1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko.

3 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando:

4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.

5 Ĉar tiele diras la Eternulo:Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.

6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn nek kalvaĵon pro ili.

7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.

8 Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi kaj trinki.

9 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino.

10 Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? -

11 tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;

12 kaj vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min;

13 tial Mi elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne donos al vi indulgon.

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

15 sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj.

18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon.

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio.

20 Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.

21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.

1 耶和华的话临到我, 说:

2 "在这地方你不可娶妻, 不可生儿育女。"

3 因为论到这地方出生的儿女, 和在这地生养他们的父母, 耶和华这样说:

4 "他们都必死于致命的疫症, 没有人为他们哀哭, 他们的尸体也没有人埋葬, 必在地面上成为粪肥。他们必被刀剑和饥荒所灭, 他们的尸体成了空中飞鸟和地上走兽的食物。"

5 耶和华这样说: "你不可进入丧家, 也不可去为他们哀哭悲伤; 因为我已经从这人民身上收回我的平安、慈爱和怜悯。"这是耶和华的宣告。

6 "尊大的和卑微的都必死在这地; 没有人埋葬他们, 没有人为他们哀哭, 也没有人为他们割伤自己, 剃光头发。

7 没有人为哀悼的人擘饼, 为死者安慰他们; 丧父或丧母的人, 都没有人给他们喝一杯安慰酒。

8 你也不可进入欢宴之家, 跟他们同坐, 一起吃喝。

9 因为万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘看哪! 我必在你们眼前, 在你们还活着的日子, 使欢笑和快乐的声音, 新郎和新娘的声音, 都从这地方止息了。’"

10 "你向这人民传讲这一切时, 如果他们问你: ‘耶和华为什么宣告这一切严重的灾祸对付我们呢?我们有什么罪孽?我们犯了什么罪, 得罪了耶和华我们的 神呢?’

11 你就要回答他们: ‘因为你们的列祖离弃了我(这是耶和华的宣告), 他们随从别的神, 事奉敬拜他们; 他们离弃了我, 不遵守我的律法。

12 至于你们, 你们作坏事比你们的列祖更厉害; 看哪! 你们各人都随从自己顽梗的恶心行事, 不听从我。

13 因此, 我要把你们从这地赶出去, 去到你们和你们列祖所不认识的地; 你们在那里必昼夜事奉别的神, 因为我不再向你们施恩。’

14 "看哪! 日子快到, 人必不再指着那领以色列人从埃及地上来的永活的耶和华起誓。"这是耶和华的宣告。

15 "他们却要指着那领以色列人从北方之地, 从他们被赶逐到的各国上来的永活的耶和华起誓。因我要领他们回到自己的土地, 就是我从前赐给他们列祖的。

16 "看哪! 我要差人去叫许多渔夫来, 捕捉以色列人; 然后我要差人去叫许多猎人来, 从各大山、小山和岩石的裂缝里, 猎取他们。"这是耶和华的宣告。

17 "因为我的眼察看他们所行的一切; 在我面前这一切都无法隐藏, 他们的罪孽不能从我眼前遮掩起来。

18 首先我要加倍报应他们的罪孽和罪恶, 因为他们用自己那些毫无生气、可憎的偶像("毫无生气、可憎的偶像"原文作"可憎的偶像的尸体")玷污了我的土地, 他们那些可厌之物充满了我的产业。"

19 耶和华, 我的力量、我的堡垒、我遭难时的避难所啊! 万国要从地极前来朝见你, 说: "我们列祖所承受的只是虚假的偶像, 是虚空、一无用处的。

20 人岂能为自己制造神呢?其实这些偶像并不是神。"

21 "因此, 看哪! 我要使他们知道, 这一次我必叫他们认识我的手和我的能力, 他们就知道我的名是耶和华。"