1 Tiele diris al mi la Eternulo:Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu.
2 Kaj mi aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin sur miajn lumbojn.
3 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
4 Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko.
5 Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
6 Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie.
7 Kaj mi iris al Eŭfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas.
8 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
9 Tiele diras la Eternulo:Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
10 Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio.
11 Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.
12 Kaj diru al ili ĉi tion:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al vi:Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino?
13 Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem;
14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
15 Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo parolas.
16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon.
17 Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.
18 Diru al la reĝo kaj al la reĝino:Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo.
19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.
20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela ŝafaro?
21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
22 Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min ĉi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
23 Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?
24 Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
25 Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malveraĵon.
26 Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo,
27 via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne puriĝos? kiam do fine?
1 耶和华这样对我说: "你去为自己买一根麻布腰带, 束在腰上, 但不要把它放在水中。"
2 我就照着耶和华的话, 买了一根腰带, 束在腰上。
3 耶和华的话第二次临到我, 说:
4 "拿你买来束在腰上的腰带, 起来, 往幼发拉底河去, 把腰带藏在那里的岩石缝中。"
5 我就照着耶和华所吩咐我的, 去把腰带藏在幼发拉底河那里。
6 过了多日, 耶和华对我说: "起来, 往幼发拉底河去, 把我吩咐你藏在那里的腰带取出来。"
7 于是我往幼发拉底河去, 在那里挖掘, 把腰带从我埋藏的地方取出来; 看哪! 腰带已经腐烂了, 完全没用了。
8 那时, 耶和华的话临到我, 说:
9 "耶和华这样说: ‘我必照样败坏犹大的尊荣和耶路撒冷极大的尊荣。
10 这邪恶的人民, 不肯听从我的话, 他们随着自己顽梗的心行事, 随从别的神, 事奉敬拜他们; 所以他们必像这根腰带, 毫无用处。
11 因为腰带怎样紧贴着人的腰, 我也曾怎样使以色列全家和犹大全家紧贴着我, 好使他们作我的子民, 叫我得名声, 得赞美, 得荣耀; 可是他们却不听从。’"这是耶和华的宣告。
12 "你要对他们说这话: ‘耶和华以色列的 神这样说: 每一个酒瓶都要盛满酒。’如果他们对你说: ‘难道我们不清楚知道每一个酒瓶都要盛满酒吗?’
13 你就要对他们说: ‘耶和华这样说: 看哪! 我要使这地所有的居民, 就是那些坐大卫王位的君王, 以及祭司、先知和耶路撒冷所有的居民, 都完全醉倒。
14 我要使他们彼此碰撞, 连父子也要互相碰撞; 我必不爱惜、不可怜, 也不怜悯他们, 我必把他们灭绝。’"这是耶和华的宣告。
15 你们要听, 要留心听, 不要骄傲; 因为是耶和华说的。
16 耶和华你们的 神还没有使黑暗临到以前, 你们的脚还没有在昏暗的山上绊倒之前, 你们要把荣耀归给他。你们期待光明, 他却把光明变为死荫, 使光明变成黝黑。
17 如果你们不听从, 我必因你们的骄傲暗暗哭泣; 我的眼必痛哭流泪, 因为耶和华的羊群被掳去了。
18 你要对君王和太后说: "你们应从宝座下来, 因为华丽的冠冕已经从你们的头上脱下来了。"
19 南地的城市已被围困, 没有人能解围; 整个犹大都被掳走, 全被掳去了。
20 耶路撒冷啊! 你要举目观看那些从北方来的人。从前交给你的羊群, 就是你引以为荣的群羊, 现今在哪里呢?
21 耶和华立你自己结交("结交"原文作"教导")的盟友为首领管辖你, 那时, 你还有什么话说呢?痛苦岂不把你抓住, 好像妇女生产时的痛苦一样吗?
22 如果你心里问: "这些事为什么发生在我身上呢?"这是由于你极大的罪孽; 你的袍子被掀起, 你的下体("下体"原文作"脚跟")暴露出来。
23 古实人怎能改变他的肤色?花豹怎能改变它的斑点?你们这些惯作坏事的人, 又怎能行善呢?
24 "因此, 我要使你们("你们"原文作"他们")四散, 像被旷野的风吹走的碎秸一样。
25 这是你应得的, 是我量给你的分。"这是耶和华的宣告。"因为你忘记了我, 去倚靠虚假的偶像;
26 所以, 我必把你的袍子掀到你的脸上, 使人看见你的丑态。
27 你的奸淫, 你淫荡的叫声, 你邪淫的恶行, 在山上, 在田野间, 你那些可憎的事我都看见了。耶路撒冷啊, 你有祸了! 你这样不洁净要到几时呢?"