1 Jiftaĥ, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malĉastulino. De Gilead naskiĝis Jiftaĥ.

2 Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandiĝis, ili forpelis Jiftaĥon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; ĉar vi estas filo de alia patrino.

3 Tiam Jiftaĥ forkuris de siaj fratoj kaj ekloĝis en la lando Tob. Kaj kolektiĝis al Jiftaĥ sentaŭgaj homoj kaj eliradis kun li.

4 Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraŭ Izrael.

5 Kaj kiam la Amonidoj militis kontraŭ Izrael, la plejaĝuloj de Gilead iris, por preni Jiftaĥon el la lando Tob.

6 Kaj ili diris al Jiftaĥ:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj.

7 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?

8 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj, kaj vi estos ĉe ni estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.

9 Kaj Jiftaĥ diris al la plejaĝuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraŭ la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, ĉu tiam mi estos via estro?

10 Kaj la plejaĝuloj de Gilead diris al Jiftaĥ:La Eternulo estu aŭskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.

11 Tiam Jiftaĥ iris kun la plejaĝuloj de Gilead, kaj la popolo faris lin super si estro kaj kondukanto, kaj Jiftaĥ eldiris ĉiujn siajn vortojn antaŭ la Eternulo en Micpa.

12 Jiftaĥ sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ke vi venis al mi, por militi kontraŭ mia lando?

13 Kaj la reĝo de la Amonidoj diris al la senditoj de Jiftaĥ:Pro tio, ke Izrael prenis mian landon, kiam li iris el Egiptujo, de Arnon ĝis Jabok kaj ĝis Jordan; nun redonu ĝin al mi en paco.

14 Tiam Jiftaĥ duan fojon sendis senditojn al la reĝo de la Amonidoj,

15 kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftaĥ:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;

16 ĉar irante el Egiptujo, Izrael iris tra la dezerto ĝis la Ruĝa Maro kaj venis al Kadeŝ;

17 kaj tiam Izrael sendis senditojn al la reĝo de Edom, por diri:Permesu al mi trairi vian landon; sed la reĝo de Edom ne konsentis; ankaŭ al la reĝo de Moab estis sendite, sed li ne konsentis; tial Izrael restis en Kadeŝ;

18 kaj li iris tra la dezerto kaj ĉirkaŭis la landon de Edom kaj la landon de Moab kaj venis de oriento al la lando de Moab kaj stariĝis tendare transe de Arnon, sed ne eniris en la limojn de Moab, ĉar Arnon estas la limo de Moab.

19 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Izrael diris al li:Permesu al ni trairi vian landon ĝis mia loko;

20 sed Siĥon ne volis, ke Izrael trairu liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon, kaj ili stariĝis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael.

21 Kaj la Eternulo, Dio de Izrael, transdonis Siĥonon kaj lian tutan popolon en la manojn de Izrael, kiu venkobatis ilin; kaj Izrael ekposedis la tutan landon de la Amoridoj, kiuj loĝis en tiu lando.

22 Kaj ili ekposedis la tutan regionon de la Amoridoj, de Arnon ĝis Jabok kaj de la dezerto ĝis Jordan.

23 Tiamaniere la Eternulo, Dio de Izrael, forpelis la Amoridojn de antaŭ Lia popolo Izrael; kaj vi volas preni ĝian posedaĵon?

24 Tion, kion posedigas al vi Kemoŝ, via dio, tion posedu; sed ĉiun, kiun la Eternulo, nia Dio, forpelis de antaŭ ni, tiun ni heredos.

25 Ĉu vi estas pli bona ol Balak, filo de Cipor kaj reĝo de Moab? ĉu tiu malpacis kun Izrael aŭ militis kontraŭ li?

26 De la tempo, kiam Izrael ekloĝis en Ĥeŝbon kaj en ĝiaj dependaĵoj kaj en Aroer kaj en ĝiaj dependaĵoj, kaj en ĉiuj urboj, kiuj estas apud Arnon, pasis jam tricent jaroj; kial vi ne forprenis ilin en tiu tempo?

27 Mi ne pekis kontraŭ vi, kaj vi faras al mi malbonon, militante kontraŭ mi. La Eternulo, la Juĝanto, juĝu nun inter la Izraelidoj kaj la Amonidoj.

28 Sed la reĝo de Amon ne atentis la vortojn de Jiftaĥ, kiujn ĉi tiu sendis al li.

29 Kaj venis sur Jiftaĥon la spirito de la Eternulo, kaj li trapasis Gileadon kaj la regionon de Manase, kaj li trairis Micpan Gileadan, kaj de Micpa Gileada li iris al la Amonidoj.

30 Kaj Jiftaĥ faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi transdonos la Amonidojn en miajn manojn,

31 tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.

32 Kaj Jiftaĥ venis al la Amonidoj, por batali kontraŭ ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.

33 Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj.

34 Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon.

35 Kiam li ekvidis ŝin, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malĝojigis! mi malfermis mian buŝon antaŭ la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.

36 Kaj ŝi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian buŝon antaŭ la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via buŝo, post kiam la Eternulo faris al vi venĝon kontraŭ viaj malamikoj, kontraŭ la Amonidoj.

37 Kaj ŝi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.

38 Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis ŝin por du monatoj. Kaj ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.

39 Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael,

40 ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.

