年祭的时候, 就带来给他。

20 以利给以利加拿和他的妻子祝福, 说: "愿耶和华从这妇人身上还给你后裔, 代替你献给耶和华的孩子。"他们就回自己的地方去了。

21 耶和华眷顾哈拿, 她再怀孕, 先后生了三个儿子和两个女儿。那孩子撒母耳在耶和华面前, 渐渐长大。

22 以利已经老了, 听见自己的儿子对待以色列人的一切事, 又听见他们与在会幕门口侍应的妇女同寝。

23 以利就对他们说: "你们为什么作这些事?我亲自从众民那里听见了你们的恶行。

24 我儿啊, 不要这样, 因为我听见的消息很不好, 你们使耶和华的子民违背律法。

25 如果有人得罪人, 有官长("官长"原文作" 神")惩罚他; 如果有人得罪耶和华, 有谁为他求情呢?"他们却不听父亲的话, 因为耶和华有意要杀他们。

26 那孩子撒母耳的身量, 耶和华和众人对他的喜爱, 都不断增长。

27 有一位神人来见以利, 对他说: "耶和华这样说: ‘你父家在埃及法老家为奴的时候, 我不是向他们显现吗?

28 我不是从以色列众支派中, 选出他们作我的祭司, 上我的坛烧香, 在我面前穿以弗得吗?我不是把以色列人所献的火祭, 都赐给了你的父家吗?

29 你们为什么还以妒羡的眼光, 轻视我所吩咐要献上的祭牲和礼物呢?你为什么尊重你的儿子过于尊重我, 用我子民以色列所献一切最好的礼物自肥呢?’

30 因此, 耶和华以色列的 神说: ‘我曾说: 你的家和你的父家, 必永远行在我面前。’现在耶和华却说: ‘我决不容你们这样行了, 因为尊重我的, 我必尊重他; 藐视我的, 必受到轻视。

31 日子快到了, 我要砍下你和你父亲的膀臂, 使你家中再没有有权势的长者。

32 我赐给以色列人的一切福分, 你必像一个对头, 以嫉妒的眼光来看; 而在你的家中, 必永远再没有有权势的长者。

33 我必不从我的祭坛那里灭绝你家的人, 免得你的眼睛昏花, 心灵忧伤, 但所有你家中增添的人都必像世人一样死去。

34 你的两个儿子何弗尼和非尼哈所要遭遇的事, 是给你的一个证据: 他们二人必同日而死。

35 我要为自己兴起一位忠心的祭司, 他必依照我的心意行事; 我要为他建立一个稳固的家, 他一生必行在我的受膏者面前。

36 你家中剩下的人, 都要来向他下拜; 求一个银币, 一块饼, 也要说: 求你容我参与祭司的职务, 使我可以有点饼吃。’"