1 Tiele diris la Eternulo:Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj,

2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.

3 Kaj diru:Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj.

4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj;

5 kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon:

6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.

7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero.

8 Kaj Mi faros ĉi tiun urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj mokos ĉiujn ĝiajn frapojn.

9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj.

10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;

11 kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado.

12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet.

13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.

14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo:

15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.

1 耶和华这样说: "你去跟陶匠买一个瓦瓶, 要带着几位人民的长老和年长的祭司,

2 出到欣嫩子谷, 哈珥西("哈珥西"意即"瓦片")门的入口, 在那里你要宣告我将对你说的话。

3 你要说: ‘犹大列王和耶路撒冷的居民哪! 你们要听耶和华的话。万军之耶和华以色列的 神这样说: 看哪! 我必使灾祸临到这地方; 凡听见的, 都必耳鸣。

4 因为他们离弃了我, 把这地方玷污了, 在这地方向列神烧香。这些神是他们和他们的列祖, 以及犹大列王所不认识的; 他们又使这地方洒满无辜人的血。

5 他们筑了巴力的邱坛, 好用火焚烧自己的儿女, 作燔祭献给巴力。这不是我吩咐的, 我没有提说过, 也没有在我心里想过。

6 因此, 看哪! 日子快到, 这地方必不再称为陀斐特或欣嫩子谷, 而要称为杀戮谷。’这是耶和华的宣告。

7 ‘我要在这地方使犹大和耶路撒冷的计谋失败, 也必使他们在仇敌面前倒毙于刀下, 死在寻索他们性命的人手中。我要把他们的尸体给空中的飞鸟和地上的野兽作食物。

8 我要使这城变为荒凉, 成为被人嗤笑的对象; 每一个经过这里的, 都必因这城所遭受的一切创伤而惊骇, 并且嗤笑她。

9 在他们被围困和受压迫之中, 就是在仇敌和寻索他们性命的人压迫他们的时候, 我必使他们吞吃自己的儿女的肉, 各人也彼此吃对方的肉。’

10 "然后你要在跟你同去的人眼前, 把那瓶子打碎,

11 并对他们说: ‘万军之耶和华这样说: 我必照样打碎这人民和这城, 好像人打碎陶匠的瓦器一样, 不能再修补。人必在陀斐特埋葬尸体, 甚至无处可埋葬。

12 我必照样对待这地方和这地方的居民, 使这城像陀斐特一样。’这是耶和华的宣告。

13 ‘耶路撒冷的房屋和犹大列王的宫殿, 都要像陀斐特一样成为不洁; 人曾在这一切房屋宫殿的屋顶上, 向天上的万象烧香, 向别神浇奠祭。’"

14 耶利米从陀斐特, 就是从耶和华差遣他去说预言的地方回来, 他站在耶和华殿的院中, 对众民说:

15 "万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘看哪! 我必使我宣告攻击这城的一切灾祸, 临到这城和她附近的一切城镇, 因为他们硬着颈项, 不听从我的话。’"