1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.
3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.
4 Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.
7 Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
8 Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.
9 Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.
10 Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
11 Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.
12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.
13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.
15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.
16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.
18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.
19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
20 Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.
22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.
24 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.
25 Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.
26 Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
27 Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.
28 Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.
29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
30 Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
31 Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
32 Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
1 以下是亚当后代的记录。 神创造人的时候, 是按着自己的样式造的;
2 他创造了一男一女。在创造他们的时候, 神赐福给他们, 称他们为人。
3 亚当一百三十岁的时候, 生了一个儿子, 样式和形象都和自己相似, 就给他起名叫塞特。
4 亚当生塞特以后, 还活了八百年, 并且生了其他的儿女。
5 亚当共活了九百三十岁, 就死了。
6 塞特一百零五岁的时候, 生了以挪士。
7 塞特生以挪士以后, 还活了八百零七年, 并且生了其他的儿女。
8 塞特共活了九百一十二岁, 就死了。
9 以挪士九十岁的时候, 生了该南。
10 以挪士生该南以后, 还活了八百一十五年, 并且生了其他的儿女。
11 以挪士共活了九百零五岁, 就死了。
12 该南七十岁的时候, 生了玛勒列。
13 该南生玛勒列以后, 还活了八百四十年, 并且生了其他的儿女。
14 该南共活了九百一十岁, 就死了。
15 玛勒列六十五岁的时候, 生了雅列。
16 玛勒列生雅列以后, 还活了八百三十年, 并且生了其他的儿女。
17 玛勒列共活了八百九十五岁, 就死了。
18 雅列一百六十二岁的时候, 生了以诺。
19 雅列生以诺以后, 还活了八百年, 并且生了其他的儿女。
20 雅列共活了九百六十二岁, 就死了。
21 以诺六十五岁的时候, 生了玛土撒拉。
22 以诺生玛土撒拉以后, 和 神同行三百年, 并且生了其他的儿女。
23 以诺共活了三百六十五岁。
24 以诺和 神同行, 所以 神把他取去, 他就不在了。
25 玛土撒拉一百八十七岁的时候, 生了拉麦。
26 玛土撒拉生拉麦以后, 还活了七百八十二年, 并且生了其他的儿女。
27 玛土撒拉共活了九百六十九岁, 就死了。
28 拉麦一百八十二岁的时候, 生了一个儿子,
29 就给他起名叫挪亚, 说: "这儿子必使我们从地上的操作和手中的劳苦得着安慰, 因为耶和华曾经咒诅这地。"
30 拉麦生挪亚以后, 还活了五百九十五年, 并且生了其他的儿女。
31 拉麦共活了七百七十七岁, 就死了。
32 挪亚五百岁的时候, 就生了闪、含和雅弗。