1 Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
4 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto.
5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
6 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
7 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon.
8 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos?
9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.
10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.
11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
14 Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.
16 Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon.
17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj.
18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.
1 这些事以后, 耶和华的话在异象中临到亚伯兰说: "亚伯兰, 你不要惧怕, 我是你的盾牌; 你的赏赐是很大的。"
2 亚伯兰说: "主耶和华啊, 我一向都没有孩子, 你还能赐给我什么呢?这样, 承受我家业的, 就是大马士革人以利以谢了。"
3 亚伯兰又说: "你既然没有给我后裔, 那生在我家中的人, 就是我的继承人了。"
4 耶和华的话又临到亚伯兰说: "这人必不会作你的继承人; 你亲生的才会是你的继承人。"
5 于是领他到外面去, 说: "你向天观看, 数点众星, 看你能不能把它们数得清楚。"又对他说: "你的后裔将要这样众多。"
6 亚伯兰信耶和华, 耶和华就以此算为他的义了。
7 耶和华又对亚伯兰说: "我是耶和华, 曾经把你从迦勒底的吾珥领出来, 为要把这地赐给你作产业。"
8 亚伯兰说: "主耶和华啊, 我凭什么能知道我必得这地为业呢?"
9 耶和华对他说: "你给我拿一头三岁的母牛, 一只三岁的母山羊, 一只三岁的公绵羊, 一只斑鸠和一只雏鸽。"
10 亚伯兰就把这一切拿了来, 每样都从当中劈开, 一半一半相对摆列; 只是鸟却没有劈开。
11 有鸷鸟下来, 落在这些尸骸上, 亚伯兰就把它们吓走了。
12 日落的时候, 亚伯兰沉沉地睡着了, 忽然有可怕的大黑暗落在他身上。
13 耶和华对亚伯兰说: "你要确实地知道, 你的后裔必在外地寄居, 也必服事那地的人, 那地的人苦待他们四百年。
14 他们所要服事的那国, 我要亲自惩罚。后来他们必带着很多财物, 从那里出来。
15 你必得享长寿, 被人埋葬, 平平安安地回到你列祖那里。
16 到了第四代, 他们必回到这里, 因为亚摩利人的罪孽还没有满盈。"
17 日落天黑的时候, 忽然有冒烟的炉和烧着的火把, 从那些肉块中经过。
18 就在那时候, 耶和华与亚伯兰立约说: "我已经把这地赐给你的后裔了, 就是从埃及河直到幼发拉底河之地;
19 就是基尼人、基尼洗人、甲摩尼人、
20 赫人、比利洗人、利乏音人、
21 亚摩利人、迦南人、革迦撒人、耶布斯人之地。"