1 Kaj David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno Adulam. Kiam tion aŭdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.

2 Kaj kolektiĝis al li ĉiuj viroj premataj, ŝulduloj, afliktitoj, kaj li fariĝis ilia estro; ili estis kun li ĉirkaŭ kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la reĝo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti ĉe vi, ĝis mi ekscios, kion faros al mi Dio.

4 Kaj li alkondukis ilin al la reĝo de Moab, kaj ili restis ĉe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikaĵo.

5 Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikaĵo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron Ĥeret.

6 Saul aŭdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altaĵo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj ĉiuj liaj servantoj staris apud li.

7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Aŭskultu, idoj de Benjamen:ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj?

8 ĉar vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jiŝaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari insidon, kiel nun.

9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub.

10 Kaj ĉi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li manĝaĵon, kaj ankaŭ la glavon de la Filiŝto Goljat li donis al li.

11 Tiam la reĝo sendis voki la pastron Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili ĉiuj venis al la reĝo.

12 Kaj Saul diris:Aŭskultu, filo de Aĥitub! Kaj ĉi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro.

13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraŭ mi, vi kaj la filo de Jiŝaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li leviĝu kontraŭ mi inside, kiel nun?

14 Kaj Aĥimeleĥ respondis al la reĝo kaj diris:Kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la reĝo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?

15 ĉu hodiaŭ mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la reĝo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; ĉar via sklavo sciis pri ĉio ĉi tio nenion malgrandan nek grandan.

16 Sed la reĝo diris:Vi devas morti, Aĥimeleĥ, vi kaj la tuta domo de via patro.

17 Kaj la reĝo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, ĉar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la reĝo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.

18 Tiam la reĝo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.

19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akraĵo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj ŝafojn, ĉion per la akraĵo de la glavo.

20 Sed forsaviĝis unu filo de Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.

21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.

22 Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri ĉiuj animoj de via patrodomo.

23 Restu ĉe mi, ne timu; ĉar kiu serĉos mian animon, tiu serĉos ankaŭ vian animon; sed vi estos gardata ĉe mi.

1 大卫离开那里, 逃到亚杜兰洞。他哥哥们和他父亲的全家听到了, 就都下到他那里去。

2 凡是受窘迫的、负债的、心里不满的, 都聚集到大卫那里, 他就成了他们的领袖。那时, 跟从他的约有四百人。

3 大卫从那里到摩押的米斯巴去, 对摩押王说: "求你容许我父母来住在你们这里, 直到我知道 神要为我作什么。"

4 于是大卫把他们留在摩押王那里。大卫住在山寨的日子有多久, 他父母也与摩押王同住多久。

5 迦得先知对大卫说: "你不要留在山寨, 要到犹大地去。"大卫就离开那里, 往哈列的森林去了。

6 扫罗听见发现了大卫和跟从他的人的行踪。那时扫罗在基比亚坐在山上一棵垂柳树下, 手中拿着枪, 众臣仆侍立在他周围。

7 扫罗就对侍立在他周围的臣仆说: "便雅悯人哪, 你们要听! 耶西的儿子能把田地和葡萄园赐给你们各人吗?他能立你们各人作千夫长、作百夫长吗?

8 你们竟都同谋陷害我。我的儿子与耶西的儿子立盟约的时候, 没有人告诉我; 我的儿子挑唆我的臣仆陷害我, 就像今天一样, 你们中间也没有人关心我, 告诉我。"

9 那时以东人多益与扫罗的臣仆侍立在那里, 他回答说: "我曾看见耶西的儿子到了挪伯亚希突的儿子亚希米勒那里。

10 亚希米勒为他求问耶和华, 给他粮食, 又把非利士人歌利亚的刀给他。"

11 扫罗就派人去把亚希突的儿子, 亚希米勒祭司和他父亲的全家, 就是在挪伯的众祭司, 都召了来; 他们众人都来见王。

12 扫罗说: "亚希突的儿子啊! 你要听。"他回答: "我主啊! 我在这里。"

13 扫罗对他说: "你为什么与耶西的儿子合谋陷害我?把食物和刀给他, 又为他求问 神, 使他起来陷害我, 就像今天一样呢?"

14 亚希米勒回答王说: "在你所有的臣仆中, 有谁像大卫那样忠心呢?他是王的女婿, 又是你的卫队的队长, 并且在你朝中是受敬重的。

15 我岂是今天才开始为他求问 神的呢?绝对不是。请王不要归罪于我和我父的全家, 因为这整件事无论大小, 我都不知道。"

16 王说: "亚希米勒啊! 你和你父的全家都是该死的。"

17 王就对侍立在他周围的卫兵说: "你们转过去, 把耶和华的祭司杀死, 因为他们与大卫携手, 又因为他们知道大卫逃跑, 也不告诉我。"但王的臣仆不愿下手杀害耶和华的祭司。

18 于是王对多益说: "你转过去把祭司击杀。"以东人多益就转过去把祭司击杀了。那一天, 他杀了八十五个穿以弗得的人,

19 又用刀击杀了祭司城挪伯, 无论男女, 孩童或吃奶的婴儿, 牛驴或羊, 都用刀杀尽。

20 亚希突的儿子亚希米勒有一个儿子, 名叫亚比亚他, 逃过了大难, 就逃去跟随大卫。

21 亚比亚他把扫罗杀害耶和华祭司的事告诉了大卫,

22 大卫就对亚比亚他说: "那一天我见以东人多益在那里, 就知道他必定会告诉扫罗。你父全家每个人的死, 我都有责任。

23 你可以住在我这里。不要惧怕, 因为那寻索你命的, 正在寻索我的命, 你与我在一起就可保安全。"