1 La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi.
2 Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme.
3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo.
4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin.
5 Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris:Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li.
6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom.
7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo.
10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene:Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
12 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo?
14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
15 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo.
16 Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris:Kio estas al vi?
17 Kaj ŝi diris al li:Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
18 Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias.
19 Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
20 Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo-la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li.
21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan.
23 Kaj oni raportis al la reĝo:Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere.
24 Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris:Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas:Vivu la reĝo Adonija!
26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
27 Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?
28 Tiam la reĝo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
29 Kaj la reĝo ĵuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
30 kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi-tiel mi faros hodiaŭ.
31 Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!
32 Kaj la reĝo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon.
33 Kaj la reĝo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon.
34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la reĝo Salomono!
35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo.
37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David.
38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon.
39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la reĝo Salomono!
40 Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.
41 Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
42 Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.
43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo;
44 kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo;
45 kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis.
46 Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
47 Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo.
48 Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.
49 Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon.
50 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
51 Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
52 Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos.
53 Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.
1 大卫王老了, 年事已高, 他们虽用许多衣服盖着他, 他仍不感到暖和。
2 所以他的臣仆对他说: "不如为我主我王寻找一个年轻的处女, 使她侍候在王面前, 照顾王, 睡在王的怀中, 好使我主我王得到暖和。"
3 于是他们在以色列全境寻找一个美貌的少女, 结果找着了一个书念的女子亚比煞, 就把她带到王面前。
4 这少女极其美丽。她照顾王, 服事他, 可是王没有与她发生过关系。
5 那时哈及的儿子亚多尼雅妄自尊大, 说: "我必作王。"就为自己预备了战车、骑兵, 又有五十人在他前面奔走。
6 他的父亲从来没有责难他说: "你为什么这样作呢?"他的容貌也很英俊, 他是在押沙龙之后生的。
7 亚多尼雅与洗鲁雅的儿子约押和亚比亚他祭司商议以后, 二人都答应支持他。
8 但撒督祭司、耶何耶大的儿子比拿雅, 拿单先知、示每、利以和大卫的勇士都不拥护亚多尼雅。
9 有一天, 亚多尼雅在隐.罗结旁边, 琐希列的磐石那里, 宰杀牛羊和肥畜, 邀请他所有的兄弟, 就是王的众子和所有作王的臣仆的犹大人, 来参加筵席。
10 只是没有邀请拿单先知、比拿雅、众勇士和他的兄弟所罗门。
11 拿单对所罗门的母亲拔示巴说: "哈及的儿子亚多尼雅作了王, 而我们的主大卫还不知道, 你难道没有听见吗?
12 现在你来, 我可以给你出一个主意, 好救你的性命和你儿子所罗门的性命。
13 你进去见大卫王, 对他说: ‘我主我王, 你不是曾经向婢女起誓, 说: "你的儿子所罗门必接续我作王, 他要坐在我的王位上"吗?现在为什么亚多尼雅作了王呢?’
14 你还在那里与王说话的时候, 我会随后进来, 证实你的话。"
15 于是拔示巴进到内室去见王。王很老了, 书念的女子亚比煞正在服事王。
16 拔示巴向王俯伏叩拜, 王问: "你要什么?"
17 她回答说: "我主啊, 你曾经指着耶和华你的 神向婢女起誓, 说: ‘你的儿子所罗门必接续我作王, 他要坐在我的王位上’,
18 可是, 现在亚多尼雅作了王了; 而我主我王, 你还不知道。
19 他宰杀了许多公牛、肥畜和羊, 邀请了王所有的儿子、亚比亚他祭司和军队的元帅约押, 却没有邀请王的仆人所罗门。
20 我主我王啊, 现在以色列众人的眼睛都看着你, 等你告诉他们谁要坐在我主我王的王位上, 接续你作王。
21 否则, 到我主我王与列祖同睡之后, 我和我的儿子所罗门就要被算为罪人了。"
22 拔示巴还在与王说话的时候, 拿单先知就进来了。
23 有人告诉王说: "拿单先知来了。"拿单来到王面前, 向王叩拜。
24 拿单说: "我主我王啊, 你曾说过: ‘亚多尼雅要接续我作王, 坐在我的王位上’吗?
