1 Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
2 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon.
3 Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton.
4 Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
5 Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
6 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
7 Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj.
8 Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron.
9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
10 Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis.
11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- Ĥeres.
12 Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos.
13 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe.
14 Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
1 你们要把羊羔送给那地的掌权者, 从西拉经过旷野, 送到锡安居民("居民"原文作"女子")的山。
2 摩押的居民在亚嫩渡口, 像游荡的飞鸟, 又像被赶出巢窝的鸟儿。
3 "求你给我们献谋略, 作裁判! 使你的影子在午间如同黑夜, 把被赶逐的人隐藏起来, 不可出卖逃亡的人。
4 让摩押那些被赶逐的人与你同住, 求你作他们的隐密处, 使他们脱离毁灭者的面。勒索人的必要终止, 毁灭人的也将止息, 欺压人的必从这地灭绝;
5 必有一个宝座在慈爱中建立; 必有一位凭信实坐在上面, 就是在大卫的帐棚里; 他必施行审判, 寻求公平, 并且迅速行公义。"
6 我们听说过摩押的骄傲, 十分骄傲; 也听说过它的狂妄、骄傲和忿怒, 它那浮夸的话都是虚假。
7 因此, 摩押人必哀哭, 各人一同为摩押哀哭, 摩押人又要为吉珥.哈列设的葡萄饼哀叹忧伤。
8 因为希实本的田地和西比玛的葡萄树都衰残了, 它们美好的枝子曾醉倒了列国的君主。它的嫩枝直达雅谢, 蔓延到旷野, 又向外伸展, 越过盐海。
9 因此, 我要为西比玛的葡萄树哀哭, 像雅谢人的哀哭一样。希实本和以利亚利啊! 我要用眼泪浸透你; 因为有吶喊的声音临到你夏天的果子和你收割的庄稼。
10 欢喜快乐都从肥美的田地中被取去了; 葡萄园里必再没有歌唱, 也没有欢呼; 踹酒的不能在榨酒池里踹出酒来; 我止息了欢呼的声音!
11 因此, 我的心肠为摩押哀鸣, 有如琴瑟; 我的肺腑也为吉珥.哈列设哀哭。
12 到那时, 摩押人虽朝见他们的神, 虽在高处弄得疲乏不堪, 又到他们的圣所去祷告, 却总不得亨通。
13 以上是耶和华从前论到摩押所说的话。
14 但现在耶和华宣告说: "三年之内, 按照雇工的年数, 摩押的荣耀和他所有的群众, 都必被藐视; 余下的人必稀少, 微不足道。"