1 Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja.

2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.

3 En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.

4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,

5 kaj diris al ili:Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo.

6 Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.

7 Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.

8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.

9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.

10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.

11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

12 Tiam leviĝis la Levidoj:Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj:Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ;

13 kaj el la idoj de Elicafan:Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zeĥarja kaj Matanja;

14 kaj el la idoj de Heman:Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun:Ŝemaja kaj Uziel.

15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.

16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.

17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.

18 Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn;

19 kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.

20 La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.

21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.

22 Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.

23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.

24 Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero.

25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.

26 Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.

27 Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.

28 Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero.

29 Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis.

30 Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.

31 Kaj Ĥizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.

32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo.

33 Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj.

34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.

35 Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.

36 Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.

1 希西家登基的时候, 是二十五岁; 他在耶路撒冷作王二十九年。他的母亲名叫亚比雅, 是撒迦利雅的女儿。

2 希西家行耶和华看为正的事, 像他祖先大卫一切所行的。

3 他在位的元年正月, 开了耶和华殿的门, 重新修理。

4 他把祭司和利未人都召了来, 聚集在东面的广场上,

5 对他们说: "利未人哪, 你们要听我的话; 现在你们要自洁, 又要洁净耶和华你们列祖的 神的殿, 把污秽之物从圣所中除去。

6 我们的列祖冒犯了 神, 行了耶和华我们的 神看为恶的事, 离弃了他, 转脸不顾耶和华的居所, 以背向他。

7 他们又封闭廊门, 熄灭灯火, 不在圣所中向以色列的 神烧香或献燔祭。

8 因此, 耶和华的震怒临到犹大和耶路撒冷的居民身上, 使他们成为令人恐惧、惊骇和嗤笑的对象, 就像你们亲眼看见的一样。

9 所以我们的列祖倒在刀下; 我们的儿女和妻子也都因此作了俘虏。

10 现在我心中有意要和耶和华以色列的 神立约, 好使他的震怒转离我们。

11 我的孩子们, 你们现在不要懈怠, 因为耶和华拣选了你们站在他面前事奉他, 为要作他的仆人, 向他烧香。"

12 于是, 利未人哥辖的子孙亚玛赛的儿子玛哈、亚撒利雅的儿子约珥; 米拉利的子孙亚伯底的儿子基士、耶哈利勒的儿子亚撒利雅; 革顺的子孙薪玛的儿子约亚、约亚的儿子伊甸;

13 以利撒反的子孙申利和耶利; 亚萨的子孙撒迦利亚和玛探雅;

14 希幔的子孙耶歇和示每; 耶杜顿的子孙示玛雅和乌薛都起来,

15 集合他们的亲族, 洁净自己, 照着王的吩咐, 根据耶和华的命令, 进去洁净耶和华的殿。

16 祭司进入耶和华殿的里面进行洁净, 他们在耶和华殿里发现的一切污秽之物, 都搬到耶和华殿的院子里; 利未人接过, 就搬到城外的汲沦溪边。

17 他们在正月初一开始洁净圣殿, 第八日去到耶和华殿的走廊; 他们用了八日洁净耶和华的殿, 到了正月十六日才完工。

18 于是他们进王宫见希西家王, 说: "我们已经把整个耶和华的殿、燔祭坛和坛的一切器皿、陈设饼的桌子和桌子上的一切器皿, 都洁净了。

19 亚哈斯王在位, 他得罪 神的时候丢弃的一切器皿, 我们都预备齐全, 也都洁净好了; 现在都放在耶和华的祭坛前。"

20 希西家王清早起来, 召集城中的领袖, 上耶和华的殿去。

21 他们牵来了七头公牛、七只公绵羊、七只羊羔和七只公山羊, 要为国家、为圣所和为犹大人作赎罪祭; 王吩咐亚伦的子孙众祭司把它们献在耶和华的坛上。

22 他们宰了公牛, 祭司把血接过来, 洒在祭坛上; 他们又宰了公绵羊, 把血洒在祭坛上; 他们又宰了羊羔, 也把血洒在祭坛上。

23 最后把作赎罪祭的公山羊, 牵到王和会众面前, 王和会众就按手在公山羊的身上。

24 祭司宰了公山羊, 把血洒在祭坛上作赎罪祭, 为所有以色列人赎罪; 因为王曾经吩咐要为所有以色列人献上燔祭和赎罪祭。

25 王又指派在耶和华殿中的利未人拿着响钹和琴瑟, 是照着大卫、王的先见迦得和拿单先知所吩咐的, 就是耶和华借他的先知所吩咐的。

26 利未人拿着大卫的乐器, 祭司持着号筒, 一同站着。

27 希西家吩咐在祭坛上献上燔祭。开始献燔祭的时候, 就开始向耶和华歌唱, 并且用号筒和以色列王大卫的乐器伴奏。

28 全体会众都叩拜, 歌唱的歌唱, 吹号的吹号, 直到燔祭都献完了。

29 献完了祭, 王和所有在场的人, 都屈膝叩拜。

30 希西家王和众领袖, 又吩咐利未人用大卫和先见亚萨的诗词赞美耶和华, 于是他们欢欢喜喜地赞美耶和华, 低头敬拜。

31 希西家说: "你们现在归耶和华为圣了。请前来, 把祭物和感恩祭带到耶和华的殿里来。"于是会众把祭物和感恩祭带来; 凡是甘心乐意的, 都把燔祭带来。

32 会众带来的燔祭如下: 公牛七十头、公绵羊一百只、羊羔二百只。这些都是作燔祭献给耶和华的。

33 还有分别为圣之物: 公牛六百头、绵羊三千只。

34 只是祭司太少, 不能把所有燔祭牲剥皮, 所以他们的亲族协助他们, 直到剥皮的工作完了, 又等到其他祭司自洁完了, 因为利未人在自洁的事上比众祭司更加诚心。

35 此外, 还有很多燔祭牲和平安祭牲的脂肪, 以及和燔祭同献的奠祭很多。这样, 耶和华殿里的事奉就重新恢复了。

36 因为事情很快办完, 希西家和全体人民因 神为他的子民所预备的, 都甚欢乐。