1 Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;
2 kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton.
3 Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.
4 Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
5 Tiam tiuj homoj diris:Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ li en la leĝoj de lia Dio.
6 Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel:Ho reĝo Dario, vivu eterne!
7 Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.
8 Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata, kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.
9 La reĝo Dario subskribis la dekreton.
10 Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe.
11 Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio.
12 Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton:Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris:Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo.
13 Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo:Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn.
14 Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin.
15 Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li:Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla.
16 Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel:Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin!
17 Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon.
18 Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.
19 Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.
20 Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel:Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj?
21 Tiam Daniel respondis al la reĝo:Ho reĝo, vivu eterne!
22 Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.
23 Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.
24 Kaj la reĝo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis ĉiujn iliajn ostojn.
25 Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!
26 Mi donas ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
27 Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj.
28 Kaj Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado de Ciro, la Perso.
1 大利乌按自己的心意, 立了一百二十个总督, 治理全国; (本节在《马索拉抄本》为6:2)
2 他又在这些总督之上, 设立三位监察司(但以理是其中之一), 监管总督的工作, 免得王受亏损。
3 因为但以理里面有美好的灵性, 所以各方面都比其他的监察司和总督优胜; 王有意立他治理全国。
4 于是这些监察司和总督在但以理治国的事上, 寻找把柄控告他, 只是不能找到任何的把柄和过失, 因为他忠心可靠, 他们找不到他的任何错误和过失。
5 那些人就说: "如果我们要控告这但以理, 就只有在他 神的律法中去找把柄。"
6 这些监察司和总督就相约前来见王, 对他说: "愿大利乌王万岁!
7 国中所有的监察司、总监、总督、谋臣和省长, 一同商议, 请王立一条法例, 实施一道禁令: 无论何人, 在三十天内, 王啊! 除了向你以外, 若向任何神或任何人求什么, 就必扔在狮子坑中。
8 王啊! 现在求你立这禁令, 签署这份文告, 使禁令不能更改。按照玛代和波斯的律法, 这样的禁令是不能废除的。"
9 于是大利乌王签署了这禁令文告。
10 但以理知道这文告签署了以后, 就上到自己家里楼顶上的房间, 这房间的窗户朝向耶路撒冷开着; 他一日三次双膝跪下, 在他的 神面前祷告称谢, 像往日一样。
11 那些人相约前来, 看见但以理在他的 神面前祈祷恳求。
12 他们就来到王面前, 提起王的禁令, 说: "你岂不是签署了禁令, 无论何人, 在三十天内, 王啊! 除了向你以外, 若向任何神或任何人求什么, 就必扔在狮子坑中?"王回答说: "确有此事。按照玛代和波斯的律法, 这样的禁令是不能废除的。"
13 于是他们对王说: "王啊, 在被掳的犹大人中的但以理不理会你的命令, 也不理会你签署的禁令, 竟仍一日三次向他的 神祈求。"
14 王听见了这话, 就非常愁烦; 他定意要搭救但以理, 直到日落的时候, 他还在设法营救但以理。
15 那些人就相约前来见王, 对他说: "王啊, 你该知道, 根据玛代和波斯的律法, 王所立的禁令和法例, 都是不能更改的。"
16 于是王下令, 人就把但以理带来, 扔在狮子坑中。王对但以理说: "你常常事奉的 神, 他必搭救你! "
17 有人搬了一块石头, 放在坑口, 王又盖上自己的印鉴和众大臣的印鉴, 使惩办但以理的事不得更改。
18 王回到宫里, 整夜没有吃东西, 也不要任何娱乐解闷, 并且睡不着觉。
19 次日黎明, 天一亮, 王就起来, 急忙到狮子坑那里去。
20 他走近坑边的时候, 就用哀痛的声音呼叫但以理, 对但以理说: "永活 神的仆人但以理啊! 你常常事奉的 神能搭救你脱离狮子吗?"
21 但以理对王说: "愿王万岁!
22 我的 神差遣了他的使者, 封住狮子的口, 使它们没有伤害我, 因为我在 神面前是清白的; 王啊! 在你面前我也没有作过任何错事。"
23 王就非常高兴, 吩咐人把但以理从坑里拉上来。于是但以理从坑里被拉上来, 他身上一点损伤也没有, 因为他信靠他的 神。
24 王下令, 人就把那些诬蔑控告但以理的人, 连同他们的妻子和儿女都一起带来, 扔在狮子坑中; 他们还没有下到坑底, 狮子就抓住他们, 把他们所有的骨头都咬碎了。
25 后来大利乌王写信给住在全地的各国、各族和说各种语言的人, 说: "愿你们大享平安!
26 现在我下令, 我所统治的全国人民都要在但以理的 神面前战兢恐惧。"他是永活的 神, 他永远长存; 他的国度永不灭亡, 他的统治直到永远。
27 他搭救人, 拯救人; 他在天上地下施行神迹奇事; 他搭救了但以理脱离狮子的爪。"
28 于是这但以理在大利乌作王的时候, 和在波斯人古列作王的时候(本句或译: "于是这但以理在大利乌﹝即波斯人古列﹞作王的时候"), 事事亨通。