25 今天他下去宰杀了许多公牛、肥畜和羊, 又请了王所有的儿子、众军长和亚比亚他祭司。他们正在亚多尼雅面前又吃又喝, 说: ‘亚多尼雅王万岁。’
26 只有我, 就是你的仆人, 撒督祭司、耶何耶大的儿子比拿雅和你的仆人所罗门, 他都没有邀请。
27 我主我王是不是作了这事, 而你没有告诉你的众臣仆, 谁要接续我主我王, 坐你的王位呢?"
28 大卫回答说: "召拔示巴到我这里来。"于是拔示巴来到王面前, 站在那里。
29 王就起誓说: "我指着曾经救我的性命脱离一切患难的永活的耶和华起誓,
30 我从前怎样指着耶和华以色列的 神向你起誓, 说: ‘你的儿子所罗门必接续我作王, 要坐在我的王位上’, 我今天也必照样行。"
31 于是拔示巴面伏在地, 向王叩拜, 说: "愿我主大卫王万岁! "
32 大卫王又说: "召撒督祭司、拿单先知和耶何耶大的儿子比拿雅到我这里来。"他们都来到王面前。
33 王就对他们说: "你们要带着你们主人的仆人, 使我的儿子所罗门骑上我的骡子, 送他下到基训去。
34 在那里撒督祭司和拿单先知要膏立他作以色列的王。你们要吹角说: ‘所罗门王万岁! ’
35 然后你们要跟随他上来; 他要来坐在我的王位上; 他要接续我作王。我已经立了他作以色列和犹大的统治者。"
36 耶何耶大的儿子比拿雅回答王说: "阿们! 愿耶和华我主我王的 神也是这样说。
37 耶和华怎样与我主我王同在, 愿他也照样与所罗门同在, 使他的王位, 比我主大卫王的王位更伟大。"
38 于是撒督祭司、拿单先知和耶何耶大的儿子比拿雅, 以及基利提人和比利提人都下去, 使所罗门骑上大卫王的骡子, 送他到基训去。
39 撒督祭司从帐幕里拿出那盛膏油的角, 膏立所罗门; 然后有人吹角, 众民就说: "所罗门王万岁! "
40 众民都跟随他上去, 吹着笛子, 十分欢乐, 以致大地也因他们的声音震裂。
41 亚多尼雅和所有与他在一起的宾客刚刚吃完了饭, 听到这声音; 约押听到角声, 就说: "城里为什么有这样喧嚷的声音呢?"
42 他还在说话的时候, 亚比亚他祭司的儿子约拿单来了。亚多尼雅对他说: "进来吧! 你是个忠义的人, 一定带来了好消息。"
43 约拿单对亚多尼雅说: "不好了, 我们的主大卫王已经立了所罗门为王了。
44 王差派撒督祭司、拿单先知和耶何耶大的儿子比拿雅, 以及基利提人和比利提人, 与所罗门同去。他们使所罗门骑上王的骡子。
45 撒督祭司和拿单先知已经在基训膏立他作王。众人都从那里欢欢喜喜上路; 你们听见的声音, 就是城里的喧闹声。
46 不但所罗门已经坐在这王国的王位上,
47 而且王的臣仆也来为我们的主大卫王祝福说: ‘愿你的 神使所罗门的名声比你的更尊荣, 使他的王位比你的更伟大。’王就在床上屈身下拜。
48 王又这样说: ‘耶和华以色列的 神是应当称颂的, 因为他今天赐了一人坐在我的王位上, 也使我亲眼看见这事。’"
49 亚多尼雅所有的宾客都惧怕, 大家起身, 各自逃走了。
50 亚多尼雅惧怕所罗门, 就起来, 去抓紧祭坛的角。
51 有人告诉所罗门说: "亚多尼雅惧怕所罗门王。他现在抓紧祭坛的角说: ‘愿所罗门王今天向我起誓, 决不会用刀杀死他的仆人。’"
52 所罗门说: "他若是作一个忠义的人, 他的头发连一根也不会掉在地上; 但在他身上若是发现有什么恶行, 他必定死。"
53 于是所罗门派人去把亚多尼雅从祭坛上带下来。他来向所罗门叩拜; 所罗门对他说: "回你的家去吧! "