1 Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim.
2 Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.
3 Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj.
4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.
5 Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6 Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
7 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
8 Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
9 Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
10 Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
11 Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj.
12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.
14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.
15 Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ.
16 Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
17 Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa.
18 Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.
1 亚比米勒之后, 有以萨迦人朵多的孙子, 普瓦的儿子陀拉, 兴起拯救以色列人; 他住在以法莲山地的沙密。
2 陀拉治理以色列人二十三年, 就死了, 埋葬在沙密。
3 在他之后, 有基列人睚珥兴起治理以色列人二十二年。
4 他有三十个儿子, 骑着三十头驴驹; 他们有三十座城, 叫作哈倭特.睚珥, 直到今日都是在基列地。
5 睚珥死了以后, 就埋葬在加们。
6 以色列人又行了耶和华看为恶的事, 服事众巴力和亚斯他录, 以及亚兰的神、西顿的神、摩押的神、亚扪人的神、非利士人的神; 他们离弃了耶和华, 不再服事他。
7 耶和华的怒气向以色列人发作, 就把他们交在非利士人的手中和亚扪人的手中。
8 从那一年起, 他们就迫害欺压以色列人, 就是所有在约旦河东边, 住在亚摩利人之地的以色列人, 共十八年。
9 亚扪人又渡过约旦河去攻打犹大、便雅悯和以法莲家, 以色列人就非常困苦。
10 以色列人向耶和华哀求, 说: "我们得罪了你, 因为我们离弃了我们的 神, 服事众巴力。"
11 耶和华对以色列人说: "我不是曾经拯救你们脱离埃及人、亚摩利人、亚扪人和非利士人吗?
12 西顿人、亚玛力人、马云人也都压迫你们; 你们向我哀求, 我也拯救你们脱离他们的手。
13 你们竟离弃了我, 服事别的神, 因此我不再拯救你们了。
14 你们去向你们拣选的神呼求吧! 让他们在你们遭遇患难的时候拯救你们吧。"
15 以色列人对耶和华说: "我们犯了罪了, 你任意对待我们吧; 只求你今日拯救我们。"
16 以色列人就从他们中间除去外族人的神, 事奉耶和华; 耶和华的心因以色列人所受的患难, 就很着急。
17 当时亚扪人聚集起来, 在基列安营; 以色列人也聚集, 在米斯巴安营。
18 基列的人民和众领袖彼此说: "谁先去攻打亚扪人, 谁就可以作基列所有居民的首领。"