1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super Judujo.
2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
3 Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
4 Abija stariĝis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Aŭskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
5 Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
6 Sed leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro.
7 Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon, filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
8 Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
9 Vi elpuŝis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la nedioj.
10 Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ ilia ofico,
11 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj, ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
12 Vidu, kun ni, kiel nia ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson.
13 Dume Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili; tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ ili.
14 La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
15 Kaj la Judoj laŭte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj.
16 Kaj la Izraelidoj ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de ĉi tiuj.
17 Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
18 Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
19 Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj Efrainon kun ĝiaj filinurboj.
20 Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
21 Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.
22 La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.
1 耶罗波安王第十八年, 亚比雅登基作犹大王。
2 他在耶路撒冷作王三年; 他母亲名叫米该亚, 是基比亚人乌列的女儿。亚比雅和耶罗波安常有争战。
3 有一次, 亚比雅带着精兵四十万, 都是英勇的战士, 准备开战; 耶罗波安也带着八十万精兵, 都是英勇的战士, 列阵对抗亚比雅。
4 亚比雅起来站在以法莲山地中的洗玛脸山上, 说: "耶罗波安和以色列众民哪, 你们要听我的话。
5 耶和华以色列的 神曾经立了盐约, 要把以色列国永远赐给大卫和他的子孙, 你们不知道吗?
6 可是大卫的儿子所罗门的仆人, 尼八的儿子耶罗波安, 却起来背叛了他的主。
7 有些无赖匪徒结集跟从他, 欺负所罗门的儿子罗波安; 那时罗波安还年幼, 心里惊怯, 所以不能抵挡他们。
8 现在你们有意要反抗大卫子孙手下的耶和华的国; 你们人数众多, 你们那里也有金牛犊, 就是耶罗波安为你们所做, 当作神的。
9 你们不是驱逐了耶和华的祭司, 亚伦的子孙和利未人吗?你们不是像世上万民为自己立祭司吗?无论什么人牵来一头公牛犊和七只公绵羊, 把自己分别为圣, 就可以作那本不是神的祭司。
10 至于我们, 耶和华是我们的 神, 我们并没有离弃他; 我们有事奉耶和华的祭司, 都是亚伦的子孙, 并且有利未人负责工作。
11 他们每日早晚向耶和华献燔祭, 焚烧芬芳的香; 在清洁的桌子上摆上陈设饼; 每天晚上燃点金灯台的灯盏; 我们谨守耶和华我们的 神的吩咐, 你们却离弃了他。
12 "看哪, 神和我们同在, 率领我们; 他的祭司拿着号筒向你们大声吹响。以色列人哪, 你们不可和耶和华你们列祖的 神作战, 因为你们必不能得胜。"
13 耶罗波安却派伏兵绕到犹大人的背后。这样, 犹大人前面有以色列人, 他们背后也有伏兵。
14 犹大人转身, 看见自己前后受敌, 就呼求耶和华, 祭司也都吹号。
15 于是犹大人大声吶喊; 犹大人大声吶喊的时候, 神就在亚比雅和犹大人面前, 使耶罗波安和以色列众人大败而逃。
16 以色列人在犹大人面前逃跑; 神把他们交在犹大人手里。
17 亚比雅和他的人民大大地击杀以色列人; 以色列人中倒毙的精兵共有五十万。
18 那时, 以色列人被击败了, 犹大人获得胜利, 因为他们倚靠耶和华他们列祖的 神。
19 亚比雅追赶耶罗波安, 夺取了他的几座城, 就是伯特利和属于伯特利的乡镇, 耶沙拿和属于耶沙拿的乡镇, 以法拉音和属于以法拉音的乡镇。
20 亚比雅在世的日子, 耶罗波安不再强盛。耶和华击打他, 他就死了。
21 亚比雅却不断强盛起来, 娶了十四个妻妾, 生了二十二个儿子, 十六个女儿。
22 亚比雅其余的事迹和他的言行, 都记在易多先知的传记上。