1 Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturniĝis via amato, Por ke ni lin serĉu kun vi?
2 Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn.
3 Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj.
4 Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj taĉmentoj.
5 Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
6 Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
7 Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
8 Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
9 Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante:
10 Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj?
11 Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras.
12 Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo.
13 Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit; Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?
1 你这女子中极美丽的啊! 你的良人到哪里去了?你的良人转到哪里去了?让我们与你去寻找他吧!
2 我的良人下到自己的园中, 下到香花畦那里, 在园内细赏, 采摘百合花。
3 我属我的良人, 我的良人也属我; 他在百合花中细赏。
4 我的佳偶啊! 你美丽如得撒, 秀丽如耶路撒冷, 威武如展开旗帜的军队。
5 请你转眼不要看我, 因为你的眼使我心动! 你的头发如同从基列山下来的山羊群。
6 你的牙齿像一群母羊, 刚刚洗净上来那样洁白整齐; 它们成双成对, 没有单独一只的。
7 你的两颊在面纱后面, 如同切开的石榴。
8 虽有六十位王后, 八十位妃嫔, 并有无数的宫女;
9 唯独我的鸽子, 我的完全人, 是独一的; 是她母亲独一的宝贝, 是生养她者的宠儿。众女子看见她, 都称她为有福; 王后妃嫔见了, 也都赞赏她, 说:
10 "那出现如破晓的晨光, 美丽如月亮, 灿烂如日头, 威武有如展开旗帜的军队的是谁呢?"
11 我下到核桃园去, 看看谷中青绿的植物, 看看葡萄树发芽没有, 石榴树开花没有;
12 不知不觉之间, 我的心把我置于我尊贵的民的车中。
13 回来吧, 回来吧, 书拉密女啊! 回来吧, 回来吧, 让我们看看你。你们为什么要看书拉密女, 像看两队兵跳舞呢?(本节在《马索拉抄本》为7:1)