1 En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
2 Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
3 Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
4 Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
5 Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
6 Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
7 kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
8 Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
10 Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
11 Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
12 Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
13 Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
14 Kaj li diris al mi:Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
15 Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
16 Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.
17 Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
18 Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
19 Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
20 La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
21 kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
22 ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
23 En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
24 Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
25 Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
27 Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.
1 伯沙撒王在位第三年, 在先前显给我的异象之后, 再有一个异象向我但以理显现。
2 我在异象中观看, 看见自己在以拦省书珊城堡里; 我在异象中继续观看, 看见自己在乌莱河的岸边。
3 我举目观看, 看见一只公绵羊, 站在河边; 它有两个角, 两角都很高, 但高低不一; 那较高的角是较迟长出来的。
4 我看见那公绵羊向西、向北、向南撞去, 没有走兽能在它面前站立得住, 也没有能拯救脱离它手的; 它任意而行, 狂妄自大。
5 我正在思考的时候, 忽然有一只公山羊从西而来, 走遍全地, 快得脚不沾尘; 这山羊两眼之间有一个显眼的角。
6 它走到我先前所看见站在河边、那有两个角的公绵羊那里去, 忿怒地向公绵羊猛力冲去。
7 我看见公山羊走近公绵羊, 向它发怒, 撞击它, 折断它的两个角; 公绵羊在它面前站立不住, 它把公绵羊撞倒在地上, 又用脚践踏它, 没有能拯救公绵羊脱离它手的。
8 这公山羊非常狂妄自大; 但在它强盛的时候, 那大角被折断了; 在大角原来的地方, 有四个显眼的角向天的四方长出来。
9 从这四个角中的一个角, 又长出一个小角来, 这小角向南、向东和向荣美之地, 不断强大起来。
10 它渐渐长大, 高及天象, 把一些天象和星星摔落在地上, 用脚践踏。
11 它狂妄自大, 要高及天象之君; 它除掉献给天象之君的常献祭, 又拆毁他的圣所。
12 因罪过的缘故, 圣民("圣民"和8:10、11的"天象"原文是同一个字)连同常献的祭都交给它; 它把真理丢在地上, 任意而行, 凡事顺利。
13 我听见一位圣者在说话, 又有一位圣者问他: "这个关于除掉常献的祭, 和引致毁坏的罪过, 以及践踏圣所和圣民("圣民"和8:10、11的"天象"原文是同一个字)的异象, 要到几时呢?"
14 他对我说: "要到二千三百个晚上和早晨, 圣所才得洁净。"
15 我但以理看见了这异象以后, 就想明白它的意义; 忽然有一位外貌像人的, 站在我面前。
16 我又听见从乌莱河两岸之间, 有人的声音呼叫着说: "加百列啊! 你要使这人明白这异象。"
17 他就来到我所站的地方; 他来到的时候, 我就害怕, 脸伏在地; 他对我说: "人子啊, 你要明白! 这异象是关于末后的时期的。"
18 他和我说话的时候, 我沉睡了, 脸伏在地; 他抚摩我, 使我两脚站起来。
19 他说: "看哪! 我要告诉你在 神忿怒审判的后期必要发生的事, 因为这是有关那末后的定期的。
20 你所看见那有两个角的公绵羊, 就是玛代和波斯王。
21 那多毛的公山羊就是希腊王; 那两眼之间的大角就是第一个王。
22 至于代替那折断了的角, 在它原来的地方长出来的四个角, 就是四个要从他的国中兴起的王国, 只是没有他的权势。
23 "在这四国的后期, 犯罪的人恶贯满盈的时候, 必有一个面貌凶恶的王兴起, 他诡计多端。
24 他的权势强大, 却不是出于自己的能力; 他必造成惊人的毁灭; 他任意而行, 凡事顺利; 他必毁灭有强力的, 又毁灭圣民。
25 他运用诡计, 行骗无往而不利; 他心里狂妄自大; 他必乘人不备的时候, 毁灭许多人; 他要起来攻击万君之君, 最后却非因人的手被毁灭。
26 关于所说二千三百个晚上和早晨的异象是真的, 但你要把这异象封住, 因为那是关于将来许多的年日的。"
27 我但以理精疲力竭, 病了几天, 后来我起来, 办理王的事务, 但我仍因这异象惊骇不已, 不明白它的意思。