1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.

2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.

3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.

4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.

5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.

6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.

7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.

8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.

9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.

10 Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan.

11 Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,

12 tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.

13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.

1 非利士人与以色列人交战。以色列人从非利士人面前逃跑, 有很多人在基利波山上倒毙。

2 非利士人紧紧追赶扫罗和他的众子, 击杀了扫罗的儿子约拿单、亚比拿达和麦基舒亚。

3 战争激烈, 扫罗受到猛烈的攻击, 弓箭手发现了他, 射箭的人射中了他, 他的伤势严重;

4 扫罗就对替他拿兵器的人说: "拔出你的刀来, 把我刺透, 免得这些未受割礼的人来把我刺透, 戏弄我。"但替他拿兵器的人不肯这样作, 因为他非常害怕。于是扫罗拿过刀来, 自己伏在刀上死了。

5 替他拿兵器的人看见扫罗死了, 他也伏在自己的刀上, 与扫罗一起死了。

6 这样, 扫罗和他的三个儿子, 以及替他拿兵器的人, 还有所有跟随他的人, 都在那一天一同死了。

7 在山谷那边, 和约旦河那边的以色列人, 看见以色列人逃跑, 扫罗和他的儿子都死了, 他们就弃城逃跑。非利士人就来住在城中。

8 第二天, 非利士人来剥那些被杀的人的衣物的时候, 发现扫罗和他的三个儿子都倒毙在基利波山上,

9 就砍下他的头, 解下他的兵器, 又派人到非利士地的各处, 去向他们的偶像的庙和人民报信。

10 他们把扫罗的兵器放在亚斯他录的庙里, 又把他的尸体钉在伯.珊的城墙上。

11 基列.雅比的居民听见非利士人向扫罗所行的事,

12 所有的勇士就动身, 走了一整夜, 把扫罗的尸体和他三个儿子的尸体都从伯.珊的城墙上取下来, 带回雅比, 在那里把他们烧了,

13 又把他们的骸骨埋葬在雅比的垂柳树下, 并且禁食七天。