1 En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira.

2 Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi.

3 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.

4 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan.

5 Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun.

6 Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar.

7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.

8 Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.

9 Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.

10 Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin.

11 Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.

12 Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano.

13 Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn.

14 Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.

15 Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.

16 Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?

17 Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos.

18 Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li.

19 Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.

20 Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis.

21 Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.

22 Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.

23 Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis.

24 Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu.

25 Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono.

26 Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis.

27 Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.

28 Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua.

29 Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.

30 Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ.

1 那时, 犹大离开他的众兄弟下去, 到一个亚杜兰人的家里居住, 那人名叫希拉。

2 犹大在那里看见迦南人书亚的女儿, 就娶了她, 与她亲近。

3 她就怀了孕, 生了一个儿子, 犹大给他起名叫珥。

4 她又怀孕, 生了一个儿子, 给他起名叫俄南。

5 她再怀孕, 又生了一个儿子, 就给他起名叫示拉。她生示拉的时候, 犹大正在基悉。

6 犹大为自己的长子珥娶妻, 名叫他玛。

7 犹大的长子珥, 在耶和华眼中是个恶人, 所以耶和华取去他的性命。

8 于是犹大对俄南说: "你去与你哥哥的妻子亲近, 向她尽你作弟弟的本分, 替你的哥哥立后。"

9 俄南知道生下来的孩子不会归自己, 所以每次与哥哥的妻子亲近的时候, 都遗精在地上, 免得替自己的哥哥立后。

10 俄南所作的, 在耶和华眼中是件恶事, 所以耶和华也取去他的性命。

11 于是, 犹大对他的媳妇他玛说: "你回到你父亲家里去守寡, 等我的儿子示拉长大。"因为他心里想: "恐怕示拉也像他两个哥哥一样死去。"他玛就回去, 住在她父亲的家里。

12 过了很多日子, 犹大的妻子, 书亚的女儿死了。守丧的时间过了以后, 犹大就和他的朋友亚杜兰人希拉上亭拿去, 到替他羊群剪毛的人那里。

13 有人告诉他玛说: "你的公公现在上亭拿去剪羊毛。"

14 他玛见示拉已经长大了, 还没有娶她为妻, 就脱去守寡的衣服, 用帕子蒙脸, 遮蔽自己, 坐在亭拿路上, 伊拿印的城门口。

15 犹大看见她, 以为她是个妓女, 因为她蒙着脸。

16 犹大就过到她那边去, 说: "来吧, 让我与你亲近。"原来他不知道她就是自己的媳妇。他玛说: "你与我亲近要给我什么呢?"

17 犹大说: "我从羊群中拿一只小山羊送给你。"他玛说: "在你没有送来以前, 你可以留些东西作为保证吗?"

18 犹大问: "你要我给你什么作保证呢?"他玛回答: "你的印戒, 连同印的带子, 以及你手里的杖。"犹大就给了她, 与她亲近, 她就从犹大怀了孕。

19 他玛起来走了, 脱去帕子, 再穿上守寡的衣服。

20 犹大托自己的朋友亚杜兰人, 把一只小山羊送去, 要从那女人手中取回保证物, 却找不着她。

21 希拉问那地方的人说: "伊拿印路旁的妓女在哪里呢?"他们回答: "这里是没有妓女的。"

22 那人回去见犹大, 说: "我找不着她, 并且那地的人都说: ‘这里是没有妓女的。’"

23 犹大说: "那些东西任她拿去吧, 免得我们被人嗤笑。我已经把这小山羊送了去, 可是你找不着她。"

24 大约过了三个月, 有人告诉犹大说: "你的媳妇他玛作了妓女, 并且因此怀了孕。"犹大说: "把她拉出来, 烧死她。"

25 他玛被拉出来的时候, 派人去见她的公公说: "这些东西是谁的, 我就是从谁怀了孕。"她又说: "请你认一认, 这印戒、印的带子和手杖是谁的?"

26 犹大认出那些东西, 就说: "她比我更有理, 因为我没有把她给我的儿子示拉为妻。"从此犹大就不再与她亲近了。

27 到了他玛将要生产的时候, 腹中竟是一对双胎。

28 她正在生产的时候, 一个孩子伸出一只手来。接生婆拿了一根朱红线, 系在他的手上, 说: "这一个是先出生的。"

29 他把手收回去的时候, 他的哥哥就出来了。接生婆说: "你为什么抢着出来呢?"因此, 给他起名叫法勒斯。

30 接着, 手上系着一根朱红线的弟弟也出来了。因此, 给他起名叫谢拉。