1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.

2 Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.

3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos.

4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si.

5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.

6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe.

7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon.

8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo:Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko;

9 ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.

10 Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro.

12 Kaj ilia patro diris al ili:Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.

13 Tiam li diris al siaj filoj:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi,

14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li:Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris:Mi.

15 Kaj li diris al li:Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon.

16 Sed tiu diris:Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko;

17 ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo:Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.

18 Kaj li diris al li:Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene:Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.

19 Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon.

20 Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.

21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,

22 sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.

23 Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.

24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro.

25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto.

26 Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris:Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.

27 Kaj li diris al siaj filoj jene:Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.

28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon.

29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.

30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin:Ho ve, mia frato!

31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene:Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.

32 Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.

33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj.

34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

1 有一个神人, 奉耶和华的命令, 从犹大来到伯特利; 那时, 耶罗波安正站在祭坛旁边烧香。

2 神人奉耶和华的命令, 向那祭坛喊叫, 说: "祭坛哪, 祭坛哪, 耶和华这样说: ‘看哪, 大卫家要生一个儿子, 名叫约西亚; 他要把邱坛的祭司, 就是在你上面烧香的, 作祭物献在你上面。人的骨头也要在你上面焚烧。’"

3 那天, 神人提出一个兆头, 说: "这是耶和华的兆头。看哪, 这祭坛必破裂, 祭坛上的灰必倾撒下来。"

4 耶罗波安王听见神人向伯特利的祭坛喊叫的话, 就从祭坛上伸手, 说: "抓住他! "王向他伸出的手却瘫痪了, 不能缩回来。

5 祭坛也破裂了, 灰从祭坛上倾撒下来, 好像神人奉耶和华的命令所提出的预兆一样。

6 王对神人说: "求你为我向耶和华你的 神求情, 又为我祷告, 使我的手复原。"于是神人向耶和华求情, 王的手就复了原, 像起先一样。

7 王对神人说: "请与我一起回王宫去, 吃点东西, 加添心力, 我还要赐给你一份礼物。"

8 神人对王说: "你就是把王宫的一半给我, 我也不会与你回去, 也不在这地方吃饭喝水。

9 因为有耶和华的话吩咐我说: ‘你不可吃饭喝水, 也不可从你去的原路回来。’"

10 于是神人从另一条路去了, 没有从他来伯特利的原路回去。

11 有一个老先知住在伯特利, 他的儿子们来告诉他, 那一天神人在伯特利所行的一切事。他们也把他对王所说的话, 都告诉了他们的父亲。

12 他们的父亲问他们: "神人从哪条路走了呢?"他的儿子们就把从犹大来的神人所走的路, 指给他看。

13 他对儿子们说: "给我备驴! "于是他们给他备驴, 他就骑上,

14 去追赶神人, 遇见他正坐在橡树底下, 就问他: "你是从犹大来的神人吗?"他回答: "是的! "

15 老先知对他说: "请你与我一起回家去吃饭。"

16 神人说: "我不能与你回去, 或是与你同行, 也不能与你在这地方吃饭喝水,

17 因为有耶和华的话对我说: ‘你在那里不可吃饭喝水, 也不可从你去的原路回来。’"

18 老先知对他说: "我是先知, 和你一样。有一位天使奉耶和华的命令告诉我说: ‘你去带他与你一起回家, 给他吃饭喝水。’"但是, 老先知是欺骗他的。

19 于是神人与他一起回去, 在他的家里吃饭喝水。

20 他们二人正在席上吃喝的时候, 耶和华的话临到那把神人带回来的先知,

21 他就对那从犹大来的神人喊叫, 说: "耶和华这样说: ‘你既然违背了耶和华的命令, 没有谨守耶和华你的 神吩咐你的诫命,

22 反倒回来, 在耶和华吩咐你不可吃饭喝水的地方, 吃了饭喝了水, 因此, 你的尸体不能入葬你列祖的坟墓里。’"

23 吃了饭喝了水之后, 老先知为他带回来的先知备驴。

24 他就去了; 在路上有一只狮子遇见了他, 就把他咬死了。他的尸体被丢在路上, 驴子站在尸体旁边, 狮子也站在尸体旁边。

25 有人从那里经过, 看见尸体被丢在路上, 狮子站在尸体旁边, 就来到老先知所住的城里, 述说这事。

26 那把神人从路上带回来的先知听见了这事, 就说: "这是那违背了耶和华命令的神人; 耶和华把他交给狮子, 狮子就把他撕裂, 咬死了他, 正如耶和华对他说过的话。"

27 老先知又吩咐他的儿子们说: "给我备驴。"他们就备了驴。

28 于是他去了, 看见神人的尸体被丢在路上, 驴子和狮子都站在尸体旁边, 那狮子并没有吃掉尸体, 也没有撕裂驴子。

29 老先知把神人的尸体抱起来, 放在驴子上, 带回自己的城里, 要为他举哀, 要埋葬他。

30 老先知把他的尸体埋葬在自己的坟墓里; 人们为他举哀, 说: "哀哉, 我兄啊! "

31 埋葬他以后, 老先知就对儿子们说: "我死了以后, 你们要把我埋葬在神人的坟墓里, 把我的骸骨放在他的骸骨旁边。

32 因为他奉耶和华的命令, 攻击伯特利的坛和在撒玛利亚各城邱坛上的殿所喊叫的话, 必定应验。"

33 这事以后, 耶罗波安还不从他的恶道转回, 竟然把平民立为邱坛的祭司; 愿意的, 他都把他们分别为圣, 立他们为邱坛的祭司。

34 这事成为耶罗波安的家的罪, 以致他的家从地上被涂抹与除灭。