1 基列人耶弗他是个英勇的战士; 他是个妓女的儿子; 耶弗他是基列所生的。

2 基列的妻子也给他生了几个儿子。他妻子的儿子长大了, 就把耶弗他赶出去, 对他说: "你不可以在我们的父家继承产业, 因为你是另一个妇人的儿子。"

3 耶弗他就从他的兄弟面前逃跑, 住在陀伯地; 有些无赖聚集到他那里, 与他一起出入。

4 过了些日子, 亚扪人与以色列人争战。

5 亚扪人与以色列人争战的时候, 基列的众长老就去, 把耶弗他从陀伯请回来。

6 他们对耶弗他说: "请你来作我们的统帅, 我们好攻打亚扪人。"

7 耶弗他对基列的长老说: "从前你们不是恨我, 赶逐我离开我的父家吗?现在你们遭遇患难的时候, 为什么到我这里来呢?"

8 基列的长老对耶弗他说: "现在我们回到你这里来, 是要你与我们一同回去, 与亚扪人争战, 你要作我们基列所有居民的首领。"

9 耶弗他对基列的长老说: "如果你们带我回去, 攻打亚扪人, 耶和华把他们交在我面前, 那么我就可以作你们的首领吗?"

10 基列的长老对耶弗他说: "有耶和华在我们中间作证, 我们必定照着你的话行。"

11 于是耶弗他与基列的长老一同回去了, 众人就立耶弗他作他们的首领, 作他们的统帅; 耶弗他在米斯巴, 在耶和华面前, 把自己的一切话都说了出来。

12 耶弗他派遣使者去见亚扪人的王, 说: "我跟你有什么关系呢?你竟到我这里来攻打我的土地呢?"

13 亚扪人的王对耶弗他的使者说: "因以色列人从埃及上来的时候, 夺了我的土地, 从亚嫩河到雅博河, 直到约旦河; 现在你要把它和和平平地交还。"

14 耶弗他又再派使者去见亚扪人的王,

15 对他说: "耶弗他这样说: ‘以色列人并没有夺取过摩押地和亚扪人的土地。

16 以色列人从埃及上来的时候, 是走过旷野到红海, 到了加低斯;

17 就派遣使者去见以东王, 说: 求你让我们经过你的领土。以东王却不答应; 又派遣使者去见摩押王, 摩押王也不肯; 以色列人就住在加低斯。

18 以后, 他们走过旷野, 绕过以东地和摩押地, 到了摩押地的东边, 在亚嫩河那边安营; 他们并没有进入摩押境内, 因为亚嫩河是摩押的边界。

19 以色列人又派遣使者去见亚摩利人的王西宏, 就是希实本王, 对他说: 求你让我们经过你的领土, 到我们自己的地方去。

20 西宏却不信任以色列人, 不让他们经过他的境界; 西宏聚集了他所有的人民, 在雅杂安营, 与以色列人争战。

21 耶和华以色列的 神, 把西宏和他所有的人民都交在以色列人手中, 以色列人击杀了他们, 夺取了住在那地的亚摩利人的全地,

22 占领了亚摩利人四周的境界, 从亚嫩河到雅博河, 从旷野直到约旦河。

23 现在耶和华以色列的 神, 已经把亚摩利人从他的子民以色列人面前赶走了, 你竟要占有这地吗?

24 你不是应占有你的神基抹要你占有的地吗?我们不是应占有耶和华我们的 神, 从我们面前赶走的人的一切地吗?

25 现在难道你比摩押王西拨的儿子巴勒还强吗?他曾经与以色列人争竞吗?或是与以色列人交战过吗?

26 以色列人住在希实本和属希实本的村镇, 亚罗珥和亚罗珥的村镇, 以及亚嫩河沿岸的一切城市, 已经有三百年了; 在这时期内, 你们为什么没有夺回这些地方呢?

27 我没有得罪你, 你竟恶待我, 攻打我; 愿审判者耶和华今日在以色列人和亚扪人中间, 判断是非。’"

28 但亚扪人的王不听从耶弗他差派人去对他所说的话。

29 那时耶和华的灵临到耶弗他身上, 他就经过基列和玛拿西, 经过基列的米斯巴, 又从基列的米斯巴去到亚扪人那里。

30 耶弗他向耶和华许愿, 说: "如果你真的把亚扪人交在我手里,

31 我从亚扪人那里平平安安回来的时候, 无论谁先从我的家门出来迎接我, 他就必归耶和华, 我也必把他当作燔祭。"

32 于是耶弗他去到亚扪人那里攻打他们, 耶和华把他们交在他手里。

33 于是他从亚罗珥开始击杀他们, 去到米匿, 直到亚备勒.基拉明, 共二十座城, 是一场大击杀; 这样, 亚扪人就在以色列人面前被制伏了。

34 耶弗他回米斯巴去, 到了自己的家, 不料, 他的女儿拿着鼓、跳着舞, 出来迎接他; 她是耶弗他的独生女, 除她以外, 耶弗他没有其他的儿女。

35 耶弗他看见了她, 就撕裂自己的衣服, 说: "啊! 我的女儿啊, 你真使我忧愁, 你叫我太作难了; 因为我已经向耶和华开过口许愿, 我不能收回。"

36 她对他说: "我的父亲啊, 你既然向耶和华开过口许了愿, 就照着你口里所说的向我行吧! 因为耶和华已经在你的仇敌亚扪人身上, 为你报了仇。"

37 她又对自己的父亲说: "请你准我这件事吧: 给我两个月时间, 让我和我的同伴去漫游山间, 为我的童贞哀哭。"

38 耶弗他说: "你去吧! "就让她离去两个月; 她就带着她的同伴去了, 在山上为她的童贞哀哭。

39 两个月后, 她回到她的父亲那里, 她父亲就照他所许的愿向她行了。她没有与男人同过房。以后, 在以色列中有个惯例:

40 以色列的女子年年都去哀悼基列人耶弗他的女儿, 每年四日。