1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel,

2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante:

3 De post la dek-tria jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago, en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne aŭskultis.

4 La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti.

5 Ili diris:Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj por ĉiam;

6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.

7 Sed vi ne aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritaĵo de viaj manoj por via malbono.

8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn,

9 jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.

10 Kaj Mi ĉesigos ĉe ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.

11 Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj.

12 Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto.

13 Kaj Mi plenumos super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri ĉiuj nacioj.

14 Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj.

15 Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.

16 Ili trinku, ili ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.

17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:

18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj malbenataĵo, kiel tio estas nun;

19 al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;

20 kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod;

21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;

22 kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro;

23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;

24 kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto;

25 kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj reĝoj de Medujo;

26 kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili.

27 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki.

29 Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

30 Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero.

31 La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.

32 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero.

33 Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero.

34 Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.

35 Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro.

36 Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro.

37 Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la flama kolero de la Eternulo.

38 Li forlasis Sian laŭbon kiel leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.

1 犹大王约西亚的儿子约雅敬第四年, 就是巴比伦王尼布甲尼撒第一年, 有话临到耶利米, 是关于犹大众民的。

2 耶利米先知就把这话告诉犹大众民和耶路撒冷所有的居民, 说:

3 "从犹大王亚们的儿子约西亚第十三年直到今日, 这二十三年来, 常有耶和华的话临到我, 我也不断对你们传讲, 你们却不听从。

4 耶和华虽然不断差遣他的仆人众先知到你们那里去; 但你们却没有听从, 毫不留心。

5 他们对你们说: ‘你们各人要悔改, 离开自己的恶道和邪恶的行为, 就可以住在耶和华赐给你们和你们列祖的土地上, 直到永永远远。’"

6 "你们不要随从别的神, 不要事奉敬拜他们, 也不可容你们手所作的惹我发怒; 这样, 我就不会使祸患临到你们。

7 但你们没有听从我, 竟容你们手所作的惹我发怒, 自招祸害。"这是耶和华的宣告。

8 因此, 万军之耶和华这样说: "因为你们没有听从我的话,

9 看哪! 我要打发人去征召北方的众族, 和我的仆人巴比伦王尼布甲尼撒, 领他们来攻击这地和这地的居民, 以及周围的列国; 我要把他们彻底消灭, 使他们成为令人惊骇, 受人嗤笑的对象, 和永远荒废的地方。"这是耶和华的宣告。

10 "我要从他们中间除掉欢喜和快乐的声音, 新郎和新妇的声音, 推磨的声音和灯的亮光。

11 这地要全变为荒废, 令人惊骇; 这些国家要服事巴比伦王七十年。

12 "七十年满了以后, 我要按着他们的罪孽惩罚巴比伦王和那国, 就是迦勒底人之地, 使它永远荒凉。"这是耶和华的宣告。

13 "我必使我所说攻击那地的一切话应验在那地; 我所说的, 就是一切记录在这书上的, 是耶利米攻击列国所说的预言。

14 因为许多国家和大君王将要奴役迦勒底人, 我必按着他们的作为和他们手所作的报应他们。"

15 耶和华以色列的 神对我这样说: "你从我的手中拿这杯烈怒的酒, 给列国喝, 就是我差遣你去的列国。

16 他们喝了, 就会东倒西歪, 疯狂乱性, 因为我打发刀剑到他们中间去。"

17 于是我从耶和华的手中接过这杯, 给列国喝, 就是耶和华差遣我去的列国,

18 包括耶路撒冷、犹大的城镇, 和她的君王、领袖, 使这些城镇荒废, 成为令人惊骇、被人嗤笑、咒骂的对象, 好像今天一样。

19 又包括法老, 就是埃及王, 和他的臣仆、王侯, 以及全体人民,

20 并所有外族的人; 还有乌斯地的众王、非利士人之地的众王, 就是亚实基伦、迦萨, 以革伦和亚实突余剩的人的王;

21 并有以东、摩押、亚扪、

22 推罗的列王、西顿的列王、海外岛屿的列王、

23 底但、提玛、布斯, 所有剃除鬓发的部落、

24 阿拉伯的列王、住在沙漠的外族人的列王、

25 心利的列王、以拦的列王、玛代的列王、

26 北方远近的列王, 一个一个, 以及地上的万国, 就是在这地面上的列国, 都喝了; 他们喝了以后, 示沙克王也要喝。

27 "你要对他们说: ‘万军之耶和华以色列的 神这样说: 你们要喝, 并要喝醉, 呕吐, 以致跌倒, 不能再起来, 因为我打发刀剑到你们中间去。’

28 如果他们不肯从你的手中接过这杯来喝, 你就要对他们说: ‘万军之耶和华这样说: 你们一定要喝。

29 因为, 看哪! 我既然在那称为我名下的城中先降灾祸, 你们真可免受惩罚吗?你们必不能免受惩罚, 因为我要呼唤刀剑来攻击这地所有的居民。’"这是万军之耶和华的宣告。

30 "因此你要对他们宣讲这一切话, 对他们说: ‘耶和华必从高天吼叫, 从他的圣所发声; 他必大声吼叫攻击自己的羊圈; 他要对地上所有的居民呼喊, 像那些踹葡萄的人呼喊一样。

31 吶喊的声音要传到地极, 因为耶和华要控告列国, 也要审判万人; 至于恶人, 他必把他们交给刀剑。’"这是耶和华的宣告。

32 万军之耶和华这样说: "看哪! 必有灾祸发出, 从这国直到那国; 必有大风暴从地极刮起。"

33 到那日, 从地的这边到地的那边, 都必有被耶和华刺死的人; 必没有人为他们悲哀, 没有人收殓他们、埋葬他们; 他们都必在地面上成为粪肥。

34 牧人啊, 你们要哀号, 呼叫! 羊群的领袖啊, 你们要在灰尘中打滚! 因为你们被宰杀的日子已经到了; 我要粉碎你们, 你们要跌倒, 像珍贵的器皿跌碎一样。

35 牧人无处逃避, 羊群的领袖无法逃脱。

36 听啊! 牧人的哀叫, 羊群的领袖的悲号, 因为耶和华正在毁坏他们的牧场。

37 因为耶和华猛烈的怒气, 平静的羊圈毁坏了。

38 他像狮子离开了洞穴, 使他们的国土变成荒野, 因为残酷的刀剑("刀剑"有古抄本作"猛烈"), 和他猛烈的怒气临到他们。