1 Kaj la Eternulo diris al mi:Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.
2 Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi.
4 Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
5 Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado.
7 Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
8 Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron.
9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas.
11 La Eternulo diris:Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko.
12 Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
13 Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj.
14 Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
17 Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno.
18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
19 Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.
1 耶和华对我说: "即使摩西和撒母耳站在我面前代求, 我的心也不会转向这人民。你把他们从我面前赶走, 叫他们出去!
2 如果他们问你: ‘我们要去哪里?’你就告诉他们: ‘耶和华这样说: 该死亡的, 就死亡; 该被刀剑所杀的, 就被刀剑所杀; 该遭遇饥荒的, 就遭遇饥荒; 该被掳的, 就被掳去! ’
3 我要命定四种刑罚对付他们, 就是刀剑杀戮, 尸体被野狗拖走, 被空中的飞鸟和地上的走兽吞吃与毁灭。"这是耶和华的宣告。
4 "因犹大王希西家的儿子玛拿西在耶路撒冷的所作所为, 我必使地上万国看见他们的遭遇就惊恐。"
5 "耶路撒冷啊! 谁会可怜你呢?谁会为你悲伤呢?谁会转身向你问安呢?
6 你离弃了我, 你转身背着我; 因此我要伸手攻击你, 毁灭你, 我不会再回心转意。"这是耶和华的宣告。
7 "我在这地的城门口, 用簸箕簸了我的子民, 使他们丧掉儿女, 使他们灭亡; 他们仍不转离自己所行的路。
8 我使他们寡妇的数目比海沙还多; 我使行毁灭的在午间临到我的子民, 打击年轻人的母亲, 使痛苦的惊恐忽然临到她们身上。
9 那生过七个子女的母亲衰竭疲弱, 几乎气绝; 还在白昼, 她的太阳已经西落, 她必惭愧蒙羞。我必使他们余剩的人在敌人面前死于刀下。"这是耶和华的宣告。
10 我母亲哪! 我有祸了, 因为你生了我, 这个跟全地相争相斗的人。我从没有借钱给人, 也没有向人借钱, 可是人人都咒骂我。
11 耶和华说: "我必为你的好处释放你; 在遭遇祸患和灾难的时候, 我必叫你的仇敌恳求你。
12 谁可以折断铁, 就是从北方来的铁和铜呢?
13 因你在四境之内所犯的一切罪, 我必把你的财产和宝物, 白白给敌人作掠物。
14 我必使你在你不认识的地方, 服事你的仇敌(有古抄本作"我必使你的仇敌过去, 到你所不认识的地方"); 因为我的怒火燃烧起来, 要烧灭你们。"
15 耶和华啊! 你知道这一切; 求你记念我, 看顾我, 替我向那些逼迫我的人报复。求你忍怒, 不要取去我的性命; 要知道, 我为你的缘故受了侮辱。
16 我一得到你的话, 就把它们吃了; 你的话成了我心中的欢喜快乐; 耶和华万军的 神啊! 因为我是称为你名下的人。
17 我没有坐在欢笑者的集会中一同欢乐; 因为你的手在我身上, 你使我满了忿怒, 我就独自静坐。
18 我的痛苦为什么长久不止呢?我的创伤为什么无法医治, 不得痊愈呢?你对我真的像叫人失望、靠不住的溪流吗?
19 因此, 耶和华这样说: "如果你回转, 我必让你回来, 你就可以侍立在我面前。如果你说宝贵的话, 不说无价值的话, 就必作我的口。他们要归向你, 你却不要归向他们。
20 我要使你成为坚固的铜墙抵挡这人民, 他们必攻击你, 却不能胜过你; 因为我与你同在, 要拯救你, 搭救你。"这是耶和华的宣告。
21 "我必搭救你脱离恶人的手, 救赎你脱离强暴人的掌握("掌握"原文作"手掌")。"