1 En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
2 Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.
3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.
4 Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.
5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero:Kiam estos la fino de la mirindaĵoj?
7 Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
8 Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris:Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
9 Kaj li respondis:Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo.
10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
11 Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.
12 Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!
13 Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj.
1 "那时保护你同胞的伟大护卫天使米迦勒必站起来; 并且必有患难的时期, 是立国以来直到那时未曾有过的。那时你的同胞中名字记录在册上的, 都必得拯救。
2 必有许多睡在尘土中的人醒过来, 有的要得永生, 有的要受羞辱, 永远被憎恶。
3 那些使人有智慧的必发光, 好像天上的光体; 那些使许多人归义的必发光, 如同星星, 直到永永远远。
4 但以理啊! 你要隐藏这些话, 把这书密封, 直到末期, 必有许多人来往奔跑, 知识增多。"
5 我但以理观看, 看见另有两个天使, 一个站在河岸的这边, 一个站在河岸的那边。
6 有一个问那身穿细麻衣、站在河水以上的人, 说: "这些奇异的事的结局几时才到呢?"
7 我听见那身穿细麻衣、站在河水以上的人, 向天举起左右手, 指着活到永远的主起誓, 说: "要经过一载、二载、半载("一载、二载、半载"或译: "一个时期、多个时期、半个时期"); 在他们完全粉碎圣民的势力的时候, 这一切事就都要完成。"
8 我听见, 却不明白, 我就问: "我主啊, 这些事的结局是怎样呢?"
9 他回答: "但以理啊! 你只管去吧, 因为这些话已经隐藏密封, 直到末期。
10 许多人必洁净自己, 使自己洁白, 并且被熬炼。可是恶人仍然作恶。所有恶人都不明白, 只有那些使人有智慧的才能明白。
11 从废除常献祭, 并设立那使地荒凉的可憎的像的时候起, 必有一千二百九十天。
12 等候到一千三百三十五日的, 那人是有福的。
13 你应去等待结局! 你必安歇; 到了末日, 你必起来, 承受你的分。"