1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili?
2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo.
10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
11 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
12 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
13 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
14 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi:Kio estas al vi?
15 Kaj ŝi diris al li:Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.
18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj.
19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn.
20 Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
21 Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
22 Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz).
24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.
25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
26 Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.
27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando.
28 Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
30 Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.
31 Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob.
32 Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.
33 Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
35 Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj.
36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.
1 约书亚死后, 以色列人求问耶和华说: "谁要为我们首先去攻打迦南人, 与他们作战呢?"
2 耶和华回答: "犹大要先上去, 看哪, 我已经把那地交在他手中。"
3 犹大对自己的兄弟西缅说: "请你与我一同上我抽签所得的地业去, 我们好与迦南人交战; 以后我也与你一同到你抽签所得的地业去。"于是西缅与他一同去了。
4 犹大上去了; 耶和华就把迦南人和比利洗人交在他们手中; 他们在比色击杀了一万人。
5 他们在那里遇见了比色王, 就与他交战, 击杀了迦南人和比利洗人。
6 比色王逃跑; 他们追赶他, 把他捉住, 砍去了他手脚的大拇指。
7 比色王说: "从前有七十个王, 手脚的大拇指都被我砍去, 在我的桌子底下拾取食物; 现在 神照着我所行的, 报应我了。"于是他们把他带到耶路撒冷, 后来他就死在那里。
8 犹大人攻打耶路撒冷, 把城占领, 用刀击杀了城中的居民, 又放火烧城。
9 后来, 犹大人下去, 与住在山地、南地和高原的迦南人交战。
10 犹大人又去攻击住在希伯仑的迦南人, 杀了示筛、亚希幔和挞买; 希伯仑从前名叫基列.亚巴。
11 他们从那里又去攻击底璧的居民; 底璧从前名叫基列.西弗。
12 迦勒说: "谁能攻打基列.西弗, 把城攻取, 我就把我的女儿押撒给他作妻子。"
13 迦勒的弟弟基纳斯的儿子俄陀聂攻取了那城, 迦勒就把自己的女儿押撒给他作妻子。
14 押撒出嫁的时候, 她劝俄陀聂向她父亲求一块田; 押撒一下驴, 迦勒就对她说: "你要什么?"
15 她回答: "请你给我一份礼物; 你既然把我安置在南地, 求你也把水泉赐给我。"迦勒就把上泉和下泉都给了她。
16 摩西岳父的子孙基尼人, 和犹大人一同离开棕树城, 上到亚拉得以南的犹大旷野去, 住在那里的人民中。
17 犹大与他的兄弟西缅同去, 击杀了住在洗法的迦南人, 把那城完全毁灭。那城的名字就叫何珥玛。
18 犹大又攻取了迦萨和迦萨的四境, 亚实基伦和亚实基伦的四境, 以革伦和以革伦的四境。
19 耶和华与犹大同在, 犹大就占领了山地; 但不能赶走平原的居民, 因为他们有铁车。
20 犹大照着摩西的吩咐, 把希伯仑给了迦勒; 迦勒就从那里赶走亚衲子孙的三族。
21 便雅悯人没有赶走住在耶路撒冷的耶布斯人, 所以耶布斯人与便雅悯人一同住在耶路撒冷, 直到今日。
22 约瑟家也上去攻打伯特利; 耶和华与他们同在。
23 约瑟家派人去窥探伯特利。那城从前的名字叫路斯。
24 窥探的人看见一个人从城里出来, 就对他说: "请你把进城的路指示我们, 我们必恩待你。"
25 那人把进城的路指示了他们, 他们就用刀击杀了那城的居民, 却把那人和他的全家都放走。
26 那人到赫人之地去了, 筑了一座城, 给它起名叫路斯; 直到今日那城还叫这名。
27 玛拿西没有赶走伯.善和属于伯.善的乡村的居民, 他纳和属于他纳的乡村的居民, 多珥和属于多珥的乡村的居民, 以伯莲和属于以伯莲的乡村的居民, 米吉多和属于米吉多的乡村的居民; 迦南人决意住在那地。
28 到以色列强盛了, 就迫使迦南人作苦工, 但没有把他们完全赶走。
29 以法莲也没有把住在基色的迦南人赶走, 于是迦南人还住在基色, 在以法莲中间。
30 西布伦没有把基伦的居民和拿哈拉的居民赶走; 于是迦南人还住在西布伦中间, 成了作苦工的人。
31 亚设没有把亚柯的居民和西顿的居民赶走, 也没有把亚黑拉、亚革悉、黑巴、亚弗革和利合的居民赶走。
32 于是亚设人住在当地的居民迦南人中间, 因为他们没有把他们赶走。
33 拿弗他利没有把伯.示麦的居民和伯.亚纳的居民赶走; 于是他们就住在当地的居民迦南人中间; 伯.示麦和伯.亚纳的居民成了给他们作苦工的人。
34 亚摩利人强迫但人退回山地上, 不容他们下到平原来。
35 亚摩利人决意住在希烈山、亚雅伦和沙宾; 但约瑟家的势力强大以后, 他们就成了作苦工的人。
36 亚摩利人的境界, 是从亚克拉滨山坡, 从西拉直上。