1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo,
3 sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante:
4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
5 Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
7 Kaj ili diris al li jene:Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago.
13 Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam.
18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
20 Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono.
22 Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
23 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
24 Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
26 Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David;
27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo.
28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan.
31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis.
33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
1 罗波安往示剑去, 因为以色列众人都到了示剑, 要立他作王。
2 尼八的儿子耶罗波安那时因逃避所罗门的面, 仍然住在埃及, 他听见了这事。
3 以色列人就派遣人去请他来, 于是耶罗波安和以色列全体会众都来见罗波安, 告诉他说:
4 "你父亲加给我们的重担, 现在求你减轻你父亲使我们作的苦工和加在我们背上的重担, 我们就服事你。"
5 罗波安回答他们: "你们暂时回去, 三天以后再来见我。"众民就离开了。
6 罗波安王请教他父亲所罗门在世的时候, 侍立在他面前的长老说: "你们给我出个主意, 我应该怎样回答这民呢?"
7 长老对他说: "今天如果王作这民的仆人, 服事他们, 用好话回答他们, 他们就常作王的仆人。"
8 可是王拒绝了老年人给他出的主意, 反去请教那些与他一起长大, 侍立在他面前的年轻人,
9 问他们: "你们的主意怎样, 我应该怎样回复这民?他们对我说: ‘请你减轻你父亲加在我们身上的重担。’"
10 那些与他一同长大的年轻人回答他: "这民对王说: ‘你父亲加重我们的重担, 现在求你减轻我们的重担。’你要这样回答他们: ‘我的小指头比我父亲的腰还粗!
11 我父亲把一个重担加在你们身上, 我要使你们负更重的重担; 我父亲用鞭子责打你们, 我要用蝎子鞭责打你们。’"
12 耶罗波安和众民, 照王所说"三天以后再来见我"的那话, 第三天来见罗波安。
13 王严厉地回答众人。他拒绝了老年人给他所出的主意,
14 却照着年轻人给他所出的主意, 对他们说: "我父亲加重你们所负的重担, 我要使你们负更重的重担; 我父亲用鞭子责打你们, 我要用蝎子鞭责打你们。"
15 王不肯听从民众的请求, 因为这个转变是出于耶和华, 为要应验他借示罗人亚希雅对尼八的儿子耶罗波安所说的话。
16 以色列众人见王不肯听从他们的请求, 就回答王说: "我们在大卫里面有什么分呢?我们在耶西的儿子里面也没有产业; 以色列人哪, 回你们自己的家去吧! 大卫啊, 照顾你自己的家吧! "于是以色列人都回自己的家去了。
17 不过住在犹大各城的以色列人, 罗波安仍然作他们的王。
18 罗波安王差派掌管作苦工之人的亚多兰往以色列人那里去, 以色列众人却用石头打死他。罗波安王急忙上车逃回耶路撒冷去了。
19 这样, 以色列人背叛了大卫家, 直到今日。
20 以色列众人听说耶罗波安回来了, 就派人去请他到会众面前, 立他作以色列的王; 除了犹大支派以外, 没有跟随大卫家的。
21 罗波安来到耶路撒冷, 就召集了犹大全家和便雅悯支派精选的战士十八万人, 要与以色列家争战, 好把国夺回, 重归所罗门的儿子罗波安。
22 但是, 神的话临到神人示玛雅, 说:
23 "你去告诉所罗门王的儿子犹大王罗波安、犹大全家和便雅悯, 以及其余的人民, 说:
24 ‘耶和华这样说: 你们不可上去, 不可与你们的兄弟以色列人争战。你们各自回家去吧! 因为这事是出于我。’"众人就听从了耶和华的话, 照着耶和华的话回家去了。
25 耶罗波安在以法莲山地修筑了示剑城, 就住在城中, 又从那里出去, 修建了毗努伊勒。
26 耶罗波安心里说: "现在这国仍然要归回大卫家。
27 这民若是上去, 在耶路撒冷耶和华的殿里献祭, 这民的心就必归向他们的主犹大王罗波安, 他们必把我杀了, 然后回到犹大王罗波安那里去。"
28 王打定了主意, 就做了两个金牛犊, 对众民说: "以色列人哪, 你们上耶路撒冷去实在够了。看哪, 这是你们的神, 就是从埃及地领你们上来的那位。"
29 他就把一个牛犊安放在伯特利, 一个安放在但。
30 这事成了以色列人的罪, 因为众民都到但那个牛犊面前敬拜。
31 耶罗波安在邱坛那里建殿, 把不是利未子孙的平民立为祭司。
32 耶罗波安又定了八月十五日为节期, 像在犹大的节期一样, 他自己在祭坛上献祭, 他在伯特利也是这样向他所铸造的牛犊献祭; 他又在伯特利为他所建造的邱坛设立祭司。
33 八月十五日, 就是他心里私定作为以色列人节期的日子, 他在伯特利在自己所建的祭坛上献祭烧香。