1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis Abijam super Judujo.
2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom.
3 Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
4 Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
5 pro tio, ke David faradis tion, kio plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido.
6 Kaj milito estis inter Reĥabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
7 La cetera historio de Abijam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
8 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa.
9 En la dudeka jaro de la reĝado de Jerobeam super Izrael ekreĝis Asa super Judujo.
10 Kaj kvardek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom.
11 Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia patro David.
12 Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
13 Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
14 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum lia tuta vivo.
15 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.
16 Kaj milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
17 Kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo.
18 Tiam Asa prenis la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:
19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.
20 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maaĥan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.
21 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
22 Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj.
24 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.
25 Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
26 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
27 Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija, el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon.
28 Kaj Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj ekreĝis anstataŭ li.
29 Kaj kiam li fariĝis reĝo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano;
30 pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
31 La cetera historio de Nadab, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
32 Milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
33 En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar jaroj.
34 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
1 尼八的儿子耶罗波安王第十八年, 亚比央登基作犹大王。
2 他在耶路撒冷作王三年, 他的母亲名叫玛迦, 是押沙龙的女儿。
3 亚比央行他父亲在他以前所行的一切罪恶。他的心不完完全全归向耶和华他的 神, 像他先祖大卫的心一样。
4 然而, 耶和华他的 神却因大卫的缘故, 使他在耶路撒冷仍然有灯光, 兴起他的儿子接续他作王, 并且坚立耶路撒冷。
5 因为除了赫人乌利亚那事以外, 大卫都行耶和华看为正的事, 一生之中从来没有偏离耶和华所吩咐他的一切。
6 亚比央一生的日子中, 罗波安与耶罗波安之间常有战争。
7 亚比央其余的事迹和他所行的一切, 不是都写在犹大列王的年代志上吗?亚比央与耶罗波安之间常有战争。
8 亚比央与他的列祖同睡, 人们把他埋葬在大卫城里, 他的儿子亚撒继承他作王。
9 以色列王耶罗波安第二十年, 亚撒登基作犹大王。
10 他在耶路撒冷作王四十一年。他的祖母名叫玛迦, 是押沙龙的女儿。
11 亚撒行耶和华看为正的事, 像他祖大卫一样。
12 他从国中除去庙妓, 又除掉他列祖所做的一切偶像。
13 并且废除他祖母玛迦太后的后位, 因为她为亚舍拉做了可怕的偶像。亚撒把她那可怕的偶像砍下来, 在汲沦溪旁烧掉。
14 只是邱坛还没有废去; 不过亚撒一生都完完全全归向耶和华。
15 亚撒把他父亲所分别为圣和他自己所分别为圣的金银和器皿, 都带到耶和华的殿里。
16 亚撒与以色列王巴沙在世的日子, 双方常有战争。
17 以色列王巴沙上来攻击犹大, 修筑拉玛, 不准人进出到犹大王亚撒那里。
18 于是亚撒把耶和华殿和王宫的府库里所剩下的金银, 都交在他臣仆的手中。亚撒王差派他们到大马士革的亚兰王, 希旬的孙子、他伯利们的儿子便.哈达那里去, 说:
19 "你父与我父之间曾经立过约, 我也要与你立约。现在我把金银送给你作礼物, 请你去废除与以色列王巴沙所立的约, 好使他离开我。"
20 便.哈达听从亚撒王的话, 派遣他的众军长去攻击以色列的各城。他们攻破了以云、但、亚伯.伯.玛迦、基尼烈全境和拿弗他利全地。
21 巴沙听见了, 就停止修筑拉玛, 仍然留在得撒。
22 于是亚撒王通告犹大众人, 没有一个人例外。他们就把巴沙修筑拉玛所用的石头和木料运走; 亚撒王用那些材料来修筑便雅悯的迦巴和米斯巴。
23 亚撒其余的一切事迹, 他的英勇事迹, 他所行的一切和他所建造的众城, 不是都写在犹大列王的年代志上吗?可是他年老的时候, 脚上却患了病。
24 亚撒与他的列祖同睡, 与他的列祖一同埋葬在他祖大卫的城里, 他的儿子约沙法接续他作王。
25 犹大王亚撒第二年, 耶罗波安的儿子拿答登基作以色列王; 他作以色列王共二年。
26 拿答行耶和华看为恶的事, 跟随他父亲的路, 犯他父亲使以色列人陷在罪中的那罪。
27 以萨迦家族亚希雅的儿子巴沙密谋背叛拿答。拿答和以色列众人正在围攻非利士地的基比顿的时候, 巴沙在基比顿把拿答杀了。
28 犹大王亚撒第三年, 巴沙杀死了拿答接续他作王。
29 巴沙一作王, 就击杀了耶罗波安的全家。凡有气息的, 他都没有留下一个, 直到灭尽了, 正如耶和华借着他的仆人示罗人亚希雅所说的话一样。
30 这是因为耶罗波安所犯的罪, 和他使以色列人陷在罪中的那罪, 又因为他惹动耶和华以色列的 神的怒气。
31 拿答其余的事迹和他所行的一切, 不是都记在以色列诸王的年代志上吗?
32 亚撒与以色列王巴沙在世的日子, 双方常常有争战。
33 犹大王亚撒第三年, 亚希雅的儿子巴沙在得撒登基作以色列的王, 共二十四年。
34 他行耶和华看为恶的事, 行耶罗波安的路, 犯了耶罗波安使以色列人陷在罪中的那罪。