1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido.

2 Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado.

3 Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj;

4 la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro.

5 La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn.

6 Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.

7 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.

8 Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.

9 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro.

10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.

11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo.

12 Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo.

13 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo.

14 Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn.

15 Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.

16 Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn.

17 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

1 所罗门在耶路撒冷, 在耶和华向他父亲大卫显现过的摩利亚山上, 就是在耶布斯人阿珥楠的禾场上, 大卫预备的地方, 开工建造耶和华的殿。

2 所罗门执政后第四年二月初二开始建造。

3 所罗门建造 神殿宇的根基是这样: 按古时的尺寸, 长二十七公尺, 宽九公尺。

4 殿前走廊长九公尺, 与殿的宽度相等; 高九公尺("高九公尺"原文作"高一百二十"; 现参照古译本修译); 里面贴上纯金。

5 大殿的墙都盖上松木, 又贴上精金, 又在上面刻上棕树和链子。

6 又用宝石装饰殿墙, 十分华美; 金子都是巴瓦音的金子。

7 正殿和殿的栋梁、门槛、墙壁和门扇, 都贴上金子; 墙上刻上基路伯。

8 他又建造了至圣所, 长九公尺, 和殿的宽度相等, 宽度也是九公尺; 里面都贴上精金, 共用了二十公吨金子。

9 钉子共重五百七十克金子。阁楼也贴上金子。

10 在至圣所里, 雕刻了两个基路伯, 都包上金子。

11 两个基路伯的翅膀共长九公尺; 一个基路伯的一边翅膀长两公尺两公寸, 触着殿墙; 另一边翅膀也长两公尺两公寸, 和另一个基路伯的翅膀相接。

12 另一个基路伯的一边翅膀也长两公尺两公寸, 触着殿墙; 另一边的翅膀也长两公尺两公寸, 和前一个基路伯的翅膀相接。

13 这两个基路伯的翅膀都张开, 共长九公尺; 这两个基路伯都面向殿内站立。

14 所罗门又用蓝色紫色朱红色线和细麻做幔子, 上面绣上基路伯。

15 在殿的前面又做了两根柱子, 高十五公尺半, 每根柱上面的柱顶, 高两公尺两公寸。

16 又做了像项链的链子, 安放在柱头上; 又做了石榴一百个, 安放在链子上。

17 他把这两根柱子立在殿前, 一根在左面, 一根在右面; 右面的叫雅斤, 左面的叫波阿斯。