1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.

2 Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem.

3 Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon.

4 Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.

5 Eĉ cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne ekzistas verdaĵo.

6 Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo.

7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.

8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?

9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

10 Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.

11 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono.

12 Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.

13 Tiam mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili:Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.

14 Sed la Eternulo diris al mi:Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.

15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj:Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando-per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;

16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos-ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.

17 Kaj diru al ili jenon:Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.

18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

19 Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.

20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi.

21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.

22 Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.

1 耶和华的话临到耶利米, 是关于旱灾的事:

2 "犹大悲哀, 她的城镇("城镇"原文作"城门")衰落, 人人都坐在地上悲伤痛哭; 耶路撒冷的哀声上达于天。

3 他们的显贵差派童仆去打水; 童仆来到池边, 却找不到水, 就拿着空的器皿回来; 他们失望难过, 蒙着自己的头。

4 土地干裂, 因为地上没有雨水; 农夫失望, 都蒙着自己的头。

5 甚至母鹿在田野生产了小鹿, 也得把它丢弃, 因为没有青草。

6 野驴站在光秃的高冈上, 像野狗喘着气; 它们双目发呆, 因为没有青草。"

7 "耶和华啊! 即使我们的罪孽指证我们, 还求你因你名的缘故施行拯救。我们实在多次背道, 得罪了你。

8 以色列的盼望啊! 以色列遭难时的拯救者啊! 你为什么在本地像一个寄居的人, 又像个只住宿一夜的旅客呢?

9 你为什么像个受惊的人, 又像个不能拯救人的勇士呢?耶和华啊! 你是在我们中间, 我们是称为你名下的人, 求你不要离弃我们。"

10 耶和华论到这人民这样说: "他们喜爱这样流荡, 不约束自己的脚; 因此耶和华不悦纳他们, 现在就要记念他们的罪孽, 并要惩罚他们的罪恶。"

11 耶和华对我说: "不要为这人民祈求好处;

12 即使他们禁食, 我也不会听他们的呼求; 即使他们献上燔祭和素祭, 我也不会悦纳; 我却要用刀剑、饥荒和瘟疫去灭尽他们。"

13 我就说: "唉, 主耶和华啊! 你看, 那些先知常对他们说: ‘你们必不会看见刀剑, 也必不会有饥荒; 因为我耶和华要在这地方赐给你们恒久的平安。’"

14 耶和华对我说: "那些先知借我的名说假预言; 我并没有差遣他们, 没有吩咐他们, 也没有向他们说话。他们对你们所预言的, 是虚假的异象、占卜的预兆、虚无的事, 和他们自己心里的诡诈。"

15 因此, 耶和华这样说: "关于那些借我名说预言的先知, 我并没有差遣他们, 他们竟说: ‘这地必不会有刀剑和饥荒。’那些先知必被刀剑和饥荒灭绝。

16 至于那些听他们说预言的人民, 必因刀剑和饥荒被拋弃在耶路撒冷的街上, 没有人埋葬他们, 也没有人埋葬他们的妻子和儿女。我必要把他们作恶应得的报应倒在他们身上。

17 "你要对他们说这话: ‘愿我的眼泪直流, 日夜不停; 因为我的同胞("同胞"原文作"人民的处女")遭受极大的毁灭, 受到很严重的打击。

18 如果我出到田间, 就看见那些被刀剑所杀的人; 如果我走进城里, 就看见因饥荒而来的各种疾病。连先知和祭司也流亡到他们素不认识的地方。’"

19 你真的弃绝犹大吗?你真的讨厌锡安吗?你为什么击打我们, 使我们无法医治呢?我们期待平安, 却得不到好处; 期待得医治的时候, 不料, 只有惊慌。

20 耶和华啊! 我们承认我们的罪恶, 和我们列祖的罪孽; 我们实在得罪了你。

21 求你为你名的缘故, 不要厌弃我们! 不要叫你荣耀的宝座蒙羞! 求你记念你和我们所立的约, 不要废除!

22 列国虚无的偶像中, 有可以降雨的吗?天能自降甘霖吗?耶和华我们的 神啊! 能够这样作的, 不是只有你吗?所以我们仰望你, 因为这一切都是你所作的。