1 En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.

2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.

3 Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj haltis ĉe la Meza Pordego:Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu, Sarseĥim Rab-saris, Nergal- Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj eminentuloj de la reĝo de Babel.

4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.

5 Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li.

6 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis.

7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.

8 Kaj la domon de la reĝo kaj la domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.

9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.

10 Sed la malriĉulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinberĝardenojn kaj kampojn.

11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:

12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.

13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj de la reĝo de Babel;

14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo:

16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo.

17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.

18 Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.

1 犹大王西底家第九年十月, 巴比伦王尼布甲尼撒率领他的全军来攻击耶路撒冷, 把城围困起来。

2 西底家第十一年四月九日, 城被攻破。

3 巴比伦王所有的将领: 尼甲.沙利薛、三甲.尼波、大臣("大臣"的本意不明确)撒西金、术士长("术士长"的本意不明确)尼甲.沙利薛, 以及巴比伦王所有其余的将领, 都进城, 坐在中门。

4 犹大王西底家和所有的军兵看见了他们, 就逃跑, 在夜间逃出城外, 经过王的花园, 穿过两道城墙中间的门, 直往亚拉巴的路上走去。

5 但迦勒底人的军队追赶他们, 在耶利哥的原野上追上了西底家, 把他拿住, 带到哈马地的利比拉去见巴比伦王尼布甲尼撒; 尼布甲尼撒就宣判他的罪状。

6 巴比伦王在利比拉, 当着西底家眼前杀了他的众子; 巴比伦王也杀了犹大所有的显贵,

7 并且把西底家的眼睛弄瞎了, 用铜链锁住他, 把他带到巴比伦去。

8 迦勒底人放火焚烧王宫和民房, 又拆毁了耶路撒冷的城墙。

9 城里剩下的人民, 和那些已经向巴比伦王投降的人, 以及其余的人民, 都被护卫长尼布撒拉旦掳到巴比伦去。

10 但护卫长尼布撒拉旦把民中一些一无所有的穷人留在犹大地, 同时把葡萄园和田地分给他们。

11 巴比伦王尼布甲尼撒提到耶利米, 吩咐护卫长尼布撒拉旦说:

12 "你把他带去, 好好照顾他, 切不可伤害他; 他对你怎样说, 你就给他照办。"

13 于是护卫长尼布撒拉旦、大臣("大臣"的本意不明确)尼布沙斯班、术士长("术士长"的本意不明确)尼甲.沙利薛, 以及巴比伦王所有的大臣都派人去,

14 把耶利米从卫兵的院子里提出来, 交给沙番的孙子、亚希甘的儿子基大利, 叫他带耶利米回家去。这样, 耶利米就住在人民中间。

15 耶利米还监禁在卫兵的院子里的时候, 耶和华的话临到他, 说:

16 "你去告诉古实人以伯.米勒说: ‘万军之耶和华以色列的 神这样说: 看哪! 我必在这城实现我的话, 降祸不降福; 到那日, 这一切都必在你面前实现。

17 但到了那日, 我必拯救你; 你必不至交在你所惧怕的人手里。’这是耶和华的宣告。

18 ‘因为我必定搭救你; 你必不会倒在刀下, 必可以捡回自己的性命, 因为你信靠我。’"这是耶和华的宣告。