1 Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de Mia paŝtataro! diras la Eternulo.

2 Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.

3 Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multiĝos.

4 Kaj Mi starigos super ili paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili ekloĝos en sia lando.

9 Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj.

10 Ĉar la lando estas plena de adultuloj, ĉar la lando ploras de malbeno; sekiĝis la paŝtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.

11 Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.

12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

13 Ĉe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;

14 sed ĉe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la loĝantoj de la urbo kiel Gomora.

15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando.

16 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo.

17 Ili diras al Miaj malŝatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfeliĉo.

18 Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis?

19 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turniĝanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.

20 Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

21 Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.

22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.

23 Ĉu Mi estas nur Dio de proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de malproksime?

24 Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo.

25 Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras:Mi sonĝis, mi sonĝis.

26 Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro?

27 Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.

28 Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.

29 Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?

30 Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia.

31 Jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras:Li diris.

32 Jen Mi turnos Min kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.

33 Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante:Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon:Mi forlasos vin, diras la Eternulo.

34 Kaj se iu el la profetoj aŭ pastroj aŭ el la popolo diros:Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon.

35 Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia frato:Kion respondis la Eternulo? aŭ:Kion diris la Eternulo?

36 Kaj la esprimon:Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.

37 Tiele diru al la profeto:Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?

38 Sed se vi diros:Ŝarĝo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo:Ĉar vi eldiris tiujn vortojn:Ŝarĝo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon:Ŝarĝo de la Eternulo:

39 tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;

40 kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.

1 "那些残杀和赶散我牧场上的羊群的牧人, 有祸了! "这是耶和华的宣告。

2 因此, 耶和华以色列的 神论到牧养他("他"原文作"我")子民的牧人这样说: "你们使我的羊群四散, 把它们赶走, 并没有看顾它们; 看哪! 我必因你们的恶行惩罚你们。"这是耶和华的宣告。

3 "我要亲自把我羊群中余剩的, 从我把它们赶逐到的各地, 招聚出来, 领它们归回自己的羊圈, 使它们繁殖增多。

4 我要兴起牧人, 牧养它们; 它们必不再恐惧惊慌, 一个也不会失掉。"这是耶和华的宣告。

5 "看哪! 日子快到(这是耶和华的宣告), 我必给大卫兴起一个公义的苗裔; 他必执政为王, 行事有智慧, 在地上施行公正和公义。

6 在他执政的日子, 犹大必得救, 以色列也必安然居住。人要称他的名字为‘耶和华我们的义’。"

7 "因此, 看哪! 日子快到(这是耶和华的宣告), 人不再指着那领以色列人从埃及地上来的永活的耶和华起誓,

8 却要指着那领以色列家的后裔从北方之地、从他("他"原文作"我")把他们赶逐到的各地上来的、永活的耶和华起誓。他们就必住在自己的地方。"

9 论到那些先知, 我的心在我里面破碎, 我全身的骨头都发抖。因为耶和华的缘故, 又因为他的圣言的缘故, 我就像一个醉酒的人, 像一个被酒灌醉的人。

10 因为这地满了行淫的人; 因受咒诅, 地就悲哀, 旷野的草场都枯干了; 他们走的路是邪恶的, 他们的权力误用了。

11 "先知和祭司都不敬虔, 甚至在我殿里我也看见他们的邪恶。"这是耶和华的宣告。

12 "因此, 他们的路必像滑地; 他们必被赶逐到黑暗中, 必在那里仆倒。因为到了惩罚他们的年日, 我必使灾祸临到他们。"这是耶和华的宣告。

13 "在撒玛利亚的先知中, 我看见可厌的事: 他们竟奉巴力的名说预言, 使我的子民以色列走错了路。

14 在耶路撒冷的先知中, 我看见可怕的事。他们犯奸淫, 行事虚假, 坚固恶人的手, 以致没有人离弃恶行; 在我看来, 他们都像所多玛人, 耶路撒冷的居民也像蛾摩拉人一样。"

15 因此, 论到这些先知, 万军之耶和华这样说: "看哪! 我必使他们吃苦堇, 喝毒水, 因为有不敬虔的风气, 从耶路撒冷的先知中散播出来, 遍及全地。"

16 万军之耶和华这样说: "不要听从这些向你们说预言的先知所说的话, 他们使你们存有虚幻的希望; 他们所讲的异象是出于自己的心思, 不是出于耶和华的口。

17 他们不断对那些藐视我的人说: ‘耶和华说: 你们必平安无事! ’又对所有随从自己顽梗的心行事的人说: ‘灾祸必不临到你们! ’"

18 可是他们中间有谁曾参与耶和华的议会, 看见或听见他的话呢?有谁曾留心听他的话而实在听见呢?

