1 Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon.
2 Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago.
3 Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.
6 Tiam Samuel diris al la popolo:La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
7 Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko.
9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili.
10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj.
12 Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi:Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo.
13 Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.
14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
15 Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.
16 Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi.
17 Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon.
18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.
20 Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.
21 Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo.
22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
23 Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta.
24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.
1 撒母耳对以色列人说: "看哪! 我已经听从了你们向我所说的一切话, 为你们立了一个王。
2 现在, 有这王领导你们。至于我, 我已经年老发白, 我的儿子也都在你们那里; 我自幼年直到今日都领导你们。
3 看哪, 我在这里! 你们只管在耶和华面前, 以及在他的受膏者面前, 作证指控我: 我夺过谁的牛?抢过谁的驴?欺负过谁?虐待过谁?从谁手里受过贿赂, 以致我的眼睛因此被蒙住呢?如果有, 我必偿还给你们。"
4 他们回答: "你没有欺负过我们, 没有虐待过我们, 也没有从谁手里取过什么东西。"
5 撒母耳对他们说: "今天耶和华在你们中间作见证, 他的膏立者也作见证; 你们在我手里没有找到什么。"他们说: "愿他作证。"
6 撒母耳对人民说: "从前选立摩西和亚伦, 又把你们的列祖从埃及地领上来的, 是耶和华。
7 现在你们要站住, 我要在耶和华面前与你们讲论耶和华向你们的列祖所行一切公义的事。
8 从前雅各到了埃及, 后来你们的列祖哀求耶和华, 耶和华就差遣摩西和亚伦去把你们的列祖从埃及领出来, 又使他们在这地方居住。
9 他们却忘记了耶和华他们的 神, 神就把他们交在夏琐的将军西西拉的手中, 以及非利士人和摩押王的手中, 于是这些人常常攻打他们。
10 他们就哀求耶和华, 说: ‘我们犯了罪, 因为我们背弃了耶和华, 又去服事巴力和亚斯他录。现在求你救我们脱离仇敌的手, 我们就必事奉你。’
11 于是耶和华差遣耶路.巴力、比但、耶弗他、撒母耳, 救你们脱离四围仇敌的手, 你们才可以安然居住。
12 可是, 你们看到亚扪王拿辖来攻击你们, 就对我说: ‘不行, 我们要有一个王来统治我们。’其实, 耶和华你们的 神是你们的王。
13 现在, 你们所拣选、所要求的王在这里。看哪! 耶和华已经立了一个王统治你们。
14 如果你们敬畏耶和华, 事奉他, 听从他的话, 不违背他的命令, 你们和统治你们的王就必跟从耶和华你们的 神。
15 但是, 如果你们不听从耶和华的话, 违背他的命令, 耶和华的手就必攻击你们, 好像攻击你们的列祖一样。
16 现在你们要站着, 看耶和华在你们眼前将要施行的这件大事。
17 现今不是收割麦子的时候吗?我要向耶和华呼求, 他就会打雷降雨, 你们就可以知道, 又可以看见, 你们为自己要求立王的事, 在耶和华看来, 是行了极大的恶事。"
18 于是撒母耳向耶和华呼求, 耶和华就在那天打雷降雨, 众民就非常惧怕耶和华和撒母耳。
19 众民对撒母耳说: "求你为仆人向耶和华你的 神祷告, 免得我们死亡, 因为我们为自己要求立王的事, 是在我们的一切罪上又增加了这一件恶事。"
20 撒母耳对人民说: "不要惧怕! 虽然你们行了这一切恶事, 只是不可偏离不跟随耶和华, 总要一心事奉他。
21 不可偏离耶和华, 去追随那些空虚的偶像, 因为它们本是空虚的, 对人没有什么益处, 也不能救人。
22 耶和华为了自己的大名的缘故, 必不丢弃他的子民, 因为他喜欢使你们作他的子民。
23 至于我, 我决不停止为你们祷告, 以致得罪耶和华; 我要把善道正路教导你们。
24 你们只要敬畏耶和华, 诚实全心事奉他, 因为你们已经看过他为你们所作的是何等大的事。
25 如果你们继续行恶, 你们和你们的王就必一同灭亡。"