1 La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- Ŝeba.

2 Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.

3 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.

4 Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.

5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.

6 Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?

7 Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.

8 Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.

9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.

10 Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis.

11 Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono.

12 Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon de la Eternulo.

13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis.

14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.

15 Jehojada maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.

16 Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.

17 Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin.

18 Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo.

19 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis.

20 La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.

21 Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo.

22 Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.

23 Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko.

24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joaŝ ili faris juĝon.

25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj.

26 La konspirintoj kontraŭ li estis:Zabad, filo de la Amonidino Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit.

27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.

1 约阿施登基的时候是七岁, 在耶路撒冷作王共四十年。他的母亲名叫西比亚, 是别是巴人。

2 耶何耶大祭司在世的日子, 约阿施行耶和华看为正的事。

3 耶何耶大为他娶了两个妻子, 他就生了一些儿女。

4 此外, 约阿施有意重修耶和华的殿,

5 就召集了众祭司和利未人, 对他们说: "你们要去到犹大各城, 向所有以色列人募捐金钱, 可以年年修建你们 神的殿; 你们应急速办理这事。"可是利未人却不急速办理。

6 于是王把大祭司耶何耶大召来, 对他说: "你为什么不命令利未人把耶和华的仆人摩西和以色列的会众, 为法柜的会幕规定的税款, 从犹大和耶路撒冷征收回来, 作修殿的费用呢?"

7 原来那恶妇亚他利雅的众子曾经拆毁 神的殿, 又把耶和华殿中一切分别为圣的物品用来供奉巴力。

8 于是王下令建造一个柜, 放在耶和华殿的门外;

9 又在犹大和耶路撒冷发出通告, 叫人把 神的仆人摩西, 在旷野规定以色列人缴交的税款带来, 献给耶和华。

10 众领袖和人民都欢欢喜喜把税款带来, 投进柜中, 直到他们都投完了。

11 利未人把银柜抬到王指定负责这事的人那里的时候, 他们看见税银很多, 王的书记和大祭司的属员就来把银柜倒空, 然后抬回原处。天天都是这样, 所以收集了很多银子。

12 王和耶何耶大把银子交给耶和华殿的办事人员, 他们就雇了石匠和木匠, 重建耶和华的殿, 又雇了铁匠和铜匠, 重建耶和华的殿。

13 作工的人不住工作, 重修的工程在他们手下顺利进行; 他们把 神的殿重建得和先前一样, 并且非常坚固。

14 他们完工以后, 就把剩下的银子送到王和耶何耶大面前, 用来制造耶和华殿里的器皿、供奉和献祭所用的器皿、盘子, 以及各种金银器皿。耶何耶大在世的日子, 众人都常在耶和华的殿里献燔祭。

15 耶何耶大年纪老了, 寿数满足就死了; 他死的时候, 是一百三十岁。

16 他和列王一同埋葬在大卫城里, 因为他在以色列为 神和 神的殿作了美善的事。

17 耶何耶大死后, 犹大的领袖们来朝拜王; 王听从了他们的主意。

18 他们离弃了耶和华他们列祖的 神的殿, 去事奉亚舍拉和偶像。因为他们的罪, 神的忿怒临到犹大和耶路撒冷。

19 但耶和华仍然差派先知到他们中间, 引导他们归向耶和华; 这些先知虽然警告他们, 他们却不肯听从。

20 那时, 神的灵临到耶何耶大祭司的儿子撒迦利亚身上, 他就站在众民的面前, 对他们说: " 神这样说: ‘你们为什么违背耶和华的诫命, 使你们不得亨通呢?因为你们离弃了耶和华, 所以耶和华也离弃你们。’"

21 众人要杀害撒迦利亚, 于是照着王的命令, 在耶和华殿的院子里用石头把他打死。

22 约阿施王没有记念撒迦利亚的父亲耶何耶大对他所施的恩, 反而杀了他的儿子。撒迦利亚临死的时候, 说: "愿耶和华鉴察, 并且责问你! "

23 过了年, 亚兰的军队上来攻打约阿施; 他们侵入犹大和耶路撒冷, 杀了民间的领袖, 又把他们的一切战利品都送到大马士革王那里去。

24 亚兰的军队虽然只来了一小队人, 耶和华却把一支庞大的军队交在他们手里; 因为犹大人离弃了耶和华他们列祖的 神, 亚兰人向约阿施执行了惩罚。

25 亚兰人离开约阿施的时候, 他们丢下约阿施, 因为他受了重伤, 他的臣仆要杀害他, 为了报复耶何耶大祭司的儿子流血的仇; 他们在床上杀死他, 他就死了; 有人把他埋葬在大卫城里, 只是没有埋葬在列王的陵墓里。

26 谋害他的是亚扪妇人示米押的儿子撒拔和摩押妇人示米利的儿子约萨拔。

27 至于约阿施的众子, 以及许多警戒他的话, 还有他重建 神的殿的事, 都记在列王记的注释上。约阿施的儿子亚玛谢接续他作王。