1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la reĝo Cidkija sendis al li Paŝĥuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:
2 Volu demandi pri ni la Eternulon, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, militas kontraŭ ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al ĉiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
3 Kaj Jeremia diris al ili:Tiele diru al Cidkija:
4 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo.
5 Kaj Mi batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.
6 Kaj Mi frapos la loĝantojn de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
8 Kaj al ĉi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:
9 kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
10 Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per fajro.
11 Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton de la Eternulo:
12 Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi.
13 Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo, kontraŭ vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn loĝejojn?
14 Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.
1 耶和华有话临到耶利米。那时, 西底家王差遣玛基雅的儿子巴施户珥, 和玛西雅的儿子西番雅祭司去见耶利米, 说:
2 "请你替我们求问耶和华, 因为巴比伦王尼布甲尼撒来攻击我们; 也许耶和华会为我们行奇事, 使尼布甲尼撒离开我们回去。"
3 耶利米就对他们说: "你们要对西底家这样说:
4 ‘耶和华以色列的 神这样说: 看哪! 我必使你们手中的武器, 就是你们用来与城外围困你们的巴比伦王和迦勒底人作战的武器, 转回堆积在这城的中心。
5 我必在怒气、烈怒和忿怒中, 用伸出来的手和强有力的膀臂, 亲自攻击你们。
6 我要击打住在这城的人和牲畜, 他们都要因极大的瘟疫而死。
7 然后, 我必把犹大王西底家和他的臣民, 就是在这城里经过瘟疫、刀剑之灾和饥荒而幸存的人, 都交在巴比伦王尼布甲尼撒和他们的仇敌, 以及寻索他们性命的人的手中。尼布甲尼撒要用刀剑击杀他们, 绝不顾惜, 不留情, 不怜悯。’"这是耶和华的宣告。
8 耶和华又吩咐耶利米: "你要对这人民说: ‘耶和华这样说: 看哪! 我把生命的路和死亡的路摆在你们面前。
9 凡留在这城里的, 必因刀剑、饥荒、瘟疫而死; 但出去向围困你们的迦勒底人投降的, 必可以活着, 捡回自己的性命。
10 因为我已经决意向这城降祸不降福; 这城必交在巴比伦王的手中, 他必放火把城烧毁。’"这是耶和华的宣告。
11 "你要对犹大王室说: ‘你们要听耶和华的话。
12 大卫家啊! 耶和华这样说: 你们每早晨应秉公审判, 解救被抢夺的脱离欺压者的手; 免得我的烈怒因你们("你们"有古抄本作"他们")的恶行发作, 如火焚烧, 无人能熄灭。
13 看哪! 在山谷上、在岩石平原上的耶路撒冷啊! 我要攻击你。’这是耶和华的宣告。’你们说: 谁能下来攻击我们, 谁能进入我们的住处呢?
14 我必照着你们所作的事应得的结果惩罚你们; 我要在耶路撒冷的树林中放火, 吞灭她四围的一切。’"这是耶和华的宣告。