19 看哪! 耶和华的旋风, 在震怒中发出, 是旋转的狂风, 必卷到恶人的头上。

20 耶和华的怒气必不转消, 直到他作成和实现他心中的计划。在末后的日子, 你们就会完全明白这事。

21 "我没有差派这些先知, 但他们自己到处跑; 我没有对他们说话, 他们竟擅自说预言。

22 如果他们曾参与我的议会, 就必向我的子民宣告我的信息, 使他们转离他们的恶道, 离开他们的恶行。

23 难道我只是近处的 神吗?不也是远处的 神吗?"这是耶和华的宣告。

24 "人怎能躲藏在隐密处, 以致我看不见他呢?(这是耶和华的宣告)。我岂不是充满天地吗?"这是耶和华的宣告。

25 "那些先知所说的话我都听见了, 他们冒我的名说虚假的预言: ‘我作了梦! 我作了梦! ’

26 那些先知心里存着这样的意念要到几时呢?他们说虚假的预言, 说出自己心中的诡诈;

27 他们以为借着互相传述自己的梦, 就可以使我的子民忘记我的名, 好像他们的列祖因巴力忘记了我的名一样。

28 作了梦的先知, 让他把梦述说出来; 但得了我话语的先知, 该忠实地传讲我的话。禾秆怎能和麦子相比呢?"这是耶和华的宣告。

29 "我的话不是像火, 不是像能打碎岩石的大锤吗?"这是耶和华的宣告。

30 "所以, 看哪! 那些先知互相偷取对方的话, 当作我的话, 我要对付他们。"这是耶和华的宣告。

31 "看哪! 那些先知用自己的舌头说: ‘这是耶和华的宣告’, 我要对付他们。"这是耶和华的宣告。

32 "看哪! 那些借虚假的梦说预言的, 我要对付他们。"这是耶和华的宣告。"他们述说这些梦, 以虚谎和夸张的话使我的子民走错了路。我没有差派他们, 也没有吩咐他们; 他们对这人民毫无益处。"这是耶和华的宣告。

33 "如果这人民、或先知、或祭司问你说: ‘耶和华有什么默示呢?’你要回答他们: ‘你们就是重担("你们就是重担"按照《马索拉抄本》应作: "什么默示?"现参照《七十士译本》翻译。"重担"和"默示"原文是同一个字), 我要丢弃你们。’"这是耶和华的宣告。

34 "无论是先知、是祭司, 或是人民, 凡说‘这是耶和华的默示’的, 我都要惩罚那人和他的家。"

35 你们各人对自己的邻舍, 对自己的兄弟要这样说: "耶和华回答了什么?耶和华说了什么?"

36 你们不可再提耶和华的默示, 你们各人所说的话将成为自己的重担; 因为你们曲解永活的 神万军之耶和华我们 神的话了。

37 你们要对 神的先知("你们要对 神的先知"或译: "耶利米啊, 你要对那些先知")说: "耶和华回答了你什么?耶和华说了什么呢?"

38 如果你们仍说: "这是耶和华的默示", 耶和华就必这样说: "你们既然说‘这是耶和华的默示’这句话, 而我又曾差派人去告诉你们不可再说‘这是耶和华的默示’;

39 因此, 看哪! 我必把你们当作重担举起来("我必把你们当作重担举起来"或译: "我必定忘记你们"), 把你们连同我赐给你们和你们列祖的城都从我面前丢弃。

40 我必使你们蒙受永远的凌辱、永远的羞耻, 是不能忘记的。"