1 Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ la Eternulo en Micpa.
2 Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
3 La Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo?
4 Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.
5 Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis.
6 Tiam mi prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en Izrael.
7 Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj decidon ĉi tie.
8 Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
9 sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri ĝi;
10 kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael.
11 Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
12 Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe vi?
13 Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la Izraelidoj.
14 Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn.
15 Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj.
16 El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.
17 Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis batalkapablaj.
18 Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antaŭe.
19 Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis Gibean.
20 Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili antaŭ Gibea.
21 Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
22 Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.
23 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraŭ ilin.
24 Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago.
25 Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
26 Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon.
27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
28 kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris:Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.
29 Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.
30 Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe.
31 Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
32 Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.
33 Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
34 Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
35 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
36 La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea.
37 Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
38 Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.
39 Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo:
40 tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo.
41 Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis.
42 Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
43 ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea.
44 Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
45 Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn.
46 La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
47 Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn.
48 Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.
1 于是以色列众人都出来, 从但到别是巴, 以及基列地的众人, 都在米斯巴耶和华面前聚集起来如同一人。
2 全民的领袖, 就是以色列众支派的领袖, 都站在 神子民的会中; 拿刀的步兵共有四十万人。
3 (以色列人上到米斯巴来, 便雅悯人听见了。)以色列人说: "这件恶事是怎样发生的?你们说吧。"
4 那利未人, 就是被害的妇人的丈夫, 回答说: "我和我的妾到了便雅悯的基比亚, 要在那里住宿。
5 基比亚人民起来攻击我, 在夜间包围我住的房子攻击我, 有意杀害我; 他们把我的妾污辱致死。
6 我就把我的妾切成块子, 送到以色列的各地业, 因为基比亚人在以色列中行了极羞耻的恶事。
7 以色列人哪, 你们都要说出你们的意见, 也要在这里提出你们的对策。"
8 于是众人都起来如同一人, 说: "我们当中谁都不回自己的帐棚, 谁都不回自己的家。
9 现在我们要这样对待基比亚人: 我们要照着所抽的签上去攻打他们。
10 我们要从以色列各支派中, 每百人抽取十人, 每千人抽取百人, 每万人抽取千人, 好为人民运送粮食; 等他们到了便雅悯的基比亚的时候, 就可以照着他们在以色列中所行的一切羞耻的事惩罚他们。"
11 于是以色列众人彼此联合, 如同一人, 聚集起来攻击那城。
12 以色列各支派打发人到便雅悯的各家去, 说: "你们中间怎么发生了这样的恶事呢?
13 现在你们要把那些人, 基比亚的无赖之徒, 交出来, 我们好处死他们, 从以色列中除掉这恶。"只是便雅悯人却不肯听从他们的兄弟以色列人的话。
14 便雅悯人从各城出来聚集, 往基比亚去, 要与以色列人交战。
15 那时便雅悯人, 从各城里被数点的, 共有二万六千拿刀的, 另外被数点的, 还有基比亚的居民, 共有七百精兵。
16 在这些人中, 还有七百精兵是善用左手的, 个个都能用机弦拋石, 毫发不差。
17 除了便雅悯人以外, 以色列人被数点的, 共有四十万拿刀的, 个个都是战士。
18 以色列人就起来, 上伯特利去求问 神, 说: "我们之中谁应首先上去, 与便雅悯人交战呢?"耶和华说: "犹大应首先上去。"
19 以色列人早晨起来, 对着基比亚安营。
20 以色列人出来, 要与便雅悯人交战; 以色列人在基比亚面前列阵等待他们。
21 便雅悯人从基比亚出来, 那一天使二万二千以色列人倒地身亡。
22 众民, 就是以色列人, 都奋勇起来, 又在头一天列阵的地方列阵。
23 事前, 以色列人上伯特利去, 在耶和华面前哀哭直到晚上, 然后求问耶和华, 说: "我们再去与我们的兄弟便雅悯人交战, 可以不可以?"耶和华说: "你们可以上去攻打他们。"
24 第二天, 以色列人就前去攻打便雅悯人。
25 便雅悯人第二天也从基比亚出来, 迎战以色列人, 又使一万八千以色列人倒地身亡, 都是拿刀的。
26 以色列众人, 就是全体人民, 又上到伯特利, 坐在耶和华面前哀哭, 那日禁食直到晚上, 然后在耶和华面前献上燔祭和平安祭。
27 那时, 神的约柜在那里。
28 那时, 亚伦的孙子、以利亚撒的儿子非尼哈, 侍立在约柜前供职。以色列人求问耶和华, 说: "我们应再出去与我们的兄弟便雅悯人交战呢?还是休战呢?"耶和华说: "你们应上去, 因为明天我必把他们交在你们手中。"
29 以色列人在基比亚四周设下伏兵。
30 第三天, 以色列人又上去攻打便雅悯人, 在基比亚前面列阵, 像前两次一样。
31 便雅悯人也出来迎敌, 他们被引出城外, 在两条大路上, 一条通往伯特利, 一条通往基比亚, 像前两次一样, 动手杀敌, 在田间杀死以色列人约有三十个。
32 便雅悯人说: "他们仍像前一次一样, 败在我们面前了。"以色列人却说: "我们逃跑吧, 引他们离开城市出到大路上来。"
33 以色列众人都从自己的地方起来, 在巴力.他玛列阵; 以色列的伏兵, 从基比亚西边埋伏的地方冲出来。
34 全以色列中的精兵, 有一万人前来攻打基比亚, 战争非常激烈; 便雅悯人还不知道灾祸快要临到他们的身上了。
35 耶和华在以色列人面前击败了便雅悯人; 那天以色列人消灭便雅悯人, 共二万五千一百名, 都是拿刀的。
36 这样, 便雅悯人就看出自己被击败了。原来以色列人倚靠在基比亚前面设下的伏兵, 就对便雅悯人诈败。
37 伏兵急忙冲入基比亚, 用刀击杀了全城的人。
38 以色列人与伏兵预先约定, 就是从城里放火, 以烟气上升为号。
39 以色列人在战场上撤退的时候, 便雅悯人就动手杀人, 刺死以色列人约三十个, 心里说: "他们真的像头一次战阵一样, 在我们面前被击败了。"
40 当烟柱信号从城中上升的时候, 便雅悯人就转身观看, 只见全城烟火冲天。
41 那时, 以色列人又转身回来, 便雅悯人就非常惊慌, 因为看见灾祸临到自己身上了。
42 他们在以色列人面前转身, 向旷野的路上逃走, 战争却紧随着他们; 那些从各城里出来的人也在他们中间消灭他们。
43 以色列人包围了便雅悯人, 追赶他们, 在他们歇息之地, 直到基比亚对面日出之处, 践踏他们。
44 便雅悯人中倒毙的共有一万八千人, 全都是勇士。
45 其余的人转身, 向着旷野逃跑, 到了临门的磐石那里; 以色列人在大路上除灭了他们五千人, 追赶他们直到基顿, 又击杀了他们二千人。
46 所以那一天便雅悯人倒毙的, 共有二万五千人, 都是拿刀的, 全部是勇士。
47 剩下的六百人转身, 向着旷野逃跑, 到了临门的磐石那里, 就在临门的磐石那里住了四个月。
48 以色列人又回到便雅悯人那里, 把全城的人和牲畜, 以及一切遇见的, 都用刀杀尽; 又把他们碰见的一切城市放火烧毁了。