1 Kaj Dio diris al Jakob: Leviĝu, iru al Bet-El kaj loĝu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.

2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn.

3 Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.

4 Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem.

5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.

6 Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaŭ la nomon Bet-El, li kaj ĉiuj homoj, kiuj estis kun li.

7 Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; ĉar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.

8 Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni ŝin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Baĥut.

9 Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.

10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.

11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo.

12 Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.

13 Kaj Dio forleviĝis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.

14 Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon.

15 Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.

16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila.

17 Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo.

18 Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

19 Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem.

20 Kaj Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago.

21 Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.

22 En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:

23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun;

24 la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen;

25 kaj la filoj de Bilha, sklavino de Raĥel: Dan kaj Naftali;

26 kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio.

27 Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.

28 Isaak havis la aĝon de cent okdek jaroj.

29 Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

1 神对雅各说: "起来, 上伯特利去, 住在那里; 你要在那里筑一座坛给 神, 就是从前你逃避你哥哥以扫的时候, 向你显现的那一位。"

2 雅各就对他的家人, 和所有与他在一起的人说: "你们要除去你们中间外族人的神像, 你们要洁净自己, 更换你们的衣服。

3 我们要起程, 上伯特利去; 我要在那里给 神筑一座祭坛, 他就是在我遭患难的时候应允我的呼求, 在我所行的路上与我同行的那一位。"

4 他们就把自己手中所有外族人的神像, 和自己耳朵上的环子, 都交给雅各; 雅各把这些东西埋在示剑附近的橡树底下。

5 他们出发了, 神使周围的城市都非常惧怕, 他们就不追赶雅各的儿子。

6 于是雅各和与他在一起的人, 到了迦南地的路斯, 就是伯特利。

7 他在那里筑了一座坛, 就称那地方为伊勒.伯特利, 因为他逃避他哥哥的时候, 神曾经在那里向他显现。

8 利百加的乳母底波拉死了, 葬在伯特利下边的橡树底下, 所以给那棵树起名叫亚伦.巴古。

9 雅各从巴旦.亚兰回来以后, 神再次向他显现, 赐福给他。

10 神对他说: "你的名原是雅各, 但以后不要再叫雅各, 以色列才是你的名。"这样, 神给他改名叫以色列。

11 神对他说: "我是全能的 神, 你要繁殖增多, 必有一大国从你而生, 又必有很多君王从你而出。

12 我赐给亚伯拉罕和以撒的地, 我要赐给你, 我也要把这地赐给你的后裔。"

13 神从与雅各谈话的地方, 离开他上升去了。

14 雅各就在 神与他谈话的地方, 立了一根石柱; 在柱上浇了奠祭和油。

15 雅各给 神与他谈话的地方起名叫伯特利。

16 他们从伯特利起程, 离以法他还有一段路程的时候, 拉结产期到了; 但她遇到难产。

17 她正在极辛苦的时候, 接生婆对她说: "不要怕, 你这次又得了一个儿子。"

18 拉结快要死了, 正要断气的时候, 她给她儿子起名叫便.俄尼; 他的父亲却叫他便雅悯。

19 拉结死了, 葬在通往以法他的路旁。以法他就是伯利恒。

20 雅各在她的坟墓上立了一根柱子, 就是拉结的墓碑, 到今天还在。

21 以色列又起程前行, 在以得台那边支搭了帐棚。

22 以色列在那地居住的时候, 流本竟去与他父亲的妾辟拉同睡; 这事以色列也听见了。雅各共有十二个儿子。

23 利亚的儿子有: 雅各的长子流本, 以及西缅、利未、犹大、以萨迦和西布伦。

24 拉结的儿子有: 约瑟和便雅悯。

25 拉结的婢女辟拉的儿子有: 但和拿弗他利。

26 利亚的婢女悉帕的儿子有: 迦得和亚设。这些都是雅各在巴旦.亚兰所生的儿子。

27 雅各来到基列.亚巴的幔利他父亲以撒那里, 基列.亚巴就是希伯仑, 是亚伯拉罕和以撒寄居过的地方。

28 以撒一生的年日共一百八十岁。

29 以撒年纪老迈, 享尽天年, 就气绝而死, 归到他的亲族那里去了; 他儿子以扫和雅各把他葬了。