1 Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo.
2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
3 Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.
5 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis.
6 Ĉiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato:Estu kuraĝa!
7 Kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston, kaj li diras:La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,
9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris:Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis-
10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
11 Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos.
12 Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo.
13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.
14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
15 Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo.
16 Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.
17 La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.
19 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune;
20 por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.
21 Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob.
22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni tion, kio estos.
23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni miros kaj vidos kune.
24 Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.
25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.
26 Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn.
27 Mi la unua diris al Cion:Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.
28 Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.
29 Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.
1 众海岛啊! 你们要在我面前静默, 愿万民重新得力。让他们近前来, 然后说话, 让我们聚在一起辩论吧!
2 谁从东方激动了一个人, 凭公义把他召到自己的脚前来?他把列国交在他面前, 他制伏众王; 他使他们在他的刀下化作灰尘, 他使他们在他的弓下像碎秸一样被吹散。
3 他追赶他们, 安然走过他的脚未曾走过的路。
4 谁定这事并且作成?谁从起初预定万代呢?就是我耶和华, 我是首先的, 与最后的人同在的, 也是我。
5 众海岛看见了, 就都惧怕; 地极也都战兢; 他们都近前来。
6 各人彼此帮助, 对自己的兄弟说: "要坚强! "
7 木匠坚固金匠, 用锤打光金属的, 鼓励打砧的; 论焊工说: "焊得好! "又用钉子钉稳了。使偶像不致动摇。
8 但你以色列, 我的仆人啊! 雅各, 我所拣选、我朋友亚伯拉罕的后裔啊!
9 你是我从地极抓来的, 我从地的远方召你来, 对你说: "你是我的仆人, 我拣选了你, 并没有弃绝你。"
10 不要惧怕, 因为我与你同在; 不要四处张望, 因为我是你的 神, 我必坚固你, 我必帮助你; 我必用公义的右手扶持你。
11 看哪! 向你发怒的都必蒙羞受辱; 与你相争的人, 都要如同无有, 并要灭亡。
12 与你争竞的人, 你要寻找他们, 却找不着; 与你交战的人, 都必如同无有, 好像虚无。
13 因为我, 耶和华你们的 神, 紧握着你的右手, 对你说: "不要惧怕, 我必帮助你。"
14 虫子雅各啊! 以色列人哪! 你不要惧怕。我必帮助你; 这是耶和华说的。你的救赎主, 就是以色列的圣者。
15 看哪! 我要使你成为打粮的器具, 又新, 又锋利, 又有很多利齿; 你要扬净群山, 把它们压得粉碎, 又使冈陵变成糠秕。
16 你必簸扬它们, 风要把它们吹去, 旋风也要把它们吹散; 但你要靠耶和华喜乐, 以以色列的圣者夸耀。
17 困苦和贫穷的人寻求水, 却没有水; 他们的舌头因口渴而干燥; 我耶和华必应允他们, 我以色列的 神必不离弃他们。
18 我要在光秃的高处开辟江河, 在山谷之间开辟泉源; 我要使旷野变为水池, 使干地变成水泉。
19 我要在旷野种上香柏树、皂荚树、番石榴树和野橄榄树; 我要在沙漠中栽种松树、杉树和黄杨树,
20 好叫人看见了, 就知道; 思想过, 就都明白, 这是耶和华的手所作的, 是以色列的圣者所造的。
21 耶和华说: "呈上你们的案件吧! "雅各的王说: "把你们有力的证据拿来吧! "
22 让它们前来告诉我们将要发生的事。以前的是什么事, 让它们告诉我们, 好叫我们用心思想, 得知事情的结局。或者向我们宣告那要来的事。
23 把以后要来的事告诉我们, 好叫我们知道你们是神; 你们作这些事, 或降福或降祸, 以致我们彼此对望, 一齐观看。
24 看哪! 你们属于无有, 你们的作为都属于虚空, 那选择你们的是可厌恶的。
25 我从北方兴起一人, 他就来了; 他从日出之地而来, 呼求我的名; 他必来践踏掌权的, 好像践踏灰泥, 又像陶匠踹泥一样。
26 谁从起初讲说这事, 使我们知道呢?谁从先前说明, 以致我们说"他没有错"呢?谁也没有说明, 谁也没有宣告, 谁也没有听见你们的话!
27 我首先对锡安说: "看哪, 看看这些! "我要把一位报好信息的赐给耶路撒冷。
28 我看的时候, 却没有一个人; 他们中间也没有谋士, 我问他们的时候, 可以回答一句话。
29 看哪! 他们都是无有, 他们所作的都是虚无; 他们所铸的偶像都是风, 都是虚空。