1 Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan,

2 Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.

3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe.

4 Ĉar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.

5 Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.

6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.

8 Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado.

9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni.

10 Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe:Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.

11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.

12 Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.

13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.

14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.

15 Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon.

16 Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.

17 Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam?

18 Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

1 音麦的儿子巴施户珥祭司, 就是耶和华殿的总管, 他听见了耶利米预言这些事,

2 就殴打耶利米先知, 把他枷锁在耶和华殿里, 朝向便雅悯的上门内。

3 次日, 巴施户珥把耶利米从枷锁上解下来, 耶利米就对他说: "耶和华不再称你的名为巴施户珥, 却要称你为玛歌珥.米撒毕("玛歌珥.米撒毕"意即"四围惊慌")。

4 因为耶和华这样说: ‘看哪! 我要使你自己和你所有的朋友都惊惶失措; 他们必倒在他们仇敌的刀下, 你也必亲眼看见。我要把全犹大交在巴比伦王手中; 他要把他们掳到巴比伦去, 或用刀击杀他们。

5 我要把这城的一切财物、一切劳碌得来的、一切珍宝和犹大列王的一切宝物, 都交在他们仇敌的手中; 仇敌要把这一切抢劫掠夺, 带回巴比伦去。

6 巴施户珥啊! 你和所有住在你家里的人, 都要被掳去; 你和你所有的朋友, 就是你向他们说假预言的, 都要到巴比伦去, 死在那里, 也葬在那里。’"

7 耶和华啊! 你愚弄了我, 我受了愚弄; 你比我强大, 你胜了我。我整天成了别人讥笑的对象, 人人都嘲弄我。

8 因为我每次发言, 都大声呼叫; 我呼喊, 说: "有强暴和毁灭! "耶和华的话使我整天受人辱骂和讥讽。

9 如果我说: "我不再提起他, 也不再奉他的名说话", 他的话就像火在我心中焚烧, 被困在我的骨里; 我不能再抑制, 实在不能了。

10 我听见许多人耳语: "玛歌珥.米撒毕! 告发他, 我们要告发他! "我所有的知己朋友都等着看我行差踏错, 他们说: "希望他会上当, 我们就可以胜过他, 向他报复。"

11 但耶和华与我同在, 像一个威武可畏的勇士, 因此, 逼迫我的都必跌倒, 不能得胜。他们必大大蒙羞, 因为他们失败了; 这永远的耻辱是人不能忘记的。

12 万军之耶和华啊! 你试验义人, 察看人的心肠肺腑; 求你让我看见你在他们身上施行的报复, 因为我已经把我的案件向你陈明了。

13 你们要歌颂耶和华, 赞美耶和华; 因为他救了穷乏人的性命, 脱离恶人的手。

14 愿我生的那一天受咒诅! 愿我母亲生我的那一天不蒙祝福!

15 那向我父亲报喜信: "你得了一个男孩", 叫我父亲十分高兴的, 愿那人受咒诅!

16 愿那人像耶和华所倾覆而不顾惜的城市, 愿他早晨听见哀号, 午间听见战争的吶喊。

17 因为他没有使我死于母腹, 好使我的母亲成了我的坟墓, 我永远留在母腹中。

18 我为什么要出母胎, 经历劳苦和忧伤, 并且我的年日都消逝在羞辱之中呢?