1 En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
3 Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.
4 En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel.
5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj.
7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
9 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
10 Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
11 Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
12 Li diris al mi:Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.
13 Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.
15 Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
16 Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi:Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
18 Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
19 Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
20 Tiam li diris:Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.
1 波斯王古列第三年, 有一个信息启示给那称为伯提沙撒的但以理。这信息是真的, 是关于一场大战争; 但以理明白这信息, 了解这异象。
2 那时, 我但以理悲伤了三个星期。
3 美味的食物我没有吃, 肉和酒没有入我的口, 我也没有用膏油抹身, 整整三个星期。
4 正月二十四日, 我在底格里斯大河边的时候,
5 我举目观看, 看见有一个人身穿细麻衣, 腰束乌法纯金的带。
6 他的身像碧玉, 面貌像闪电的样子, 眼睛像火把, 手臂和腿像擦亮的铜那么闪耀, 说话的声音像群众喊叫的声音。
7 独有我但以理看见这异象, 那些和我在一起的人都没有看见, 不过他们却大大惊慌, 逃跑躲藏起来了。
8 因此, 只有我一人留下来; 我看见了这大异象, 就全身无力, 脸色大变, 一点力气都没有。
9 我却仍听见他说话的声音; 我一听见他说话的声音, 就沉睡了, 脸伏在地。
10 忽然有一只手按在我身上, 使我用膝和手掌勉强支持着要站起来。
11 他对我说: "大蒙眷爱的但以理啊! 你应当留意我要对你说的话。你只管站起来, 因为我现在奉差遣到你这里来。"他和我说这话的时候, 我就战战兢兢地站起来。
12 他又对我说: "但以理啊! 不要惧怕, 因为自从你第一天决心要明白这些事, 又在你的 神面前谦卑自己, 你祷告的话已蒙垂听了; 我就是因你祷告的话而来的。
13 但波斯国的护卫天使拦阻我二十一天; 后来有护卫天使长中的一位米迦勒来帮助我, 我就留他在那里("我就留他在那里"按照《马索拉抄本》应作"我就被留在那里"; 现参照《七十士译本》翻译), 和波斯众王在一起。
14 现在我来是要使你明白日后所要发生在你的同胞身上的事, 因为这异象是关于将来许多的年日的。"
15 他和我说这些话的时候, 我就脸伏在地, 默默无声。
16 忽然有一位像人的, 摸我的嘴唇, 我就开口和那站在我面前的交谈, 说: "我主啊! 因着这异象, 我非常痛苦, 毫无气力。
17 我主的仆人怎能和我主说话呢?我现在全身无力, 没有气息。"
18 那位像人的再摸我, 使我有力量。
19 他说: "大蒙眷爱的人哪! 不要惧怕, 愿你平安, 你要大大刚强。"他和我说话的时候, 我就刚强起来; 于是我说: "我主请说, 因为你刚强了我。"
20 他说: "现在我要回去和波斯的护卫天使作战; 我一离去, 希腊的护卫天使就要来。但你知道我为什么到你这里来吗?
21 我来是要把那记录在真理书上的事告诉你。除了你们的护卫天使米迦勒之外, 没有一个帮助我, 和我一起抵挡他们。"